Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Malnova vi studenta glor' Esperanto 2003-09-21 Arg-89-44 | MR-407-3a 2003-11-20 10:19 Manfred nur tiun forigu
Eugen Höfling * O alte Burschenherrlichkeit Germana Arg-88-44 | MR-407-3 2003-10-21 00:14 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 14 Verda stelo Esperanto Arg-926-44 2008-10-05 22:35 Manfred nur tiun forigu

Eugen Höfling,
Malnova vi studenta glor'

 

Eugen Höfling,
Verda stelo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de N. N. 14
 
1 Malnova vi studenta glor’,   1. En tiu ĉi solena hor'
Vi gaja kaj libera!   eksonas nia kanto,
Nun longe vi jam pasis for,   por ke ekflamo ĉiu kor'
Vi temp’ de vivo vera!   por nia Esperanto!
Ĉirkaŭrigardas vane mi,   La lingvo, kiu ligas nin
Ne vidas spuron mi de ĝi.   kaj kiu kunfratigas nin,
Ho, kara Dio mia!   por alta sankta celo
Ho, tempŝanĝiĝo kia!1)   de nia verda stelo!
 
2 La ĉapon kovras polvo jam,   2. Amikoj, alten tenu vi
La vesto diseriĝis,   la signon de l'espero
Ne brilas la batil-ornam’,   neniam forgesante pri
La klingo jam rustiĝis.   la amo kaj la vero!
Ne sonas plu la trink-kantad’,   Ekĵuru, ke vi ĝis la mort',
Ne plu rapir- kaj spron-sonad’!   eĉ dum plej malfeliĉa sort',
Ho, kara Dio mia!   laboros por la celo
Ho, tempŝanĝiĝo kia!   de nia verda stelo!
 
3 Ho, kie estas ĉiuj la   3. Fidelaj estu al la ĵur',
ŝercemaj kuntrinkantoj?   neniam flankiĝante,
Similaj estis ili ja   ĉar ni per unueco nur
al reĝoj kaj regantoj! –   ekvenkos batalante!
Retiris sin sen iluzi’   Batalo ne timigu nin,
en filistrujon tiuj ĉi.   kontraŭe, ĉi freŝigu nin
Ho, kara Dio mia!   por alta sankta celo
Ho, tempŝanĝiĝo kia!   de nia verda stelo!
 
4 Jen skribas kiel oficist’   4. Se kiam foje vin labor'
Raporton iu ulo,   tro forte vin lacigos,
Alia estas instruist’,   memoru, ke plezura hor'
Alia gazetulo.   vin certe revivigos!
Predikas iu kun persist’,   Ni estu tial gajaj nun,
kaj plia estas kuracist’.   eĉ se briladas nek la sun',
Ho, kara Dio mia!   nek luno sur ĉielo:
Ho, tempŝanĝiĝo kia!   Ekbrilu verda stelo!
 
5 Sed brava kun-studenta kor’   5. Sed ankaŭ ne forgesu ni
Neniam malvarmiĝas,   la ĉarmajn virinetojn,
La amikec’ ne iĝas for,   ĉar ili al la harmoni'
ĝi re-efektiviĝas.   donacas la rozetojn!
La ŝelo nur, ŝanĝiĝis ĝi,   Vivegu ĉiu belulin'
Interne restis samaj ni.   akompananta gaje nin
Je l’ kerno ni teniĝas.   sur vojo al la celo
Je l’ kerno ni teniĝas.   de nia verda stelo!
 
6 La manojn nun ekprenu vi,   6. Kaj fine nun el tuta kor'
Por ke la amikeco   dum flirtas la standardo,
Sin renovigu inter ni,   dum tintas glasoj laŭ la mor'
La lig’ de l’ fideleco!   elkriu ni kun ardo:
Tintigu nun la glasojn vi,   Ĝis eterniĝos nia rond',
Ĉar vivas ja ankoraŭ ni   ĝis ruiniĝos nia mond'
Kaj nia fideleco!   vivegu nia celo,
Kaj nia fideleco!   vivegu verda stelo!
 
Traduko de la Germana poemo "O alte
Burschenherrlichkeit" de Eugen Höfling
(*1808 - †1880) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2003-09-21.

Verkita en 1825 de Eŭgen’ Hojfling’
(Eugen Höfling) en Marburgo, Germanio.
Esperantigis: Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, (1938 - ....) en 2003-09-21
  Traduko de la Germana poemo "O alte
Burschenherrlichkeit" de Eugen Höfling
(*1808 - †1880) en Esperanton de
N. N. 14.

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
kanton el la kajero "Kelkaj ŝatataj
kantoj, eldonitaj de Kolding Esperanto
Klub". Mi ricevis fotokopion de tiu
kant-libreto de la dana samideano Lars
Kromann. Li trovis tiun kant-libreton en
la arkivo de la dana s-ano Gustav Kühlmann.
La verkinto kaj la dato ne estis indikita.
Estis notita nur, ke la kanto kanteblas
laŭ la germana studenta kanto "O alte
Burschenherrlichkeit".
 
1) aŭ pli laŭvorte tradukite:Afer-ŝanĝiĝo
kia!