Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 21 Stenka Rasin Germana Arg-1038-478 2010-03-09 15:31 Manfred nur tiun aldonu
Frieder Weigold Sten'ka Razin Esperanto Arg-928-478 2009-10-30 16:18 mgr nur tiun forigu
Tr. Jacob Robbins Sten'ka Razin Angla 1921 Arg-1039-478 2010-03-09 17:06 Manfred nur tiun aldonu
Kristian Langgaard Volga, Volga (Stenjka Rasin) Esperanto Arg-1036-478 2010-03-08 21:19 Manfred nur tiun forigu
N. N. 20 Volga, Volga (Stenka Rasin) Danish Arg-1037-478 2010-03-08 12:16 Manfred nur tiun aldonu
Дмитрий Николаевич Садовников * Из-за острова на стрежень (Стенька Разин) Rusa Arg-927-478 2010-03-07 18:59 Manfred nur tiun forigu

Дмитрий Николаевич Садовников,
Из-за острова на стрежень (Стенька Разин)

 

Дмитрий Николаевич Садовников,
Sten'ka Razin

 

Дмитрий Николаевич Садовников,
Volga, Volga (Stenjka Rasin)

 
    tradukita de Frieder Weigold   tradukita de Kristian Langgaard
 
1. Из-за острова на стрежень,   1. De l' insulo, de la verda,   De malantaŭ la insulo
На простор речной волны,   Dum la tempo de la car',   sur la ondoj de l' river'
Выплывают расписные,   Naĝas vico da boatoj,   iras ŝipoj multkoloraj,
Острогрудые челны.   La arme' de l' kozakar'.   flirtas flagoj en aer'.
 
2. На переднем Стенька Разин,   2. Sur l'unua Sten'ka Razin.   Sur l' antaŭa Stenjka Razin;
Обнявшись, сидит с княжной,   Oni gaja vidas lin.   festas la edziĝon li
Свадьбу новую справляет,   Feliĉega tiu tago!   al princino el Persujo
Сам веселый и хмельной.   Li edziĝis kun princin'.   en varmega amebri'.
 
3. А она, потупив очи,   3. Ŝi mallevas la okulojn.   Sed la viroj murmuregas:
Ни жива и ни мертва,   Kvazaŭ inter viv' kaj mort'   "Tute li forgesis nin.
Молча слушает хмельные   Ŝi aŭskultas en silento   Nin virino anstataŭos.
Атамановы слова.   Al sincera, firma vort'.   Li fariĝis mem virin'"
 
4. Позади их слышен ропот:   4. Liaj viroj tamen grumblas:   Tiun mokon aŭdas Stenjka,
- Нас на бабу променял!   "Post nur unu nokto jam   la terura ataman'.
Только ночь с ней провозилс   Faris ŝi lin mem virino.   Ĉirkaŭbrakas la persinon
Сам наутро бабой стал .   Li perfidas nin pro am'!"   li per sia forta man'.
 
5. Этот ропот и насмешки   5. Tion aŭdas kolerante   Li la nigrajn brovojn sulkas
Слышит грозный атаман,   La kozaka kapitan'.   Fulmotondro estas li.
И могучею рукою   Kaj li kaptas la princinon,   En okuloj liaj estas
Обнял персиянки стан.   Per la forta, ega man'.   nun videbla sangebri'.
 
6. Брови черные сошлися,   6. Fulmas la okuloj duraj,   "Nu fordonu, mi trezoron
Надвигается гроза.   Flame ŝtormas la koler'!   la plej belan de l' amant'!"
Буйной кровью налилис   Kaj eksonas lia voĉo   sonas lia tondrovoĉo
Атамановы глаза.   Krudglacie kiel fer':   trans la ondojn al la strand'.
 
