Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Claudius, Matthias * Die Sternseherin Germana Arg-805-408 2007-04-24 09:49 Manfred nur tiun aldonu
Ratislavo, Manfredo La stelrigardantino Esperanto 1995-04 Arg-806-408 | 279-4 2007-04-24 10:09 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
La stelrigardantino

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Dum ĉiuj homoj tie ĉi
jam dormas post labor’,
la stelojn alrigardas mi
dum noktomeza hor’.
 
Iradas ili dise jen
Samkiel ŝafidar’,
jen ankaŭ kiel perloj en
la vic’aŭ kiel ar’.1)
 
Brilegas tuta la ĉiel’,
majesta estas ĝi!
Min ravas tiu pur’ kaj bel’,
kaj ne satiĝas mi.
 
Ekzistas sub ĉielo ĉi
- ĝin sentas mia kor’ -
ja bona io multe pli
ol ĝojo kaj dolor’.
 
Mi sur la liton ĵetas min
kaj ne ekdormas mi;
en mia sens’ serĉante ĝin,
sopiras mi je ĝi.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Sternseherin"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1995-04.
 
1) aŭ: la vico de stelar’.