Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 21 Stenka Rasin Germana Arg-1038-478 2010-03-09 15:31 Manfred nur tiun aldonu
Frieder Weigold Sten'ka Razin Esperanto Arg-928-478 2009-10-30 16:18 mgr nur tiun forigu
Tr. Jacob Robbins Sten'ka Razin Angla 1921 Arg-1039-478 2010-03-09 17:06 Manfred nur tiun aldonu
Kristian Langgaard Volga, Volga (Stenjka Rasin) Esperanto Arg-1036-478 2010-03-08 21:19 Manfred nur tiun forigu
N. N. 20 Volga, Volga (Stenka Rasin) Danish Arg-1037-478 2010-03-08 12:16 Manfred nur tiun aldonu
Дмитрий Николаевич Садовников * Из-за острова на стрежень (Стенька Разин) Rusa Arg-927-478 2010-03-07 18:59 Manfred nur tiun forigu

Дмитрий Николаевич Садовников,
Из-за острова на стрежень (Стенька Разин)

 

Дмитрий Николаевич Садовников,
Volga, Volga (Stenjka Rasin)

 

Дмитрий Николаевич Садовников,
Sten'ka Razin

 
    tradukita de Kristian Langgaard   tradukita de Frieder Weigold
 
1. Из-за острова на стрежень,   De malantaŭ la insulo   1. De l' insulo, de la verda,
На простор речной волны,   sur la ondoj de l' river'   Dum la tempo de la car',
Выплывают расписные,   iras ŝipoj multkoloraj,   Naĝas vico da boatoj,
Острогрудые челны.   flirtas flagoj en aer'.   La arme' de l' kozakar'.
 
2. На переднем Стенька Разин,   Sur l' antaŭa Stenjka Razin;   2. Sur l'unua Sten'ka Razin.
Обнявшись, сидит с княжной,   festas la edziĝon li   Oni gaja vidas lin.
Свадьбу новую справляет,   al princino el Persujo   Feliĉega tiu tago!
Сам веселый и хмельной.   en varmega amebri'.   Li edziĝis kun princin'.
 
3. А она, потупив очи,   Sed la viroj murmuregas:   3. Ŝi mallevas la okulojn.
Ни жива и ни мертва,   "Tute li forgesis nin.   Kvazaŭ inter viv' kaj mort'
Молча слушает хмельные   Nin virino anstataŭos.   Ŝi aŭskultas en silento
Атамановы слова.   Li fariĝis mem virin'"   Al sincera, firma vort'.
 
4. Позади их слышен ропот:   Tiun mokon aŭdas Stenjka,   4. Liaj viroj tamen grumblas:
- Нас на бабу променял!   la terura ataman'.   "Post nur unu nokto jam
Только ночь с ней провозилс   Ĉirkaŭbrakas la persinon   Faris ŝi lin mem virino.
Сам наутро бабой стал .   li per sia forta man'.   Li perfidas nin pro am'!"
 
5. Этот ропот и насмешки   Li la nigrajn brovojn sulkas   5. Tion aŭdas kolerante
Слышит грозный атаман,   Fulmotondro estas li.   La kozaka kapitan'.
И могучею рукою   En okuloj liaj estas   Kaj li kaptas la princinon,
Обнял персиянки стан.   nun videbla sangebri'.   Per la forta, ega man'.
 
6. Брови черные сошлися,   "Nu fordonu, mi trezoron   6. Fulmas la okuloj duraj,
Надвигается гроза.   la plej belan de l' amant'!"   Flame ŝtormas la koler'!
Буйной кровью налилис   sonas lia tondrovoĉo   Kaj eksonas lia voĉo
Атамановы глаза.   trans la ondojn al la strand'.   Krudglacie kiel fer':
 
7. "Ничего не пожалею,   La princino mortpaliĝas   7. "Ion ajn, eĉ mian kapon
Буйну голову отдам!" —   (Timo estas en l' okul')   Ja fordonus mi por vi!
Раздается голос властный   kaj silente aŭdas jenajn   La feliĉon mi ja trovis.
По окрестным берегам.   vortojn de la terurul':   Ĉio estas ŝi por mi!
 
