
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Bernd Hasecke | Berga hejmlanda kanto | Esperanto | Arg-852-432 | 2012-10-28 17:15 Manfred | nur tiun forigu | |
| Rudolf Hartkopf | * Bergisches Heimatlied | Germana | 1892 | Arg-851-432 | 2014-05-02 17:38 Manfred | nur tiun aldonu |
Rudolf Hartkopf, |
| tradukita de Bernd Hasecke |
| Kie muĝas arbaroj en verda ornam’, |
| Alaŭdoj frutage salutas vin jam, |
| Kie fontoj fluetas el muska la ŝton’ |
| La akvoj murmuras en plaŭda mirson’, |
| Kapreoloj saltludas ĉe boska la rand’, |
| Estas domo mia, montoza hejmland’. |
| Kie tremas ambosoj en ritma labor’, |
| La aeron plenigas maŝina vapor’, |
| Kie eĥon de l’ kantoj reĵetas la rok’, |
| Naturon traflugas la birda ĝojvok’, |
| Kie vagas tra montoj migrula la band’, |
| Estas domo mia, montoza hejmland’. |
| Kie ondas sur firma ŝtongrund’ la Vuper’, |
| Tra rifoj sin volvas la mita river’, |
| Kie fumas kameno, sin turnas la rad’, |
| Neniam silentas martela frapad’, |
| Kie sanktan gastamon estimas la hom’, |
| Estas hejmo mia, gepatra la dom’. |
| Kie amo, fidelo regadas en kor’, |
| La montojn, la valojn trasonas humor’, |
| Kie al la knabinoj ruĝfloras la vang’, |
| Kaj ardas okulo, fieras la sang’, |
| Kie homojn instigas la beno de Di’, |
| Estas hejmo mia, montoza patri’. |
| Ne kreskas ĉe roko jen iu vinber’, |
| Ne fluas tra valo potenca river’, |
| Susuras hejmece la kara arbar’ |
| Kaj bluas ĉiel’ super verda montar’, |
| Kaj eĉ se mi estas sur fora marstrand’, |
| Sopiras mi vin, mia Berga hejmland’. |
| ..................................... |
| ..................................... |
| ..................................... |
| ..................................... |
| ..................................... |
| ..................................... |
| Traduko de la Germana poemo "Bergisches Heimatlied" de Rudolf Hartkopf (*1859 - †1944) en Esperanton de Bernd Hasecke (*1928-12.29 - †2008-02-05). Esperantigis: Bernd Hasecke (*29.12.1928; Kirchstr. 17c, D-42553 Velbert, Gemanio). S-ro Bernd Hasecke estis delegito de UEA. La tradukon de la kvina strofo aldonis mi, Manfred Retzlaff. Li mortis la 5-an de Februaro 2008 laŭ reta informo de lia filo Jan Ulrich Hasecke, Schubertstr. 4, D-42791 Solingen, Germanio. Siehe auch: http://www.bergisches-wiki.de/index.php/Bergisches_Heimatlied. |