Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Dektritilio, ĉapitro 6, La rikolta festo Esperanto Arg-839-426 2007-12-27 11:42 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Wilhelm Weber * Dreizehnlinden, Kapitel 6, Das Erntefest Germana Arg-838-426 2007-12-26 00:16 Manfred nur tiun aldonu

Friedrich Wilhelm Weber,
Dektritilio, ĉapitro 6, La rikolta festo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1 Vivu la printemp’ kunflora,
vivu la aŭtun’ kunspika!
Kion la printemp’ promesas,
donas la aŭtun’ amika. -1)
 
2 Sur la firsto de la domo
la hirundoj kolektiĝas.
Oni zorgu por la vintro,
ĉar la foliar’ flaviĝas.
 
3 Diras la hirundoj: “Gardu
zorge vian domon, homo!
Volas ja venontsomere
loĝi ni en via domo.
 
4 Gardu vian domon, mastro!
Ruzo kaj malic’ minacas,
kiam vi en via domo
dum la vintraj noktoj lacas.
 
5 Gardu vian domon ĉiam,
por ke konserviĝu ĉio,
kaj atentu pri la forno!
Dankon! - Vin protektu Dio!“
 
6 Sur la kamp’ ĉe Bodinktorpo
ĉio estis jam falĉita,
kaj la resto de l’ aveno
per salika ŝnur’ bindita.
 
7 Ĝoje frotis siajn manojn
Izenhardo, la majoro.
Diris li: „Ni falĉis ĉion,
estas fino de l’ laboro!
 
8 Estas tie jam plektita
bunta la rikoltokrono;
nin invitas al la danco
la muzik’ de l’ violono.
 
9 Estu vi ne tro fervoraj,
vi servistoj! Restu spiko,
ke l’ ĉevalo de Votano
trovu iom de l’ tritiko!
 
10 Lasu vi la lastan pomon
al Votan’, la alta dio,
por ke en venonta jaro
sur la arbo kresku plio.
 
11 Vi ne moku pri ĉi tio,
filineto“, la majoro2)
diris, „agu ni sur nia
korto laŭ prapatra moro!“
 
12„La tributon por la birdoj
volas doni ni volonte,
por ke ili ne akuzu
ĉe l’ ĉielo nin estonte,“
 
13 diris la filin’. Respondis
ŝia patro, la majoro:
„Dirus mi, se mi ne estus
via patro: Al li gloro!
 
14 Diru dece vian diron,
ne forgesu ĝin, Ajgino!
Ke ĝi plaĉu al la grafo,
ankaŭ al la graf-edzino!
 
15 Sur la lasta rikolt-ĉaro
gajaj servistinoj sidis.
„Ho antaŭen!“ diris tiu,
kiu la ĉevalojn gvidis.
 
16 Ĉiuj ĝojis kaj jubilis,
ankaŭ la falĉista aro;
sed kalvulo ilin sekvis,
kiu ridis kun amaro:
 
17 „Grenŝtelist’, vi graf’, min nomis.
Estis tio kalumnio!
Vi ne rajtis diri tion,
pagos vi al mi pro tio!“
 
18 Staris jen sur sia korto
tiu grafo en ĉeesto
de la noblaj gastoj, kiujn
li invitis al la festo.
 
19 Estis tiu ĉi sendita
kiel la reprezentanto
de la Franka reĝo Karlo,
kiel jur-administranto.
 
20 Bodo estis lia nomo,
alnomita la Mildulo;
tamen kelkaj lin enviis,
nomis lin „la nigra ulo“.
 
21 Estis ĉe li Hildegundo,
la filino, elkreskinta
roze bela kaj bonkora
kiel la patrin’ mortinta.
 
22 Kiel la patrin’ mortinta
sur la korto ŝi ordonis,
la helpemajn servistinojn
nur malofte ŝi admonis. -
 
23 Antaŭ l’ pordo de la domo,
kie oni festaranĝis,
staris invititaj viroj,
gajajn vortojn interŝanĝis.
 
24 Badurad’, la episkopo,
la Paderan fonton laŭdis;
kaj Varenon, la abaton,3)
oni paroladi aŭdis.
 
25 Ankaŭ la piul’ Majnulfo
tie staris, ne enuis,
ne parolis, sed enpense
monažejon jam konstruis.
 
26 Kaj Titmar’ de sia kuzo
Dodo estis demandata,
kiel li sin sentas en la
nova robo, la skarlata.
 
27 „Pli imponis via patro
en la leda vesto sia,
pli ol vi en via robo,“
diris konatulo lia.
 
28 Du junulojn pri ĉasado
oni paroladi aŭdis;
Teŭdebert’, la kamparano,
sian agron laŭte laŭdis.
 
29 Kaj Elmar’ la episkopon,
sian onklon, alparolis.
Tiu lin salutis, tamen
manon premi li ne volis.
 
30 Survizaĝe de Elmaro
mortis eta rid’ dolore,
premis lian livan manon4)
la najbaro des pli kore.
 
31 Ger’, la Franko, vidis tion,
kiun sendis Karl’, la reĝo,
postulanta novajn servojn
de l’ distrikt’ pro nova leĝo.
 
32 Estis li acerba homo,
sed li sciis babilante
siajn vortojn plidolĉigi,
ĉe la grafidin’ sidante.
 
33 Kiam tiu babiladis,
ŝi aŭskultis en silento;
al Elmaro li nun diris
jenon kun mokema sento:5)
 
34 Viajn plumojn vi alie
eletendis, falk’ fiera!
Lamaj estas la flugiloj,
birdo estas vi mizera.
 
35 Ho malsana vi kokido!
Ĉu vin via amatino
sorĉis per magi-brogaĵo,6)
Svanahild’, la druidino,
 
36 kiu per filik’ kronita
kaj urtiko, per voĉtono
akre ĝema aĉe dancas
ĉirkaŭ la ofer-kaldrono?“
 
37 Ŝvelis vejno de kolero
sur la frunto de Elmaro.
„Ne koleru vi!“ mallaŭte
al li diris la najbaro.
 
38 Ĉar de ĉiuj salutitaj
venis kun la princidinoj
Hildegardo kaj kun tiu
de l’ kastel’ la noblaj inoj.
 
39 Kantis kaj jubilis ĉiuj,
kiam ili estis ene
de la korto, kaj parolis
jenon Izenhard’ solene:
 
40 „De la kampoj, ho sinjoro,
ni rikoltis nun jam ĉion;
kion donis vi pograjne,
garbe ni redonas tion.
 
41 Ne forgesis mi, sinjoro,
teni for la sorĉon fian,
minacantan je solstiĉo
kampan rikoltaĵon nian.
 
42 Rajdas la Bilvis’ je l’ son’ de l’
sonorilo de vespero
sur virkapro nigra tiam
ombre super nia tero.
 
43 Rajdi rajtas la fiulo
nur dum sonoril-sonado;
estas lia tio, kion
li ĉirkaŭas dum rajdado.
 
44 Sed li ne damaĝis multe,
ĉar mi mem ja sonorigis:
La vesperan sonoradon
mi ĉifoje plikurtigis!“
 
45 „Vi oldulo, estas tio
stulta kredo de pagano;
bono, kiun donis Dio
ne rabeblas de Satano.“
 
46 Badurad’, la episkopo,
diris tion ridetante.
La major’ respondis: „Tamen!“,
siajn ŝultrojn skuetante.
 
47 Ĉiuj ridis, sed ne Gero;
grumblis tiu ĉi ĉagrene.
Venis de l’ major’ filino,
kaj ŝi ekparolis jene:
 
48 „Dankas nun la servistaro
al la mastro de la domo;
ĉiam celas li nur bonon,
estas li tre justa homo.
 
49 Vidu tiun spikokronon!
Estas ĝi ja la simbolo7)
de la homa diligento
kaj de Dia la bonvolo.
 
50 Longe li pri ni ankoraŭ
zorgu, pri l’ disktriktanaro!
Ludu gaje, muzikistoj,
ke ĝi sonu tra l’ montaro! -
 
51 Ke mi povu plekti kronon
kiam ree primaveras,
por la juna sinjorino
- tion mi por ŝi esperas -
 
52 ne el floroj kaj folioj,
kiuj kreskis en ekstero,
sed el floroj, kiuj floras
tie ĉi sur hejma tero.
 
