Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hellmann, Karl-Heinz Der Beckumer Rathaus-Brunnen Germana Arg-921-476 2008-08-04 23:37 Manfred nur tiun aldonu
Ludorff, Franz Theodor * De Biäkemer Raothues-Pütt Basgermana 1834 Arg-919-476 2008-08-04 23:25 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Der Beckumer Rathaus-Brunnen Germana 2008-08-17 Arg-922-476 2008-08-17 16:25 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred La puto de Bekumo Esperanto 2002-05-05 Arg-920-476 | MR-334-3 2008-08-03 23:59 Manfred nur tiun forigu

Franz Theodor Ludorff,
La puto de Bekumo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Rigardas tiun bildon, vi
stultuloj, sen kompreno;
miregis vi pro tiu ĉi
brakar-gambara ĉeno.
Ĉi tio estas stultaĵar’
pri la Bekuma urbanar’.
 
La puto de Bekumo da
kot' estis iam plena.
Ĉerpadis oni vane, la
laboro estis pena.
La inoj ekscitante sin
l’ urbestron skoldis je la fin':
 
“Sentaŭga estro estas vi!
Ne helpas la kirlado
ĉe tiu puto-malfunkci'!
Ne eblas kuirado.
Ĉi tiun akvon kun la kot'
vi drinku mem, vi idiot'!”
 
Kaj konsternite tiu ĉi
la urb-konsilantaron
kunvokis al urb-konsili'
por studi la temaron.
Diskutis ili kun fervor'
de l' oka ĝis la dua hor'.
 
"Ja eblus", jen konsilian',
"kun viroj pendigantaj
sin reciproke per la man'
ĝisfunde atingantaj."
"Bonega estas la ide'!"
ekkriis ĉiuj, ĝojis tre.
 
Urbestro kaj konsilantar'
ĝin faris nun tuj poste,
kaj viroj el la urbanar'
kunhelpis eĉ senkoste.
Plej supre pendis Jan' Birdul',
ĉar estis li la plejfortul'.
 
Kaj kiam nun la tuta ĉen'
malsupren pendis tie,
dolorojn Jano' sentis en
la brakoj, vokis krie:
"Ho, kara Manjo, kuru vi!
Bezonas nepre brandon mi!"
 
"Vin tenu firme!" vokis li,
dum estis ŝi survoje,
al la aliaj, "devas mi
enmanen sputi foje."
Li faris ĝin, ne tenis plu,
kaj ĉiuj kuŝis en la tru'.
 
Traduko de la Basgermana poemo "De Biäkemer
Raothues-Pütt" de Franz Theodor Ludorff
(*1801) en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 2002-05-05.

Tradukita en la Internacian Lingvon de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff) en
Novembro/Decembro 2000, laŭ la origina
vestfalia-platgermana teksto,
kiun en la jaro 1834 verkis la Monastera
justic.-komisaro FRANZ THEODOR LUDORFF
(* 1801) por mistifiki la Bekumanojn. La
Monasteraj popol-kantistoj FLÖR (BERNHARD
FRIEDRICH WALLBAUM, † 1840) kaj KÖSTERS
(el la urbo Münster/Westfalen) diskonigis
ĝin en 1838/39 sur la Monastera jar-foiro
‘Send’ per kantfolio. Oni kantis la
mokkanton laŭ melodio de HANS DRENKEPOHL
kaj OSSENBIECK. (Tiuj verŝajne estas la
kaŝnomoj de la kantistoj Flör kaj
Kösters, kiuj disvastigis la tekston de
la kanto sur propraj flugfolioj.) Laŭ
unua strofo rilatas al bildigo, kiu aperis
en la Bekuma karnavala flugfolio "Der
Faschingsbote von Freudenthal an der Aa"
(= "La karnavala mesaĝisto"), aperinta
en al jaro 1834. En postaj publikigoj tiu
unua strofo estas forlasita.