eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Guido Holz | ||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | ||||
steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | Steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | Steletoj oraj belas | ||||
ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | Ravante homojn nin; | Subiĝis jam la sun’. | En la ĉiela klar'; | ||||
Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | ||||
kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | ||||
nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | Nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | Mirige sin nebula mar'. | ||||
2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Silenta estas mondo | ||||
la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | Kaj kiel ŝajnas eta | Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj en krepuska rondo | ||||
sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | Krepuska en kovril'; | Trankvila estas ĝi. | Hejmecas kun favor'! | ||||
Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | Por ke vi en ĉambreto | Dormante ĉiun penon, | Similas kalman ĉelon, | ||||
de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | Samkiel infaneto | Aflikton kaj ĉagrenon | En kiu vi kverelon | ||||
dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | Senzorge dormu en lulil'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | De l'tago dorme pelu for. | ||||
3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | 3. Rigardu nun la lunon, | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | ||||
en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | Vi vidas nur duonon, | Tre eta fora stelo, | Aspekto nur duonas, | ||||
duon-videbla nur.1) | ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen ronda ĝi. | Sed tamen egas ĝi! | Sed rondas ĝi en bel'. | ||||
Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | Ni ofte ion ridas, | Ja estas ofte aĵo | Do ankaŭ estas multo, | ||||
ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | Ĉar ni ne klare vidas, | Por ni nur ridindaĵo; | Loganta al insulto, | ||||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | Ke ĉie regas harmoni'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Okulojn ĝenas la malhel'. | ||||
4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Ni homoj tiel vantaj | ||||
........................ | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | Mizeraj ni pekuloj, | Ja estas nur pekantaj, | ||||
........................ | ne multon scias ni. | ........................ | Malmulton scias ni! | Malvasta nia sci'; | ||||
........................ | Ni teksas iluziojn | ........................ | Ni faras multajn aĵojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | ||||
........................ | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | Ni multe artifikas | ||||
........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | Sed vana estas tio ĉi. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ||||
5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | 5. Vidigu, Dio, savon, | ||||
........................ | la Savon, ne plu fidi | ........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | Pasem' ne veku ravon, | ||||
........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | je vanta iluzi’! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ||||
........................ | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | Ni malfieraj iĝu, | Fariĝu malafektaj | ||||
........................ | infane Dio-timaj | ........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | Ni kaj al vi respektaj, | ||||
........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | Infan-egalaj estu ni! | Infane gaju nia kor'! | ||||
6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | ||||
........................ | el mond' nin volu preni | ........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | El mondo nin forpreni | ||||
........................ | per milda morto for. | ........................ | Ni ne pro tio ĉi! | Al fin' per milda mort'! | ||||
........................ | Nin tiam al ĉielo | ........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | Kaj post forpren' fidele | ||||
........................ | venigu, al la celo: | ........................ | Ho faru, ke ni venos | Hejmigu nin ĉiele, | ||||
........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | En vian regnon, kara Di’! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ||||
7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | ||||
kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | De bona Di' ŝirmataj | Trankvile endormiĝu! | Vi en la nom' de Dio, | ||||
silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Kun tuta la homar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Jam fridas nokta vent'. | ||||
Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | Kar-Dio ne nin punu, | Vin gardos nia Dio. | Per punoj, Di', ne ĝenu, | ||||
sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | Trankvilan dormon donu | Li regas super ĉio. | Per dolĉa dorm' nin benu, | ||||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | Kaj al malsana la najbar'! | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Najbaron ankaŭ en turment'. | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |