Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. La luno jam leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno nun leviĝis,
steletoj ekheliĝis,   orpompas surĉiele   La steloj eklumiĝis,
ravante homojn nin.   la steloj al l'okul'.   Subiĝis jam la sun’.
Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro
kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas   Kaj super la kamparo
nebulo pala levas sin.   mirinde blanka la nebul'   Nebulo blanka kuŝas nun.
 
2. Neniu vento blovas,   2. Ripozas mont' kaj valo   2. La mondo ŝajnas kiel
la mond' ne plu sin movas   sub la krepusk-vualo   Hejmeca ĉambro, tiel
sub paca, klara lun'.   trankvile kvazaŭ lag'.   Trankvila estas ĝi.
Nun petu noktan benon,   Por vi jen la permeso   Dormante ĉiun penon,
de l'tago la ĉagrenon   fordormi en forgeso   Aflikton kaj ĉagrenon
dormantaj vi forgesu nun.   la malbonaĵojn de la tag'.   Dum nokta hor’ forgesu vi.2)
 
3. Jen luno sur ĉielo   3. La luno nur duone   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo
en brila ronda belo   Prezentas sin impone;   Tre eta fora stelo,
duon-videbla nur.1)   ĝi tamen estas sfer':   Sed tamen egas ĝi!
Ĉar multon ni ne vidas,   Facile ni priridas   Ja estas ofte aĵo
ni ofte ĝin priridas,   aferon, se ni vidas   Por ni nur ridindaĵo;
malsaĝe juĝas kun plezur'.   nur parton de la plena ver'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.
 
4. .....................   4. Homidoj ni fieraj   4.) Ni homaj fieruloj,
........................   pekuloj nur, mizeraj;   Mizeraj ni pekuloj,
........................   ne multon scias ni.   Malmulton scias ni!
........................   Ni teksas iluziojn   Ni faras multajn aĵojn
........................   kaj serĉas multajn sciojn   Kaj artajn elpensaĵojn,
........................   kaj devojiĝas pli kaj pli.   Sed vana estas tio ĉi.
 
5. .....................   5. Ho Di', nin lasu vidi   5.) La Dian savon vidu
........................   la Savon, ne plu fidi   Ni nur kaj ni ne fidu
........................   vantaĵojn de l' pasem'!   je vanta iluzi’!
........................   Nin faru simpl-animaj,   Ni malfieraj iĝu,
........................   infane Dio-timaj   Ni ĝoju kaj piiĝu,
........................   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Infan-egalaj estu ni!
 
6. .....................   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6.) Finfine vi nin prenu
........................   el mond' nin volu preni   El tiu mond’, ĉagrenu
........................   per milda morto for.   Ni ne pro tio ĉi!
........................   Nin tiam al ĉielo   Kaj kiam vi nin prenos,
........................   venigu, al la celo:   Ho faru, ke ni venos
........................   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   En vian regnon, kara Di’!
 
7. Ĉe l'fino de la tago   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7.) Gefratoj, enlitiĝu,
kuŝigu vin sen plago,   Vin nokta vent' ne tuŝu,   Trankvile endormiĝu!
silentas la anim'.   dum ŝirmas anĝelar'.   Noktiĝas ĉie ĉi;
Ne punu nian faron,   Indulgu, Di', nin grace,   Vin gardos nia Dio.
sed nin kaj la najbaron   por ke nun dormu pace   Li regas super ĉio.
dormigu, Dio, nun sem tim'.   ni kaj malsana la najbar'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
 
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.
      2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!