eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Manfred Retzlaff | |||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | ||||
steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | Steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | ||||
ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | Ravante homojn nin; | Subiĝis jam la sun’. | Am Himmel hell und klar; | ||||
Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | ||||
kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | ||||
nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | Nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | Der weisse Nebel wunderbar. | ||||
2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. La mondo ŝajnas kiel | Wie ist die Welt so stille | ||||
la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | Kaj kiel ŝajnas eta | Hejmeca ĉambro, tiel | Und in der Dämmrung Hülle | ||||
sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | Krepuska en kovril'; | Trankvila estas ĝi. | So traulich und so hold! | ||||
Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | Por ke vi en ĉambreto | Dormante ĉiun penon, | Als eine stille Kammer, | ||||
de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | Samkiel infaneto | Aflikton kaj ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | ||||
dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | Senzorge dormu en lulil'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | Verschlafen und vergessen sollt. | ||||
3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | 3. Rigardu nun la lunon, | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | ||||
en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | Vi vidas nur duonon, | Tre eta fora stelo, | Er ist nur halb zu sehen | ||||
duon-videbla nur.1) | ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen ronda ĝi. | Sed tamen egas ĝi! | Und ist doch rund und schön! | ||||
Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | Ni ofte ion ridas, | Ja estas ofte aĵo | So sind wohl manche Sachen, | ||||
ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | Ĉar ni ne klare vidas, | Por ni nur ridindaĵo; | Die wir getrost belachen, | ||||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | Ke ĉie regas harmoni'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | ||||
4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | 3. Wir stolze Menschenkinder | ||||
........................ | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | Mizeraj ni pekuloj, | Sind eitel arme Sünder | ||||
........................ | ne multon scias ni. | ........................ | Malmulton scias ni! | Und wissen gar nicht viel; | ||||
........................ | Ni teksas iluziojn | ........................ | Ni faras multajn aĵojn | Wir spinnen Luftgespinste | ||||
........................ | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | Und suchen viele Künste | ||||
........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | Sed vana estas tio ĉi. | Und kommen weiter von dem Ziel. | ||||
5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | ||||
........................ | la Savon, ne plu fidi | ........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | Auf nichts Vergänglichs trauen, | ||||
........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | je vanta iluzi’! | Nicht Eitelkeit uns freun! | ||||
........................ | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | Ni malfieraj iĝu, | Laß uns einfältig werden | ||||
........................ | infane Dio-timaj | ........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | Und vor dir hier auf Erden | ||||
........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | Infan-egalaj estu ni! | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ||||
6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | 5. Wollst endlich sonder Grämen | ||||
........................ | el mond' nin volu preni | ........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | Aus dieser Welt uns nehmen | ||||
........................ | per milda morto for. | ........................ | Ni ne pro tio ĉi! | Durch einen sanften Tod! | ||||
........................ | Nin tiam al ĉielo | ........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | Und, wenn du uns genommen, | ||||
........................ | venigu, al la celo: | ........................ | Ho faru, ke ni venos | Laß uns in Himmel kommen, | ||||
........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | En vian regnon, kara Di’! | Du unser Herr und unser Gott! | ||||
7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | ||||
kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | De bona Di' ŝirmataj | Trankvile endormiĝu! | In Gottes Namen nieder; | ||||
silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Kun tuta la homar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Kalt ist der Abendhauch. | ||||
Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | Kar-Dio ne nin punu, | Vin gardos nia Dio. | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | ||||
sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | Trankvilan dormon donu | Li regas super ĉio. | Und laß uns ruhig schlafen! | ||||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | Kaj al malsana la najbar'! | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Und unsern kranken Nachbar auch! | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |