eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Guido Holz | tradukita de Manfred Retzlaff | ||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | |||
steletoj ekheliĝis, | Steletoj oraj belas | La steloj eklumiĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | |||
ravante homojn nin. | En la ĉiela klar'; | Subiĝis jam la sun’. | Am Himmel hell und klar; | |||
Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | |||
kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | |||
nebulo pala levas sin. | Mirige sin nebula mar'. | Nebulo blanka kuŝas nun. | Der weisse Nebel wunderbar. | |||
2. Neniu vento blovas, | 2. Silenta estas mondo | 2. La mondo ŝajnas kiel | Wie ist die Welt so stille | |||
la mond' ne plu sin movas | Kaj en krepuska rondo | Hejmeca ĉambro, tiel | Und in der Dämmrung Hülle | |||
sub paca, klara lun'. | Hejmecas kun favor'! | Trankvila estas ĝi. | So traulich und so hold! | |||
Nun petu noktan benon, | Similas kalman ĉelon, | Dormante ĉiun penon, | Als eine stille Kammer, | |||
de l'tago la ĉagrenon | En kiu vi kverelon | Aflikton kaj ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | |||
dormantaj vi forgesu nun. | De l'tago dorme pelu for. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | Verschlafen und vergessen sollt. | |||
3. Jen luno sur ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | |||
en brila ronda belo | Aspekto nur duonas, | Tre eta fora stelo, | Er ist nur halb zu sehen | |||
duon-videbla nur.1) | Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen egas ĝi! | Und ist doch rund und schön! | |||
Ĉar multon ni ne vidas, | Do ankaŭ estas multo, | Ja estas ofte aĵo | So sind wohl manche Sachen, | |||
ni ofte ĝin priridas, | Loganta al insulto, | Por ni nur ridindaĵo; | Die wir getrost belachen, | |||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | |||
4. ..................... | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4.) Ni homaj fieruloj, | 3. Wir stolze Menschenkinder | |||
........................ | Ja estas nur pekantaj, | Mizeraj ni pekuloj, | Sind eitel arme Sünder | |||
........................ | Malvasta nia sci'; | Malmulton scias ni! | Und wissen gar nicht viel; | |||
........................ | Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni faras multajn aĵojn | Wir spinnen Luftgespinste | |||
........................ | Ni multe artifikas | Kaj artajn elpensaĵojn, | Und suchen viele Künste | |||
........................ | Kaj perdas celon pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | Und kommen weiter von dem Ziel. | |||
5. ..................... | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5.) La Dian savon vidu | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | |||
........................ | Pasem' ne veku ravon, | Ni nur kaj ni ne fidu | Auf nichts Vergänglichs trauen, | |||
........................ | Ne ĝoju ni pro glor'! | je vanta iluzi’! | Nicht Eitelkeit uns freun! | |||
........................ | Fariĝu malafektaj | Ni malfieraj iĝu, | Laß uns einfältig werden | |||
........................ | Ni kaj al vi respektaj, | Ni ĝoju kaj piiĝu, | Und vor dir hier auf Erden | |||
........................ | Infane gaju nia kor'! | Infan-egalaj estu ni! | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | |||
6. ..................... | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6.) Finfine vi nin prenu | 5. Wollst endlich sonder Grämen | |||
........................ | El mondo nin forpreni | El tiu mond’, ĉagrenu | Aus dieser Welt uns nehmen | |||
........................ | Al fin' per milda mort'! | Ni ne pro tio ĉi! | Durch einen sanften Tod! | |||
........................ | Kaj post forpren' fidele | Kaj kiam vi nin prenos, | Und, wenn du uns genommen, | |||
........................ | Hejmigu nin ĉiele, | Ho faru, ke ni venos | Laß uns in Himmel kommen, | |||
........................ | Sinjoro, Dio, nia fort'! | En vian regnon, kara Di’! | Du unser Herr und unser Gott! | |||
7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | |||
kuŝigu vin sen plago, | Vi en la nom' de Dio, | Trankvile endormiĝu! | In Gottes Namen nieder; | |||
silentas la anim'. | Jam fridas nokta vent'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Kalt ist der Abendhauch. | |||
Ne punu nian faron, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Vin gardos nia Dio. | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | |||
sed nin kaj la najbaron | Per dolĉa dorm' nin benu, | Li regas super ĉio. | Und laß uns ruhig schlafen! | |||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Najbaron ankaŭ en turment'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Und unsern kranken Nachbar auch! | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |