eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Guido Holz | ||||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | |||||
steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | La steloj eklumiĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | Steletoj ekheliĝis, | Steletoj oraj belas | |||||
ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | Subiĝis jam la sun’. | Am Himmel hell und klar; | Ravante homojn nin; | En la ĉiela klar'; | |||||
Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | |||||
kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | |||||
nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | Nebulo blanka kuŝas nun. | Der weisse Nebel wunderbar. | Nebulo pala levas sin. | Mirige sin nebula mar'. | |||||
2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. La mondo ŝajnas kiel | Wie ist die Welt so stille | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Silenta estas mondo | |||||
la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | Hejmeca ĉambro, tiel | Und in der Dämmrung Hülle | Kaj kiel ŝajnas eta | Kaj en krepuska rondo | |||||
sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | Trankvila estas ĝi. | So traulich und so hold! | Krepuska en kovril'; | Hejmecas kun favor'! | |||||
Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | Dormante ĉiun penon, | Als eine stille Kammer, | Por ke vi en ĉambreto | Similas kalman ĉelon, | |||||
de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | Aflikton kaj ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | Samkiel infaneto | En kiu vi kverelon | |||||
dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | Verschlafen und vergessen sollt. | Senzorge dormu en lulil'. | De l'tago dorme pelu for. | |||||
3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. Ĉu vi la lunon konas? | |||||
en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | Tre eta fora stelo, | Er ist nur halb zu sehen | Vi vidas nur duonon, | Aspekto nur duonas, | |||||
duon-videbla nur.1) | ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen egas ĝi! | Und ist doch rund und schön! | Sed tamen ronda ĝi. | Sed rondas ĝi en bel'. | |||||
Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | Ja estas ofte aĵo | So sind wohl manche Sachen, | Ni ofte ion ridas, | Do ankaŭ estas multo, | |||||
ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | Por ni nur ridindaĵo; | Die wir getrost belachen, | Ĉar ni ne klare vidas, | Loganta al insulto, | |||||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Ke ĉie regas harmoni'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | |||||
4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 4.) Ni homaj fieruloj, | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. ..................... | 4. Ni homoj tiel vantaj | |||||
........................ | pekuloj nur, mizeraj; | Mizeraj ni pekuloj, | Sind eitel arme Sünder | ........................ | Ja estas nur pekantaj, | |||||
........................ | ne multon scias ni. | Malmulton scias ni! | Und wissen gar nicht viel; | ........................ | Malvasta nia sci'; | |||||
........................ | Ni teksas iluziojn | Ni faras multajn aĵojn | Wir spinnen Luftgespinste | ........................ | Ĥimerojn ni eltrikas, | |||||
........................ | kaj serĉas multajn sciojn | Kaj artajn elpensaĵojn, | Und suchen viele Künste | ........................ | Ni multe artifikas | |||||
........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | Und kommen weiter von dem Ziel. | ........................ | Kaj perdas celon pli kaj pli. | |||||
5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5.) La Dian savon vidu | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. ..................... | 5. Vidigu, Dio, savon, | |||||
........................ | la Savon, ne plu fidi | Ni nur kaj ni ne fidu | Auf nichts Vergänglichs trauen, | ........................ | Pasem' ne veku ravon, | |||||
........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | je vanta iluzi’! | Nicht Eitelkeit uns freun! | ........................ | Ne ĝoju ni pro glor'! | |||||
........................ | Nin faru simpl-animaj, | Ni malfieraj iĝu, | Laß uns einfältig werden | ........................ | Fariĝu malafektaj | |||||
........................ | infane Dio-timaj | Ni ĝoju kaj piiĝu, | Und vor dir hier auf Erden | ........................ | Ni kaj al vi respektaj, | |||||
........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infan-egalaj estu ni! | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ........................ | Infane gaju nia kor'! | |||||
6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6.) Finfine vi nin prenu | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. ..................... | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | |||||
........................ | el mond' nin volu preni | El tiu mond’, ĉagrenu | Aus dieser Welt uns nehmen | ........................ | El mondo nin forpreni | |||||
........................ | per milda morto for. | Ni ne pro tio ĉi! | Durch einen sanften Tod! | ........................ | Al fin' per milda mort'! | |||||
........................ | Nin tiam al ĉielo | Kaj kiam vi nin prenos, | Und, wenn du uns genommen, | ........................ | Kaj post forpren' fidele | |||||
........................ | venigu, al la celo: | Ho faru, ke ni venos | Laß uns in Himmel kommen, | ........................ | Hejmigu nin ĉiele, | |||||
........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | En vian regnon, kara Di’! | Du unser Herr und unser Gott! | ........................ | Sinjoro, Dio, nia fort'! | |||||
7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | |||||
kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | Trankvile endormiĝu! | In Gottes Namen nieder; | De bona Di' ŝirmataj | Vi en la nom' de Dio, | |||||
silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Kalt ist der Abendhauch. | Kun tuta la homar'. | Jam fridas nokta vent'. | |||||
Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | Vin gardos nia Dio. | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Kar-Dio ne nin punu, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | |||||
sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | Li regas super ĉio. | Und laß uns ruhig schlafen! | Trankvilan dormon donu | Per dolĉa dorm' nin benu, | |||||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Und unsern kranken Nachbar auch! | Kaj al malsana la najbar'! | Najbaron ankaŭ en turment'. | |||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | |||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |