Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Luise Hensel * Nachtgebet Germana 1816 Arg-840-427 2014-11-01 20:36 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Noktopreĝo Esperanto 1984-04 Arg-841-427 | MR-075-4 2014-11-01 20:29 Manfred nur tiun forigu

Luise Hensel,
Noktopreĝo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Lacas mi je l’ tagofin’
Kaj mi ripozigas min.
Fermas la okulojn mi,
Gardu min, ho kara Di’!
 
Se maljuston faris mi,
Patro, ĝin indulgu Vi!
Via graco tiom da
Pekoj rebonigas ja.
 
Ĉiujn, kiujn konas mi,
Lasu nun ripozi, Di',
Ĉiujn homojn sur la Ter’
Nokte gardu de danĝer’!
 
Faru, ke malsana kor’
Resaniĝu, ho Sinjor’,
Kaj ke de l’ ĉiel’ la lun’
Vidu sur la mondon nun!
 
Traduko de la Germana poemo "Nachtgebet"
de Luise Hensel (*30.03.1798 -
†18.12.1876) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-04.