eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Bonte, Otto | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Burkhardt, Adolf | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Claudius, Matthias | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Gießner, Joachim | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Holz, Guido | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu | |
Retzlaff, Manfred | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Adolf Burkhardt | ||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. Der Mond ist aufgegangen, | |||
steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | orpompas surĉiele | Die goldnen Sternlein prangen | |||
ravante homojn nin. | Subiĝis jam la sun’. | la steloj al l'okul'. | Am Himmel hell und klar; | |||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Der Wald steht schwarz und schweiget, | |||
kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Und aus den Wiesen steiget | |||
nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | mirinde blanka la nebul' | Der weisse Nebel wunderbar. | |||
2. Neniu vento blovas, | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ripozas mont' kaj valo | Wie ist die Welt so stille | |||
la mond' ne plu sin movas | Hejmeca ĉambro, tiel | sub la krepusk-vualo | Und in der Dämmrung Hülle | |||
sub paca, klara lun'. | Trankvila estas ĝi. | trankvile kvazaŭ lag'. | So traulich und so hold! | |||
Nun petu noktan benon, | Dormante ĉiun penon, | Por vi jen la permeso | Als eine stille Kammer, | |||
de l'tago la ĉagrenon | Aflikton kaj ĉagrenon | fordormi en forgeso | Wo ihr des Tages Jammer | |||
dormantaj vi forgesu nun. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | la malbonaĵojn de la tag'. | Verschlafen und vergessen sollt. | |||
3. Jen luno sur ĉielo | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. La luno nur duone | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | |||
en brila ronda belo | Tre eta fora stelo, | Prezentas sin impone; | Er ist nur halb zu sehen | |||
duon-videbla nur.1) | Sed tamen egas ĝi! | ĝi tamen estas sfer': | Und ist doch rund und schön! | |||
Ĉar multon ni ne vidas, | Ja estas ofte aĵo | Facile ni priridas | So sind wohl manche Sachen, | |||
ni ofte ĝin priridas, | Por ni nur ridindaĵo; | aferon, se ni vidas | Die wir getrost belachen, | |||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | nur parton de la plena ver'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | |||
4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Homidoj ni fieraj | 3. Wir stolze Menschenkinder | |||
........................ | Mizeraj ni pekuloj, | pekuloj nur, mizeraj; | Sind eitel arme Sünder | |||
........................ | Malmulton scias ni! | ne multon scias ni. | Und wissen gar nicht viel; | |||
........................ | Ni faras multajn aĵojn | Ni teksas iluziojn | Wir spinnen Luftgespinste | |||
........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | kaj serĉas multajn sciojn | Und suchen viele Künste | |||
........................ | Sed vana estas tio ĉi. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | Und kommen weiter von dem Ziel. | |||
5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | |||
........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | la Savon, ne plu fidi | Auf nichts Vergänglichs trauen, | |||
........................ | je vanta iluzi’! | vantaĵojn de l' pasem'! | Nicht Eitelkeit uns freun! | |||
........................ | Ni malfieraj iĝu, | Nin faru simpl-animaj, | Laß uns einfältig werden | |||
........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | infane Dio-timaj | Und vor dir hier auf Erden | |||
........................ | Infan-egalaj estu ni! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | |||
6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 5. Wollst endlich sonder Grämen | |||
........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | el mond' nin volu preni | Aus dieser Welt uns nehmen | |||
........................ | Ni ne pro tio ĉi! | per milda morto for. | Durch einen sanften Tod! | |||
........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | Nin tiam al ĉielo | Und, wenn du uns genommen, | |||
........................ | Ho faru, ke ni venos | venigu, al la celo: | Laß uns in Himmel kommen, | |||
........................ | En vian regnon, kara Di’! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | Du unser Herr und unser Gott! | |||
7. Ĉe l'fino de la tago | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | |||
kuŝigu vin sen plago, | Trankvile endormiĝu! | Vin nokta vent' ne tuŝu, | In Gottes Namen nieder; | |||
silentas la anim'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | dum ŝirmas anĝelar'. | Kalt ist der Abendhauch. | |||
Ne punu nian faron, | Vin gardos nia Dio. | Indulgu, Di', nin grace, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | |||
sed nin kaj la najbaron | Li regas super ĉio. | por ke nun dormu pace | Und laß uns ruhig schlafen! | |||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | ni kaj malsana la najbar'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |