eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Bonte, Otto | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Burkhardt, Adolf | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Claudius, Matthias | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Gießner, Joachim | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Holz, Guido | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Retzlaff, Manfred | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Guido Holz | tradukita de Adolf Burkhardt | |||
1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. Leviĝas luno; hele | |||
steletoj ekheliĝis, | Steletoj ekheliĝis, | Steletoj oraj belas | orpompas surĉiele | |||
ravante homojn nin. | Ravante homojn nin; | En la ĉiela klar'; | la steloj al l'okul'. | |||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Arbaro mute revas; | |||
kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | el la herbej' sin levas | |||
nebulo pala levas sin. | Nebulo pala levas sin. | Mirige sin nebula mar'. | mirinde blanka la nebul' | |||
2. Neniu vento blovas, | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Silenta estas mondo | 2. Ripozas mont' kaj valo | |||
la mond' ne plu sin movas | Kaj kiel ŝajnas eta | Kaj en krepuska rondo | sub la krepusk-vualo | |||
sub paca, klara lun'. | Krepuska en kovril'; | Hejmecas kun favor'! | trankvile kvazaŭ lag'. | |||
Nun petu noktan benon, | Por ke vi en ĉambreto | Similas kalman ĉelon, | Por vi jen la permeso | |||
de l'tago la ĉagrenon | Samkiel infaneto | En kiu vi kverelon | fordormi en forgeso | |||
dormantaj vi forgesu nun. | Senzorge dormu en lulil'. | De l'tago dorme pelu for. | la malbonaĵojn de la tag'. | |||
3. Jen luno sur ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. La luno nur duone | |||
en brila ronda belo | Vi vidas nur duonon, | Aspekto nur duonas, | Prezentas sin impone; | |||
duon-videbla nur.1) | Sed tamen ronda ĝi. | Sed rondas ĝi en bel'. | ĝi tamen estas sfer': | |||
Ĉar multon ni ne vidas, | Ni ofte ion ridas, | Do ankaŭ estas multo, | Facile ni priridas | |||
ni ofte ĝin priridas, | Ĉar ni ne klare vidas, | Loganta al insulto, | aferon, se ni vidas | |||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ke ĉie regas harmoni'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | nur parton de la plena ver'. | |||
4. ..................... | 4. ..................... | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. Homidoj ni fieraj | |||
........................ | ........................ | Ja estas nur pekantaj, | pekuloj nur, mizeraj; | |||
........................ | ........................ | Malvasta nia sci'; | ne multon scias ni. | |||
........................ | ........................ | Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni teksas iluziojn | |||
........................ | ........................ | Ni multe artifikas | kaj serĉas multajn sciojn | |||
........................ | ........................ | Kaj perdas celon pli kaj pli. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | |||
5. ..................... | 5. ..................... | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | |||
........................ | ........................ | Pasem' ne veku ravon, | la Savon, ne plu fidi | |||
........................ | ........................ | Ne ĝoju ni pro glor'! | vantaĵojn de l' pasem'! | |||
........................ | ........................ | Fariĝu malafektaj | Nin faru simpl-animaj, | |||
........................ | ........................ | Ni kaj al vi respektaj, | infane Dio-timaj | |||
........................ | ........................ | Infane gaju nia kor'! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | |||
6. ..................... | 6. ..................... | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | |||
........................ | ........................ | El mondo nin forpreni | el mond' nin volu preni | |||
........................ | ........................ | Al fin' per milda mort'! | per milda morto for. | |||
........................ | ........................ | Kaj post forpren' fidele | Nin tiam al ĉielo | |||
........................ | ........................ | Hejmigu nin ĉiele, | venigu, al la celo: | |||
........................ | ........................ | Sinjoro, Dio, nia fort'! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | |||
7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | |||
kuŝigu vin sen plago, | De bona Di' ŝirmataj | Vi en la nom' de Dio, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | |||
silentas la anim'. | Kun tuta la homar'. | Jam fridas nokta vent'. | dum ŝirmas anĝelar'. | |||
Ne punu nian faron, | Kar-Dio ne nin punu, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Indulgu, Di', nin grace, | |||
sed nin kaj la najbaron | Trankvilan dormon donu | Per dolĉa dorm' nin benu, | por ke nun dormu pace | |||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Kaj al malsana la najbar'! | Najbaron ankaŭ en turment'. | ni kaj malsana la najbar'. | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |