Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Trinka kanto Esperanto 1907 Arg-790-399 2007-03-29 09:44 Manfred nur tiun forigu
N. N. 13 * Trinklied Germana 1821 Arg-788-399 2007-03-29 08:54 Manfred nur tiun forigu

N. N. 13,
Trinka kanto

 

N. N. 13,
Trinklied

 
tradukita de Ludwig Emil Meier    
 
1. Fratoj, al festeno bona Dio   1. Brüder, zu den festlichen Gelagen
Kunvenigis nin en kanta ĥor',   hat ein Guter Gott uns hier vereint;
Ĉiun zorgon tuj per energio   allen Sorgen lasst uns jetzt entsagen
Ni kuntrinkantuloj ĉasu for!   trinken mit dem Freund, der's redlich meint.
Kie ŝaŭmas vin',   da, wo der Neckar glüht, valleralla!
Ĝoj' florigas nin   holde Lust erblüht, valleralla!
Kiel de l'printempo bela flor'.   wie die Blumen, wenn der Frühling scheint
 
2. Gaje ni traĝoju la junecon   2. Lasst uns froh die gold'ne Zeit durschschwärmen
Kun amikoj bonaj en kunven',   hängen an des Freundes treuer Brust;
Ili donu al ni kontentecon,   an dem Freunde wollen wir uns wärmen
Kaj la vino estu kora ben'!   in dem Weine kühlen unsre Lust!.
Per vinbera fort'   In der Traube Blut, valleralla!
Kontraŭ iu sort'   trinkt man deutschen Mut, valleralla!
Ni jen armigitaj de deven'!   wird der Mann sich hoher Kraft bewusst
 
3. Ne trinketu nur el la pokalo,   3. Nippt nicht, wenn Bacchus' Quelle fliesset
Kiam plena estas la barel',   ängstlich an des vollen Bechers Rand,
Kiu ĝuas vivon tute en tervalo,   wer das Leben tropfenweis geniesset
Ne konscias pri vivada cel'!   hat des Lebens Deutung nicht erkannt.
Vigle trinku do!   Nehmt ihn frisch zum Mund, valleralla!
Malplenigu, ho!   leert ihn bis zum Grund, valleralla!
Plua pleno kuŝas jen en kel'!   den ein Gott vom Himmel uns gesandt!
 
4. Kun lumama sento la junulo   4. Auf des Geistes lichtgewohnten Schwingen
Bonkuraĝe venas tra vivad',   stürzt der Jüngling mutig in die Welt;
Kaj kun amikeco la kunulo   wackre Freunde will er sich erringen
Li turnadas laŭ destina rad'.1)   die er fest und immer fester hält.
Vi do fidu min:   Bleibt die Meinen all', valleralla!
Ĝis de l'mondo fin'   bis zum Welteinfall, valleralla!
Estos mi fidela kamarad'!   treu dem Freund auf ewig zugesellt!
 
5. Ne sen uz' pasigu la junecon.   5. Lasset nicht die Jugendkraft verrauchen
El pokalo laŭ konata fam',   in dem Becher winkt der goldne Stern.
Vi elĉerpos veran la belecon:   Honig lasst uns von den Lippen saugen
Ĉe knabina brusto kora am'!   Lieben ist des Lebens süsser Kern.
Kiam lasos nin   Ist die Kraft versaust, valleralla!
La junec' kaj vin',   ist der Wein verbraust, valleralla!
Nin akceptu, Ĥaron, via pram'!   folgen, alter Charon, wir dir gern!
 
Traduko de la Germana poemo "Trinklied"
de N. N. 13 en Esperanton de Ludwig Emil
Meier (*1847-02-16 - †1919) en
1907.

La esperantigon de tiu ĉi kanto mi,
Manfred Retzlaff, trovis en la kant-libreto
"Esperantista kantaro", kolekto unua:
Germanaj kantoj popolaj kaj studentaj,
Esperantigitaj de L. E. Meier, verkisto.
La kantlibro estas eldonita en 1907 de la
eldonejo Hans Theodor Hoffman, Berlin W
35, Steglitzer Straße 44.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
N. N. 13, publikigita 1821.

Entnommen aus den Netzauftritt
http://www.volksliederarchiv.de/text1714.html.
Dort ist angegegeben:
Text: In den Breslauer Burschenliedern
1821
Musik: "Sind wir nicht zur Herrlichkeit
geboren" , un Serigs Ausw. dtsch. Lieder
1825
in "Allgemeines Deutsches Kommersbuch".
 
1) pli bone eble:\\Sin turnadas laŭ destina
rad'.\\(La verbo "turni" ja estas transitiva
kaj bezonas objekton.)