8. "Волга, Волга, мать родная,   "Volga, Volga, patrineto!   8. Volga, Volga, kara panjo,
Волга, русская река,   Volga, via estu ŝi!   Ho rivera rusa vi!
Не видала ты подарка   Ne antaŭe Don-kozakoj   Kiam vidis vi oferon,
От донского казака!   donis tian-ĉi al vi!   kian nun fordonas mi?
 
9. Чтобы не было раздора   Inter liberuloj estu   9. Ke neniam ni kverelu
Между вольными людьми,   - Volga, Volga, patrinet'   Pro la persa belulin':
Волга, Волга, мать родная,   nek malpaco nek batalo!   Volga, Volga, kara panjo -
На, красавицу возьми!"   Tial - jen la virinet'!"   La oferon - prenu ĝin!"
 
10. Мощным взмахом поднимает   Kaj li ĵetas la persinon   10. Kaj per ambaŭ fortaj manoj,
Он красавицу княжну   (la plej karan sur la ter')   Dum ektimas la princin' -
И за борт ее бросает   en la bluan profundaĵon,   Ve, deborde ŝin li puŝas! -
В набежавшую волну.   kaj ŝin glutas la river'.   Kaj la ondoj voras ŝin!
 
11. "Что ж вы, братцы, приуныли?   "Nun agordu balalajkojn!   11. "Diabloj! Kial vi silentas?
Эй, ты, Филька, черт, пляши!   Ludi, danci volas ni!   Dancu, kantu ja pro ŝi!
Грянем песню удалую   Estu gajaj, kamaradoj   Kaj eksonu la kantado,
На помин ее души!.."   je la belmemor' pri ŝi!"   La fratara melodi'!"
 
12. Из-за острова на стрежень,   Jen dum kanto, danco, ludo   12. De l' insulo, de la verda,
На простор речной волны,   sur la ondoj de l' river'   Dum la tempo de la car',
Выплывают расписные   iras ŝipoj multkoloraj,   Naĝas vico da boatoj,
Острогрудые челны.   flirtas flagoj en aer'.   La arme' de l' kozakar'.
 
Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas
Дмитрий Николаевич
Садовников (Dmitrij Nikolajeviĉ
Sadownikow, *1847 - †1883).

Pri la aŭtoro vidu ankaŭ la informojn
sub http://ru.wikipedia.org, la
ruslingva parto de Wikipedia. Informoj
pri la kanto, la melodio kaj diversaj
versioj de la kanto estas troveblaj en la
retejo http://a-pesni.golosa.info/popular20/izzaostrova.htm.
  Traduko de la Rusa poemo "Из-за
острова на стрежень
(Стенька Разин)" de Дмитрий
Николаевич Садовников
(Dmitrij Nikolajeviĉ Sadownikow, *1847
- †1883) en Esperanton de Kristian
Langgaard (*1894 - †1957).

Mi, Manfred Retzlaff, prenis tiun ĉi
esperantigon el la reta kolekto
"http://www.esperantonia.dk". kiun kunmetis
s-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6,
Værløse, DK4640 Fakse, Danio,
lars.kromann@mail.dk). Vidu la
retejon http://www.esperantonia.dk/volga.htm.
Kristian Langgaard estis dana Esperantista
verkisto kaj Esperanto-instruisto. Vidu
ekzemple: http://www.esperantonia.dk/lingvaj.htm.
Pri lia vivo kaj verko vidu ankaŭ la
artikolon http://www.esperantonia.dk/bio-langgaard.htm.
  Traduko de la Rusa poemo "Из-за
острова на стрежень
(Стенька Разин)" de Дмитрий
Николаевич Садовников
(Dmitrij Nikolajeviĉ Sadownikow, *1847
- †1883) en Esperanton de Frieder
Weigold.

Mi, Manfred Retzlaff, ricevis en 2008-10-09
tiun ĉi Esperantigon de la konata rusa
kanto de s-ano Frieder Weigold (Birkenstr.
12, D-82178 Puchheim), dum kunveno de la
Munkena Esperanto-grupo.