
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Manfredo Ratislavo | Sonedo 1 | Esperanto | 1983-12-20 | Arg-954-491 | MR-110-01 | 2009-03-27 11:06 Manfred | nur tiun forigu |
| Johann Gottlob Regis | Sonett 1 | Germana | Arg-955-491 | 2009-03-27 11:19 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Markus Marti | Sonett 1 | Germana | Arg-956-491 | 2009-03-28 11:04 Manfred | nur tiun aldonu | |
| William Shakespeare | * Sonnet 1 | Angla | Arg-953-491 | 2009-03-27 11:02 Manfred | nur tiun aldonu |
William Shakespeare, |
| tradukita de Manfredo Ratislavo |
| Pliiĝon ni deziras de la dioj, |
| Por ke pludaŭru ĉiam la belec’ |
| Kaj ke per novaj hom-generacioj |
| La viv’ ne ĉesu en la estontec’. |
| Sed vi, kontenta pri supraĵa sci’, |
| De via fajr’ avara memnutranto, |
| Malsaton en abundo faras vi, |
| De via mem’ vi estas minacanto! |
| De la juneco freŝa vi ornam’, |
| Heroldo sola de l’ printemp-sezon’, |
| Kaŝiĝas en la brusto via flam’, |
| Perdiĝas tiel la plej kara bon’. |
| Eluzu vian donon, por ke ĝi |
| Ne neniiĝu en la tomb’ kun vi. |
| Traduko de la Angla poemo "Sonnet 1" de William Shakespeare (*1564-04-13 - †1616-05-03) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1983-12-20. Esperantigo laŭ la germanigo verkita de Johann Gottlob Regis (Johano Diopaco Regiso, 1791 – 1854) |