Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Otto Bonte   tradukita de Adolf Burkhardt
 
1. La luno jam leviĝis,   1. La luno jam leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele
steletoj ekheliĝis,   Steletoj ekheliĝis,   orpompas surĉiele
ravante homojn nin.   Ravante homojn nin;   la steloj al l'okul'.
Silentas la arbaro   Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;
kaj super la kamparo   Kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas
nebulo pala levas sin.   Nebulo pala levas sin.   mirinde blanka la nebul'
 
2. Neniu vento blovas,   2. Ho, mondo la kvieta,   2. Ripozas mont' kaj valo
la mond' ne plu sin movas   Kaj kiel ŝajnas eta   sub la krepusk-vualo
sub paca, klara lun'.   Krepuska en kovril';   trankvile kvazaŭ lag'.
Nun petu noktan benon,   Por ke vi en ĉambreto   Por vi jen la permeso
de l'tago la ĉagrenon   Samkiel infaneto   fordormi en forgeso
dormantaj vi forgesu nun.   Senzorge dormu en lulil'.   la malbonaĵojn de la tag'.
 
3. Jen luno sur ĉielo   3. Rigardu nun la lunon,   3. La luno nur duone
en brila ronda belo   Vi vidas nur duonon,   Prezentas sin impone;
duon-videbla nur.1)   Sed tamen ronda ĝi.   ĝi tamen estas sfer':
Ĉar multon ni ne vidas,   Ni ofte ion ridas,   Facile ni priridas
ni ofte ĝin priridas,   Ĉar ni ne klare vidas,   aferon, se ni vidas
malsaĝe juĝas kun plezur'.   Ke ĉie regas harmoni'.   nur parton de la plena ver'.
 
4. .....................   4. .....................   4. Homidoj ni fieraj
........................   ........................   pekuloj nur, mizeraj;
........................   ........................   ne multon scias ni.
........................   ........................   Ni teksas iluziojn
........................   ........................   kaj serĉas multajn sciojn
........................   ........................   kaj devojiĝas pli kaj pli.
 
5. .....................   5. .....................   5. Ho Di', nin lasu vidi
........................   ........................   la Savon, ne plu fidi
........................   ........................   vantaĵojn de l' pasem'!
........................   ........................   Nin faru simpl-animaj,
........................   ........................   infane Dio-timaj
........................   ........................   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
 
6. .....................   6. .....................   6. Vi fine, sen ĉagreni,
........................   ........................   el mond' nin volu preni
........................   ........................   per milda morto for.
........................   ........................   Nin tiam al ĉielo
........................   ........................   venigu, al la celo:
........................   ........................   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
 
7. Ĉe l'fino de la tago   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
kuŝigu vin sen plago,   De bona Di' ŝirmataj   Vin nokta vent' ne tuŝu,
silentas la anim'.   Kun tuta la homar'.   dum ŝirmas anĝelar'.
Ne punu nian faron,   Kar-Dio ne nin punu,   Indulgu, Di', nin grace,
sed nin kaj la najbaron   Trankvilan dormon donu   por ke nun dormu pace
dormigu, Dio, nun sem tim'.   Kaj al malsana la najbar'!   ni kaj malsana la najbar'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
 
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.