eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Martin Luther | * Vom Himmel hoch, da komm ich her | Germana | 1535 | Arg-939-483 | 2008-12-27 15:47 Manfred | nur tiun aldonu |
Manfredo Ratislavo | De la ĉielo venas mi | Esperanto | Arg-940-483 | 2008-12-27 15:47 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | El alta ĉielo | Esperanto | Arg-1241-483 | 2012-10-18 10:43 Manfred | nur tiun forigu |
Martin Luther, | Martin Luther, | |
tradukita de Manfredo Ratislavo | tradukita de Joachim Gießner | |
1.) “De la ĉielo venas mi, | 1. El alta ĉielo portas mi | |
rakonti volas mi al vi | novaĵon bonan jen al vi. | |
pri ege bona, nova aĵ’; | Pri dibonec' kaj difavor' | |
jen estas mia raportaĵ’. | kantadas nun l'anĝela ĥor'. | |
2.) Hodiaŭ naskis virgulin’ | 2. Infan' naskita ja por vi | |
infanon, kiu savos vin. | de virgulin' pro grac' de Di'. | |
ĝi estas fil’ de nia Di’, | Kaj delikate li sen fin' | |
ĝojeju vi pro tiu ĉi! | ĝojigu amoplene vin. | |
3.) ĝi estas Kristo, nia Di’, | 3. Li estas Kristo, la Sinjor', | |
el la mizer’ vin gvidos Li. | kondukos mondon el dolor'. | |
Li volas esti la Savant’, | Savanto estos li por vi, | |
de viaj pekoj purigant’. | purigos vin de l'pekoj li. | |
4.) Alportas feliĉegon ĝi | 4. .................................... | |
al vi de l’ patro, nia Di’, | .................................... | |
ke vivu vi en la ĉiel’ | .................................... | |
kun ni en la eterna hel’. | .................................... | |
5.) La signon memorigu vi: | 5. .................................... | |
En stala trogo kuŝas ĝi, | .................................... | |
troviĝas tie la infan’, | .................................... | |
tenanta ĉion en la man’.” | .................................... | |
6.) Eniru ĝoje ĉiuj ni | 6. Ni laŭdu lin per ĝoja son' | |
kun la paŝistoj tien ĉi, | kaj iru al la dia don'. | |
por vidi, kion donis Di’ | Kun la paŝtistoj vidu ni | |
per Sia filo nun al ni. | la filon, kiun sendis Di'. | |
7.) Atentu vi, ho mia kor’, | 7. .................................... | |
rigardu tiun en ador’. | .................................... | |
Jen kuŝas nude en troget’ | .................................... | |
la ege kara Jesuet’. | .................................... | |
8.) Jesu’, mi bonvenigas Vin, | 8. .................................... | |
ĉar Vi ne malakceptas min, | .................................... | |
vizitas mizerulon min; | .................................... | |
aĥ, kiel mi nur danku Vin. | .................................... | |
9.) Sinjor’, de ĉiu aĵ’ kreul’, | 9. .................................... | |
aĥ, kia iĝis Vi etul’! | .................................... | |
Vi kuŝas sur la fojno jen, | .................................... | |
de kiu manĝis la azen’! | .................................... | |
10.) Se estus tiu mondo pli | 10. .................................... | |
grandega ol nun estas ĝi, | .................................... | |
malvastus tamen ĝi por Vi, | .................................... | |
samkiel tiu trogo ĉi! | .................................... | |
11.) Ne per silkvesto kaj velur’, | 11. .................................... | |
vestita eatas vi ja nur | .................................... | |
per vindoj; sed en tiuj ĉi | .................................... | |
aspektas kiel reĝo Vi. | .................................... | |
12.) Plaĉinta estas ja al Vi, | 12. .................................... | |
elmontri tiel nun al ni, | .................................... | |
ke antaŭ vi de l’ mondo or’ | .................................... | |
ja estas tute sen valor’. | .................................... | |
13.) Ho, mia kara Jesuet’, | 13. .................................... | |
farita estu la litet’ | .................................... | |
por Vi en mia kora ŝrank’; | .................................... | |
mi ne forgesu vin pro dank’. | .................................... | |
14.) Pro tio ĝoje saltu mi | 14. .................................... | |
kaj kantu laŭ la melodi’ | .................................... | |
de laŭdokant al Via glor’, | .................................... | |
ho mia kara Di-Sinjor’! | .................................... | |
15.) Honor’ kaj laŭd’ al nia Di’, | 15. Al Dio glor', honor' kaj grac' | |
ĉar Sian filon donis Li | pro lia fil', ĉieldonac'. | |
al ni surtera la homar’. | L'anĝeloj ĝoje kantas nun | |
Ni ĝoju kun la anĝelar’! | pri estonteco kaj fortun'. | |
Traduko de la Germana poemo "Vom Himmel hoch, da komm ich her" de Martin Luther (*1483 - †1546) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04). En la katolika preĝo- kaj kantlibro de la episkopejo Monastero/Vestfalio (MÜNSTER / WESTFALEN), Germanujo, estas antaŭmetita kiel la unua strofo enkonduka strofo, kiu klarigas, ke la sekvaj kvin strofoj estas la parolo de la anĝelo, kiu anoncas al la paŝtistoj la naskiĝon de Jesuo. Jen la Esperantigo de tiu enkonduka strofo: \begin{my-verse} 0.) Jen venis kun miriga klar’\\ anĝelo al la paŝtistar’;\\ sendita estis li de Di’\\ kaj jenajn vortojn diris li: \end{my-verse} | Traduko de la Germana poemo "Vom Himmel hoch, da komm ich her" de Martin Luther (*1483 - †1546) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Tiu ĉi traduko troviĝas en http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf. |