Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 21 Stenka Rasin Germana Arg-1038-478 2010-03-09 15:31 Manfred nur tiun aldonu
Frieder Weigold Sten'ka Razin Esperanto Arg-928-478 2009-10-30 16:18 mgr nur tiun forigu
Tr. Jacob Robbins Sten'ka Razin Angla 1921 Arg-1039-478 2010-03-09 17:06 Manfred nur tiun forigu
Kristian Langgaard Volga, Volga (Stenjka Rasin) Esperanto Arg-1036-478 2010-03-08 21:19 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 20 Volga, Volga (Stenka Rasin) Danish Arg-1037-478 2010-03-08 12:16 Manfred nur tiun aldonu
Дмитрий Николаевич Садовников * Из-за острова на стрежень (Стенька Разин) Rusa Arg-927-478 2010-03-07 18:59 Manfred nur tiun aldonu

Дмитрий Николаевич Садовников,
Sten'ka Razin

 

Дмитрий Николаевич Садовников,
Sten'ka Razin

 
tradukita de Frieder Weigold   tradukita de Tr. Jacob Robbins
 
1. De l' insulo, de la verda,   1. From beyond the wooded island
Dum la tempo de la car',   To the river wide and free
Naĝas vico da boatoj,   Proudly sailed the arrow-breasted
La arme' de l' kozakar'.   Ships of Cossack yeomanry.
 
2. Sur l'unua Sten'ka Razin.   2. On the first is Stenka Razin
Oni gaja vidas lin.   With a princess at his side,
Feliĉega tiu tago!   |: Drunken, holds a marriage revel
Li edziĝis kun princin'.   With his beautiful young bride. :|
 
3. Ŝi mallevas la okulojn.   3. But behind them rose a whisper,
Kvazaŭ inter viv' kaj mort'   "He has left his sword to woo;
Ŝi aŭskultas en silento   |: One short night, and Stenka Razin
Al sincera, firma vort'.   Has become a woman too!" :|
 
4. Liaj viroj tamen grumblas:   4. Stenka Razin hears the jeering
"Post nur unu nokto jam   Of his discontented band,
Faris ŝi lin mem virino.   |: And the lovely Persian princess
Li perfidas nin pro am'!"   He has circled with his hand. :|
 
5. Tion aŭdas kolerante   5. His black brows have come together
La kozaka kapitan'.   As the waves of anger rise,
Kaj li kaptas la princinon,   |: And the blood comes rushing swiftly
Per la forta, ega man'.   To his piercing, jet-black eyes. :|
 
6. Fulmas la okuloj duraj,   6. "I will give you all you ask for,
Flame ŝtormas la koler'!   Life and heart, and head and hand,"
Kaj eksonas lia voĉo   |: Echo rolls the pealing thunder
Krudglacie kiel fer':   Of his voice across the land. :|
 
7. "Ion ajn, eĉ mian kapon   7. "Volga, Volga, mother Volga,
Ja fordonus mi por vi!   Deep and wide beneath the sun,
La feliĉon mi ja trovis.   |: You have never seen a present
Ĉio estas ŝi por mi!   From the Cossack of the Don. :|
 
8. Volga, Volga, kara panjo,   8. And that peace might rule as always
Ho rivera rusa vi!   All my free-born men and brave,
Kiam vidis vi oferon,   |: Volga, Volga, mother Volga,
kian nun fordonas mi?   Volga, make this girl a grave." :|
 
9. Ke neniam ni kverelu   9. With a sudden, mighty movement,
Pro la persa belulin':   Razin lifts the beauty high,
Volga, Volga, kara panjo -   |: And he casts her where the waters
La oferon - prenu ĝin!"   Of the Volga move and sigh. :|
 
10. Kaj per ambaŭ fortaj manoj,   10. Now a silence like the grave sinks
Dum ektimas la princin' -   To all those who stand to see,
Ve, deborde ŝin li puŝas! -   |: And the battle-hardened Cossacks
Kaj la ondoj voras ŝin!   Sink to weep on bended knee. :|
 
11. "Diabloj! Kial vi silentas?   11. "Dance, you fool, and men, make merry!
Dancu, kantu ja pro ŝi!   What has got into your eyes?
Kaj eksonu la kantado,   |: Let us thunder out a chanty
La fratara melodi'!"   Of a place where beauty lies." :|
 
12. De l' insulo, de la verda,   12. From beyond the wooded island
Dum la tempo de la car',   To the river wide and free,
Naĝas vico da boatoj,   |: Proudly sail the arrow-breasted
La arme' de l' kozakar'.   Ships of Cossack yeomanry. :|
 
Traduko de la Rusa poemo "Из-за
острова на стрежень
(Стенька Разин)" de Дмитрий
Николаевич Садовников
(Dmitrij Nikolajeviĉ Sadownikow, *1847
- †1883) en Esperanton de Frieder
Weigold.

Mi, Manfred Retzlaff, ricevis en 2008-10-09
tiun ĉi Esperantigon de la konata rusa
kanto de s-ano Frieder Weigold (Birkenstr.
12, D-82178 Puchheim), dum kunveno de la
Munkena Esperanto-grupo.
 
    Traduko de la Rusa poemo "Из-за
острова на стрежень
(Стенька Разин)" de Дмитрий
Николаевич Садовников
(Dmitrij Nikolajeviĉ Sadownikow, *1847
- †1883) en la Anglan de Tr. Jacob
Robbins en 1921.

Tiu ĉi angligo troviĝas en
http://ingeb.org/songs/stenkara.html.