7. "Ничего не пожалею,   7. "Ion ajn, eĉ mian kapon   La princino mortpaliĝas
Буйну голову отдам!" —   Ja fordonus mi por vi!   (Timo estas en l' okul')
Раздается голос властный   La feliĉon mi ja trovis.   kaj silente aŭdas jenajn
По окрестным берегам.   Ĉio estas ŝi por mi!   vortojn de la terurul':
 
8. "Волга, Волга, мать родная,   8. Volga, Volga, kara panjo,   "Volga, Volga, patrineto!
Волга, русская река,   Ho rivera rusa vi!   Volga, via estu ŝi!
Не видала ты подарка   Kiam vidis vi oferon,   Ne antaŭe Don-kozakoj
От донского казака!   kian nun fordonas mi?   donis tian-ĉi al vi!
 
9. Чтобы не было раздора   9. Ke neniam ni kverelu   Inter liberuloj estu
Между вольными людьми,   Pro la persa belulin':   - Volga, Volga, patrinet'
Волга, Волга, мать родная,   Volga, Volga, kara panjo -   nek malpaco nek batalo!
На, красавицу возьми!"   La oferon - prenu ĝin!"   Tial - jen la virinet'!"
 
10. Мощным взмахом поднимает   10. Kaj per ambaŭ fortaj manoj,   Kaj li ĵetas la persinon
Он красавицу княжну   Dum ektimas la princin' -   (la plej karan sur la ter')
И за борт ее бросает   Ve, deborde ŝin li puŝas! -   en la bluan profundaĵon,
В набежавшую волну.   Kaj la ondoj voras ŝin!   kaj ŝin glutas la river'.
 
11. "Что ж вы, братцы, приуныли?   11. "Diabloj! Kial vi silentas?   "Nun agordu balalajkojn!
Эй, ты, Филька, черт, пляши!   Dancu, kantu ja pro ŝi!   Ludi, danci volas ni!
Грянем песню удалую   Kaj eksonu la kantado,   Estu gajaj, kamaradoj
На помин ее души!.."   La fratara melodi'!"   je la belmemor' pri ŝi!"
 
12. Из-за острова на стрежень,   12. De l' insulo, de la verda,   Jen dum kanto, danco, ludo
На простор речной волны,   Dum la tempo de la car',   sur la ondoj de l' river'
Выплывают расписные   Naĝas vico da boatoj,   iras ŝipoj multkoloraj,
Острогрудые челны.   La arme' de l' kozakar'.   flirtas flagoj en aer'.
 
Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas
Дмитрий Николаевич
Садовников (Dmitrij Nikolajeviĉ
Sadownikow, *1847 - †1883).

Pri la aŭtoro vidu ankaŭ la informojn
sub http://ru.wikipedia.org, la
ruslingva parto de Wikipedia. Informoj
pri la kanto, la melodio kaj diversaj
versioj de la kanto estas troveblaj en la
retejo http://a-pesni.golosa.info/popular20/izzaostrova.htm.
  Traduko de la Rusa poemo "Из-за
острова на стрежень
(Стенька Разин)" de Дмитрий
Николаевич Садовников
(Dmitrij Nikolajeviĉ Sadownikow, *1847
- †1883) en Esperanton de Frieder
Weigold.

Mi, Manfred Retzlaff, ricevis en 2008-10-09
tiun ĉi Esperantigon de la konata rusa
kanto de s-ano Frieder Weigold (Birkenstr.
12, D-82178 Puchheim), dum kunveno de la
Munkena Esperanto-grupo.
  Traduko de la Rusa poemo "Из-за
острова на стрежень
(Стенька Разин)" de Дмитрий
Николаевич Садовников
(Dmitrij Nikolajeviĉ Sadownikow, *1847
- †1883) en Esperanton de Kristian
Langgaard (*1894 - †1957).

Mi, Manfred Retzlaff, prenis tiun ĉi
esperantigon el la reta kolekto
"http://www.esperantonia.dk". kiun kunmetis
s-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6,
Værløse, DK4640 Fakse, Danio,
lars.kromann@mail.dk). Vidu la
retejon http://www.esperantonia.dk/volga.htm.
Kristian Langgaard estis dana Esperantista
verkisto kaj Esperanto-instruisto. Vidu
ekzemple: http://www.esperantonia.dk/lingvaj.htm.
Pri lia vivo kaj verko vidu ankaŭ la
artikolon http://www.esperantonia.dk/bio-langgaard.htm.