Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Lunlumo Esperanto Arg-965-494 2009-11-07 19:37 Manfred nur tiun forigu
Theodor Storm * Mondlicht Germana Arg-964-494 2009-11-07 19:28 Manfred nur tiun aldonu

Theodor Storm,
Lunlumo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ripozas jen la mondo
En lumo de la lun’;
Kaj kia pac’ beata
ĝin ĉirkaŭtenas nun!
 
La vento nur susuras,
Apenaŭ movas sin,
En tiu milda brilo
Ekdormas je la fin’.
 
Kaj kio ne ekfloris
Dumtage sub la sun’,
Malfermas la kalikojn,
Odoras nokte nun.
 
Al tiu pac’ delonge
Ne kutimiĝis mi!
Amplena luno estu
en mia vivo vi!
 
Traduko de la Germana poemo "Mondlicht"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

Mi, Manfred Retzlaff, esperantigis tiun
chi poemon en la 13/14a de Aprilo de 2002.