53 Hildegunde restu plue
inter ni sur la kamparo!
Ludu gaje, muzikistoj,
ke ĝi sonu tra montaro! -
 
54 Gesinjoroj, karaj gastoj,
mi salutas von elkore!
Vin najbaraj, vi helpemaj,
oni traktu vin honore!
 
55 Se kroneton volas porti
ankaŭ li, Sinjor’ Elmaro,
li ne devas ĉiam ĉasi
en sovaĝa la arbaro.
 
56 Estas en arbar’ venenaj
fungoj ka vipur’ venena;
floras en sunbrilo hela
la plej bela roz’ ĝardena.
 
57 Ja ne kreskas tiu floro
en malluma la arbaro.
Ludu gaje, muzikistoj,
ke ĝi sonu tra l’ montaro!“ -
 
58 Tro kuraĝis ŝi, jen staris
ŝia patro en kolero,
kaj la graf’ en embaraso,
furioza estis Gero.
 
59 Hildegundo, timigite,
konfuziĝis kaj paliĝis;
de la frunt’ kaj vangoj ŝiaj
ŝiaj bukloj deruliĝis.
 
60 Ridis la major-filino;
ŝajne ŝin ne tuŝis tio.
Diris nur Elmar’: „Dankinde
estas bona instrukcio.“
 
61 Diris nun la graf’: „Salajras
mi fidelan laboremon;
ĉar falĉado soifigas,
kvietigu la trinkemon!
 
62 Vin atendas bruna medo
post la streĉa laborado;
dancu vi kun la knabinoj
post manĝado kaj trinkado!“ -
 
63 Ĉe la tabloj en la halo
sidis la popol’ manĝante,
laŭ kampula mor’ silentis,
trinkon ja ne forgesante.
 
64 Rigardante sombre, mute
sidis la majoro tie,
kaj maĉante diris lia
ĉefservisto ironie:
 
65 „La filino de l’ majoro
saĝulino sin nomigu;
ke ŝi gardu sian langon,
ŝi al si nur memorigu.“
 
66 Diris ŝi responde tiam:
„Oni nomu vin sekulo!
Se mi iros pluki rozojn,
certe ne kun tia ulo!“
 
67„For la benkoj, for la tabloj!“
vokis el la viroj iu,
„ludu nun, vi muzikistoj,
ke sin turnu dance ĉiu!“
 
68 Hele, gaje sonis jen la
fluto kaj la violono;
turnis sin la gejunuloj
laŭ la ritmo, laŭ la sono.
 
69 Iu nur neatentite
afliktite, apatie,
kun rigardo nokte sombra
en angulo sidis tie.
 
70 Estis tiu Sorba princo8)
de la bordo de la Zalo,9)
akirita de la grafo
per lotumo post batalo.
 
71 Prenis la major’ la plenan
medokruĉon el betulo,
kaj kun kompatema voĉo10)
diris al la senhejmulo:
 
72 „Trinku gluton, ĝi forigos
ja melankolion vian!
Tiu trinkis, larm’ enfluis11)
supervange barbon lian. -
 
73 Multaj homoj ja suferas;
sed plej pezan havas sorton,
kiu falis tiom funde,12)
ke li nur deziras morton. -
 
74 Bruna knabo, nudpieda
staris ĉe la pordo ie,
kiun la mokuloj nomis
„la sovaĝa kato“ fie.
 
75 Griza estis lia vesto,
en malordo kaj ĉifita,
falis ĝis la nuko lia
kaphararo nekombita.
 
76 Lerta estis li grimpulo,
tra la montoj vagis ĉie;
laboremon li ne sentis,
mistifiki emis plie.
 
77 Enarbare, surkampare,
enmontare estis ie;13)
tage, nokte li vagadis,
sed troveblis li nenie.
 
78 Vintre, kiam neĝis, tiu
knabo en la valon venis;
pro kompato la forĝisto
lin en sian domon prenis.
 
79 Ĉu li venis el rokfendo?
Ĉu li falis elaere?
Elfa ŝajnis li estaĵo,
ĝin ne sciis iu vere.
 
80 Ŝatis lin la druidino;
oni aŭdis diri iun,
kiu vidis, ke ŝi kombis
antaŭ sia groto tiun.
 
