Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 21 Stenka Rasin Germana Arg-1038-478 2010-03-09 15:31 Manfred nur tiun aldonu
Frieder Weigold Sten'ka Razin Esperanto Arg-928-478 2009-10-30 16:18 mgr nur tiun forigu
Tr. Jacob Robbins Sten'ka Razin Angla 1921 Arg-1039-478 2010-03-09 17:06 Manfred nur tiun aldonu
Kristian Langgaard Volga, Volga (Stenjka Rasin) Esperanto Arg-1036-478 2010-03-08 21:19 Manfred nur tiun forigu
N. N. 20 Volga, Volga (Stenka Rasin) Danish Arg-1037-478 2010-03-08 12:16 Manfred nur tiun aldonu
Дмитрий Николаевич Садовников * Из-за острова на стрежень (Стенька Разин) Rusa Arg-927-478 2010-03-07 18:59 Manfred nur tiun aldonu

Дмитрий Николаевич Садовников,
Volga, Volga (Stenjka Rasin)

 

Дмитрий Николаевич Садовников,
Sten'ka Razin

 
tradukita de Kristian Langgaard   tradukita de Frieder Weigold
 
De malantaŭ la insulo   1. De l' insulo, de la verda,
sur la ondoj de l' river'   Dum la tempo de la car',
iras ŝipoj multkoloraj,   Naĝas vico da boatoj,
flirtas flagoj en aer'.   La arme' de l' kozakar'.
 
Sur l' antaŭa Stenjka Razin;   2. Sur l'unua Sten'ka Razin.
festas la edziĝon li   Oni gaja vidas lin.
al princino el Persujo   Feliĉega tiu tago!
en varmega amebri'.   Li edziĝis kun princin'.
 
Sed la viroj murmuregas:   3. Ŝi mallevas la okulojn.
"Tute li forgesis nin.   Kvazaŭ inter viv' kaj mort'
Nin virino anstataŭos.   Ŝi aŭskultas en silento
Li fariĝis mem virin'"   Al sincera, firma vort'.
 
Tiun mokon aŭdas Stenjka,   4. Liaj viroj tamen grumblas:
la terura ataman'.   "Post nur unu nokto jam
Ĉirkaŭbrakas la persinon   Faris ŝi lin mem virino.
li per sia forta man'.   Li perfidas nin pro am'!"
 
Li la nigrajn brovojn sulkas   5. Tion aŭdas kolerante
Fulmotondro estas li.   La kozaka kapitan'.
En okuloj liaj estas   Kaj li kaptas la princinon,
nun videbla sangebri'.   Per la forta, ega man'.
 
"Nu fordonu, mi trezoron   6. Fulmas la okuloj duraj,
la plej belan de l' amant'!"   Flame ŝtormas la koler'!
sonas lia tondrovoĉo   Kaj eksonas lia voĉo
trans la ondojn al la strand'.   Krudglacie kiel fer':
 
La princino mortpaliĝas   7. "Ion ajn, eĉ mian kapon
(Timo estas en l' okul')   Ja fordonus mi por vi!
kaj silente aŭdas jenajn   La feliĉon mi ja trovis.
vortojn de la terurul':   Ĉio estas ŝi por mi!
 
"Volga, Volga, patrineto!   8. Volga, Volga, kara panjo,
Volga, via estu ŝi!   Ho rivera rusa vi!
Ne antaŭe Don-kozakoj   Kiam vidis vi oferon,
donis tian-ĉi al vi!   kian nun fordonas mi?
 
Inter liberuloj estu   9. Ke neniam ni kverelu
- Volga, Volga, patrinet'   Pro la persa belulin':
nek malpaco nek batalo!   Volga, Volga, kara panjo -
Tial - jen la virinet'!"   La oferon - prenu ĝin!"
 
Kaj li ĵetas la persinon   10. Kaj per ambaŭ fortaj manoj,
(la plej karan sur la ter')   Dum ektimas la princin' -
en la bluan profundaĵon,   Ve, deborde ŝin li puŝas! -
kaj ŝin glutas la river'.   Kaj la ondoj voras ŝin!
 
"Nun agordu balalajkojn!   11. "Diabloj! Kial vi silentas?
Ludi, danci volas ni!   Dancu, kantu ja pro ŝi!
Estu gajaj, kamaradoj   Kaj eksonu la kantado,
je la belmemor' pri ŝi!"   La fratara melodi'!"
 
Jen dum kanto, danco, ludo   12. De l' insulo, de la verda,
sur la ondoj de l' river'   Dum la tempo de la car',
iras ŝipoj multkoloraj,   Naĝas vico da boatoj,
flirtas flagoj en aer'.   La arme' de l' kozakar'.
 
Traduko de la Rusa poemo "Из-за
острова на стрежень
(Стенька Разин)" de Дмитрий
Николаевич Садовников
(Dmitrij Nikolajeviĉ Sadownikow, *1847
- †1883) en Esperanton de Kristian
Langgaard (*1894 - †1957).

Mi, Manfred Retzlaff, prenis tiun ĉi
esperantigon el la reta kolekto
"http://www.esperantonia.dk". kiun kunmetis
s-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6,
Værløse, DK4640 Fakse, Danio,
lars.kromann@mail.dk). Vidu la
retejon http://www.esperantonia.dk/volga.htm.
Kristian Langgaard estis dana Esperantista
verkisto kaj Esperanto-instruisto. Vidu
ekzemple: http://www.esperantonia.dk/lingvaj.htm.
Pri lia vivo kaj verko vidu ankaŭ la
artikolon http://www.esperantonia.dk/bio-langgaard.htm.
  Traduko de la Rusa poemo "Из-за
острова на стрежень
(Стенька Разин)" de Дмитрий
Николаевич Садовников
(Dmitrij Nikolajeviĉ Sadownikow, *1847
- †1883) en Esperanton de Frieder
Weigold.

Mi, Manfred Retzlaff, ricevis en 2008-10-09
tiun ĉi Esperantigon de la konata rusa
kanto de s-ano Frieder Weigold (Birkenstr.
12, D-82178 Puchheim), dum kunveno de la
Munkena Esperanto-grupo.