eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Guido Holz | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Otto Bonte | ||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | ||||
steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | Steletoj oraj belas | La steloj eklumiĝis, | Steletoj ekheliĝis, | ||||
ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | En la ĉiela klar'; | Subiĝis jam la sun’. | Ravante homojn nin; | ||||
Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | ||||
kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | ||||
nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | Mirige sin nebula mar'. | Nebulo blanka kuŝas nun. | Nebulo pala levas sin. | ||||
2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Silenta estas mondo | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ho, mondo la kvieta, | ||||
la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | Kaj en krepuska rondo | Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj kiel ŝajnas eta | ||||
sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | Hejmecas kun favor'! | Trankvila estas ĝi. | Krepuska en kovril'; | ||||
Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | Similas kalman ĉelon, | Dormante ĉiun penon, | Por ke vi en ĉambreto | ||||
de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | En kiu vi kverelon | Aflikton kaj ĉagrenon | Samkiel infaneto | ||||
dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | De l'tago dorme pelu for. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | Senzorge dormu en lulil'. | ||||
3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | ||||
en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | Aspekto nur duonas, | Tre eta fora stelo, | Vi vidas nur duonon, | ||||
duon-videbla nur.1) | ĝi tamen estas sfer': | Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen egas ĝi! | Sed tamen ronda ĝi. | ||||
Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | Do ankaŭ estas multo, | Ja estas ofte aĵo | Ni ofte ion ridas, | ||||
ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | Loganta al insulto, | Por ni nur ridindaĵo; | Ĉar ni ne klare vidas, | ||||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Ke ĉie regas harmoni'. | ||||
4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | ||||
........................ | pekuloj nur, mizeraj; | Ja estas nur pekantaj, | Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | ||||
........................ | ne multon scias ni. | Malvasta nia sci'; | Malmulton scias ni! | ........................ | ||||
........................ | Ni teksas iluziojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni faras multajn aĵojn | ........................ | ||||
........................ | kaj serĉas multajn sciojn | Ni multe artifikas | Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | ||||
........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | ||||
5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | ||||
........................ | la Savon, ne plu fidi | Pasem' ne veku ravon, | Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | ||||
........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | Ne ĝoju ni pro glor'! | je vanta iluzi’! | ........................ | ||||
........................ | Nin faru simpl-animaj, | Fariĝu malafektaj | Ni malfieraj iĝu, | ........................ | ||||
........................ | infane Dio-timaj | Ni kaj al vi respektaj, | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | ||||
........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infane gaju nia kor'! | Infan-egalaj estu ni! | ........................ | ||||
6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | ||||
........................ | el mond' nin volu preni | El mondo nin forpreni | El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | ||||
........................ | per milda morto for. | Al fin' per milda mort'! | Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | ||||
........................ | Nin tiam al ĉielo | Kaj post forpren' fidele | Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | ||||
........................ | venigu, al la celo: | Hejmigu nin ĉiele, | Ho faru, ke ni venos | ........................ | ||||
........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | En vian regnon, kara Di’! | ........................ | ||||
7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | ||||
kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | Vi en la nom' de Dio, | Trankvile endormiĝu! | De bona Di' ŝirmataj | ||||
silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Jam fridas nokta vent'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Kun tuta la homar'. | ||||
Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Vin gardos nia Dio. | Kar-Dio ne nin punu, | ||||
sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | Per dolĉa dorm' nin benu, | Li regas super ĉio. | Trankvilan dormon donu | ||||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | Najbaron ankaŭ en turment'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Kaj al malsana la najbar'! | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |