Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Frieder Weigold Sten'ka Razin Esperanto Arg-928-478 2009-10-30 16:18 mgr nur tiun aldonu
Kristian Langgaard Volga, Volga (Stenjka Rasin) Esperanto Arg-1036-478 2010-03-08 21:19 Manfred nur tiun forigu
Tr. Jacob Robbins Sten'ka Razin Angla 1921 Arg-1039-478 2010-03-09 17:06 Manfred nur tiun aldonu
Дмитрий Николаевич Садовников * Из-за острова на стрежень (Стенька Разин) Rusa Arg-927-478 2010-03-07 18:59 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 21 Stenka Rasin Germana Arg-1038-478 2010-03-09 15:31 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 20 Volga, Volga (Stenka Rasin) Danish Arg-1037-478 2010-03-08 12:16 Manfred nur tiun aldonu

Дмитрий Николаевич Садовников,
Volga, Volga (Stenjka Rasin)

 
tradukita de Kristian Langgaard
 
De malantaŭ la insulo
sur la ondoj de l' river'
iras ŝipoj multkoloraj,
flirtas flagoj en aer'.
 
Sur l' antaŭa Stenjka Razin;
festas la edziĝon li
al princino el Persujo
en varmega amebri'.
 
Sed la viroj murmuregas:
"Tute li forgesis nin.
Nin virino anstataŭos.
Li fariĝis mem virin'"
 
Tiun mokon aŭdas Stenjka,
la terura ataman'.
Ĉirkaŭbrakas la persinon
li per sia forta man'.
 
Li la nigrajn brovojn sulkas
Fulmotondro estas li.
En okuloj liaj estas
nun videbla sangebri'.
 
"Nu fordonu, mi trezoron
la plej belan de l' amant'!"
sonas lia tondrovoĉo
trans la ondojn al la strand'.
 
La princino mortpaliĝas
(Timo estas en l' okul')
kaj silente aŭdas jenajn
vortojn de la terurul':
 
"Volga, Volga, patrineto!
Volga, via estu ŝi!
Ne antaŭe Don-kozakoj
donis tian-ĉi al vi!
 
Inter liberuloj estu
- Volga, Volga, patrinet'
nek malpaco nek batalo!
Tial - jen la virinet'!"
 
Kaj li ĵetas la persinon
(la plej karan sur la ter')
en la bluan profundaĵon,
kaj ŝin glutas la river'.
 
"Nun agordu balalajkojn!
Ludi, danci volas ni!
Estu gajaj, kamaradoj
je la belmemor' pri ŝi!"
 
Jen dum kanto, danco, ludo
sur la ondoj de l' river'
iras ŝipoj multkoloraj,
flirtas flagoj en aer'.
 
Traduko de la Rusa poemo "Из-за
острова на стрежень
(Стенька Разин)" de Дмитрий
Николаевич Садовников
(Dmitrij Nikolajeviĉ Sadownikow, *1847
- †1883) en Esperanton de Kristian
Langgaard (*1894 - †1957).

Mi, Manfred Retzlaff, prenis tiun ĉi
esperantigon el la reta kolekto
"http://www.esperantonia.dk". kiun kunmetis
s-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6,
Værløse, DK4640 Fakse, Danio,
lars.kromann@mail.dk). Vidu la
retejon http://www.esperantonia.dk/volga.htm.
Kristian Langgaard estis dana Esperantista
verkisto kaj Esperanto-instruisto. Vidu
ekzemple: http://www.esperantonia.dk/lingvaj.htm.
Pri lia vivo kaj verko vidu ankaŭ la
artikolon http://www.esperantonia.dk/bio-langgaard.htm.