Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Langgaard, Kristian Volga, Volga (Stenjka Rasin) Esperanto Arg-1036-478 2010-03-08 21:19 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 20 Volga, Volga (Stenka Rasin) Danish Arg-1037-478 2010-03-08 12:16 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 21 Stenka Rasin Germana Arg-1038-478 2010-03-09 15:31 Manfred nur tiun aldonu
Robbins, Tr. Jacob Sten'ka Razin Angla 1921 Arg-1039-478 2010-03-09 17:06 Manfred nur tiun aldonu
Weigold, Frieder Sten'ka Razin Esperanto Arg-928-478 2009-10-30 16:18 mgr nur tiun forigu
Садовников, Дмитрий Николаевич * Из-за острова на стрежень (Стенька Разин) Rusa Arg-927-478 2010-03-07 18:59 Manfred nur tiun aldonu

Дмитрий Николаевич Садовников,
Sten'ka Razin

 
tradukita de Frieder Weigold
 
1. De l' insulo, de la verda,
Dum la tempo de la car',
Naĝas vico da boatoj,
La arme' de l' kozakar'.
 
2. Sur l'unua Sten'ka Razin.
Oni gaja vidas lin.
Feliĉega tiu tago!
Li edziĝis kun princin'.
 
3. Ŝi mallevas la okulojn.
Kvazaŭ inter viv' kaj mort'
Ŝi aŭskultas en silento
Al sincera, firma vort'.
 
4. Liaj viroj tamen grumblas:
"Post nur unu nokto jam
Faris ŝi lin mem virino.
Li perfidas nin pro am'!"
 
5. Tion aŭdas kolerante
La kozaka kapitan'.
Kaj li kaptas la princinon,
Per la forta, ega man'.
 
6. Fulmas la okuloj duraj,
Flame ŝtormas la koler'!
Kaj eksonas lia voĉo
Krudglacie kiel fer':
 
7. "Ion ajn, eĉ mian kapon
Ja fordonus mi por vi!
La feliĉon mi ja trovis.
Ĉio estas ŝi por mi!
 
8. Volga, Volga, kara panjo,
Ho rivera rusa vi!
Kiam vidis vi oferon,
kian nun fordonas mi?
 
9. Ke neniam ni kverelu
Pro la persa belulin':
Volga, Volga, kara panjo -
La oferon - prenu ĝin!"
 
10. Kaj per ambaŭ fortaj manoj,
Dum ektimas la princin' -
Ve, deborde ŝin li puŝas! -
Kaj la ondoj voras ŝin!
 
11. "Diabloj! Kial vi silentas?
Dancu, kantu ja pro ŝi!
Kaj eksonu la kantado,
La fratara melodi'!"
 
12. De l' insulo, de la verda,
Dum la tempo de la car',
Naĝas vico da boatoj,
La arme' de l' kozakar'.
 
Traduko de la Rusa poemo "Из-за
острова на стрежень
(Стенька Разин)" de Дмитрий
Николаевич Садовников
(Dmitrij Nikolajeviĉ Sadownikow, *1847
- †1883) en Esperanton de Frieder
Weigold.

Mi, Manfred Retzlaff, ricevis en 2008-10-09
tiun ĉi Esperantigon de la konata rusa
kanto de s-ano Frieder Weigold (Birkenstr.
12, D-82178 Puchheim), dum kunveno de la
Munkena Esperanto-grupo.