81 Ofte sidis li solece
ie kun la violono,
kantis fremdajn melodiojn
kun kortuŝe mola sono.
 
82 Kaj el lia buŝo sonis
ankaŭ kantoj timegigaj,
kvazaŭ krius iu el la
malheluloj, la spiritaj.
 
83 Kiam li ĉe la amboso
pere de martel’ laboris,
kiel ŝprucis la fajreroj
tiam, kiel li fervoris,
 
84 kiam li por ĉenĉemizo
arte fleksis ĉenoringojn,
aŭ enigis en kaskvolbo
fajnajn nitojn en nitingojn!
 
85 Miris lia majstro tiam:
„Ĉu li lernis ĉe Goldmaro,14)
ĉe la nanaj forĝistetoj,
kiuj loĝas en montaro?“ -
 
86 Alrigardis li fripone
la virinojn el angulo,
kaj sub liaj brovoj brilis
nur la blanko de l’ okulo.
 
87 Diris jen al li Ajgino:15)
Venu, eta kato mia!
Manĝu iom de l’ brasiko
kaj de l’ bona ŝinko, via
 
88 ĉiutaga musmanĝaĵo
helpas kontraŭ la malsato;
sed estonte ne plu, kiam
estos vi plenkreska kato.“
 
89 Hele ridis li montrante
siajn dentojn, kaj kun tio
for li saltis, ie sonis
de l’ sovaĝa kato krio. -
 
90 En la granda domohalo
ĉio estis aranĝita
por la honorindaj gastoj,
plej zorgeme preparita;
 
91 Estis junipero-pingloj
sur la planko dismetitaj,
kaj arbar-odor’ eniĝis
tra l’ fenestroj malfermitaj.
 
92 Sidis dekstre de la graf’ la
episkop’, sur la alia
flank’ la reĝa mesaĝisto,
krome nobelaro plia.
 
93 Ĉe la kamparanoj sidis
jen Elmaro, la sinjoro;
ĉiu havis sian lokon
laŭ la aĝo, laŭ honoro.
 
94 Kaj apude, sur pli alta
lok’ la sinjorinoj sidis;
ankaŭ Hildegundo, kiu
iom hontis aŭ timidis.
 
95 Gaje trinkis la virrondo
el la medokorno tie;
la parolo plivigliĝis
kaj la koroj batis plie.
 
96 Vokis nun la graf’: „Karegaj
gastoj, de ni tre ŝatataj,
per honor-trinkaĵ’ plej bona
estu vi nun regalataj!“
 
97 Hildegundo tiam prenis
la pokalon, la valoran;
kaj al ĉiu ŝi ofertis
la plej bonan vinon oran.
 
98 Kiam venis nun la vico
al Elmaro, ruĝiĝante
ŝi mallevis la palpebrojn,
iomete ektremante.
 
99 Grumble vidis Gero tion,
havis li aspekton tian,
kiel hundo, kiu vidas,
ke alia volas sian
 
100 predon rabi. Tenas li per
siaj dentoj ĝin, graŭlante
lin rigardas, dentojn akrajn
al la kontraŭul’ montrante. -
 
101 Diris nun la episkopo:
„Vivu tiu land’, el kiu
venas tiu bona vino!
Vivu dom’ kaj mastro tiu!“
 
102 Jubilante ĉiuj trinkis
je la graf’, je la filino;
ĉiu levis sian glason
kun la bona ora vino.
 
103 Sed malame al Elmaro:
„Ĉu vi manĝas,“ diris Gero,
„la viandon de ĉevaloj?
Ĉu ĉi tio estas vero?
 
104 Kiel gustas la visceroj
de stalonoj? Diru ion!“
Sed Elmaro ridetante
diris: „Vi mem provu tion!“
 
105 Diris Ger’: „Adori viajn
diojn estas stulta faro!
Estas ja ilia ĉefo
almozul’ sen kaphararo!“
 
106 Jen Elmar’: „La Plejaltulo
ĉiun bonan, ĉiun fian
vidas, ŝanĝas li eksteron,
tamen ne esencon sian.“
 
107 Plue mokis lin la Franko:
„Min konsilu, mi deziras
laŭdi vin; ĉar malsaĝulo
ofte saĝajn vortojn diras.
 
108 Ne plu manĝas, ĉar malsana
estas ĉevalino mia;
aŭdis mi, ke sorĉo-arton
sciis ja patrino via,
 
109 kiu per run-kantoj fortaj
ĉenojn rompis, nodojn ligis,
malŝveligis la inundojn
kaj la ŝtormojn trankviligis;
 
110 kiu vokis la spiritojn
kaj boligis herbojn fie -“
Pro koler’ Elmaro: „Ĉesu
vi paroli kalumnie!
 
111 Per venenaj sagoj vi min
trafis, mi eltenas tion,
vi vantulo! Ja la dioj
venĝas la sakrilegion.
 
112 Sed pri tiu, kiu estis
eĉ sen la plej eta manko,
kaj pri kiu mi funebras,
vi silentu, fia Franko!
 
113 Alikaze mi vin batos
per la glavo ĝis nenio:16)
Helpu min la Donar’, la forta!
Helpu min Votan’ en tio!“ -
 
114 Rekte staris jen la Sakso,
ŝultroforta kaj giganta,17)
flam-okule pro kolero
jenan Frankon rigardanta.
 
115 Hildegundo alrigardis
lin petege. En la halo
regis morttrankvil’, al Gero
falis teren la pokalo.
 
116 Sed la graf’ komencis digne:
„Rompis vi dompacon mian,
mian gaston malrespektis,
ne bridinte spiton vian.
 
117 Grave estas ofendinta,
kontraŭ devo, la ordona,
vi la reĝan mesaĝiston,
kontraŭ nia moro bona.
 
118 Mi indulgas vian junon;
sed mi pensas: pli volonte
vi ne venu plu en mian
domon tien ĉi estonte.“
 
119 Klinis sin Elmar’ kaj diris:
„Grafo, mi honoras viajn
vortojn, tamen mi ne pensas,
ke mi pentu vortojn miajn.“ -
 
120 Iris for Elmar’, sed kun la
paco foriĝinta estis
la gajeco; ĉiuj gastoj
iris kaj neniu restis.
 
121 Jen la episkop’: „Ne lasis
li insulton de l’ patrino,18)
kiu estas jam mortinta;
mia estis ŝi fratino!“
 
122 Triste li nun surseliĝis;19)
jam nebula estis ĉio,
kiam li kun la abato
rajdis al Dektritilio.
 
Traduko de la Germana poemo "Dreizehnlinden,
Kapitel 6, Das Erntefest" de Friedrich
Wilhelm Weber (Frederiko Vilhelmo Vebero,
*1813-12-25 - †1894-04.05) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).
 
1) aŭ: \\1 Ĉarmas primaver’ kun floroj,\\benas
nin aŭtun’ spikriĉe;\\kion la printemp’
promesas,\\donas la aŭtun’ sufiĉe. -
2) aŭ: ho, Ajgino, la majoro
3) aŭ: kaj la monaĥej-abaton\\aŭ: la abaton
pri l' Vezero
4) aŭ: premis la maldekstan manon
5) aŭ: \\Kiam tiu babiladis,\\ŝi aŭskultis
silentante;\\li kurbigis siajn lipojn,\\al
Elmaro nun dirante:\\
6) aŭ: sorĉis per magia brogo,
7) aŭ:\\Estas ĝi simbol' de nia\\diligenta
laborado\\kaj de bona beno Dia.
8) La Sorboj estis (kaj estas) slava tribo
loĝinta en la nuna orienta Germanio.
9) La Zalo (germane: Saale) estas rivero,
fluanta tra la nuna germana federacia
lando Turingio en la riveron Elbo.
10) aŭ:\\diris li kun kompatema\\voĉo al la
senhejmulo:
11) aŭ:\\Tiu trinkis, larmo fluis
\\elokule barbon lian.
12) aŭ:\\kiu el alteco falas,
13) aŭ: en montaro estis ie;
14) Goldmaro, germane: Goldemar, estis mita
forĝisto laŭ la ĝermana mitologio.
15) aŭ: Diris la major-filino:
16) aŭ: per ĉi glavo ĝis nenio:
17) aŭ: fortaŝultra kaj giganta,
18) aŭ: li insulti la patrinon,
19) aŭ: Li malĝoje surseliĝis;