eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Guido Holz | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Otto Bonte | ||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | ||||
steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | Steletoj oraj belas | orpompas surĉiele | Steletoj ekheliĝis, | ||||
ravante homojn nin. | Subiĝis jam la sun’. | En la ĉiela klar'; | la steloj al l'okul'. | Ravante homojn nin; | ||||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | ||||
kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | ||||
nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | Mirige sin nebula mar'. | mirinde blanka la nebul' | Nebulo pala levas sin. | ||||
2. Neniu vento blovas, | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Silenta estas mondo | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Ho, mondo la kvieta, | ||||
la mond' ne plu sin movas | Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj en krepuska rondo | sub la krepusk-vualo | Kaj kiel ŝajnas eta | ||||
sub paca, klara lun'. | Trankvila estas ĝi. | Hejmecas kun favor'! | trankvile kvazaŭ lag'. | Krepuska en kovril'; | ||||
Nun petu noktan benon, | Dormante ĉiun penon, | Similas kalman ĉelon, | Por vi jen la permeso | Por ke vi en ĉambreto | ||||
de l'tago la ĉagrenon | Aflikton kaj ĉagrenon | En kiu vi kverelon | fordormi en forgeso | Samkiel infaneto | ||||
dormantaj vi forgesu nun. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | De l'tago dorme pelu for. | la malbonaĵojn de la tag'. | Senzorge dormu en lulil'. | ||||
3. Jen luno sur ĉielo | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. La luno nur duone | 3. Rigardu nun la lunon, | ||||
en brila ronda belo | Tre eta fora stelo, | Aspekto nur duonas, | Prezentas sin impone; | Vi vidas nur duonon, | ||||
duon-videbla nur.1) | Sed tamen egas ĝi! | Sed rondas ĝi en bel'. | ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen ronda ĝi. | ||||
Ĉar multon ni ne vidas, | Ja estas ofte aĵo | Do ankaŭ estas multo, | Facile ni priridas | Ni ofte ion ridas, | ||||
ni ofte ĝin priridas, | Por ni nur ridindaĵo; | Loganta al insulto, | aferon, se ni vidas | Ĉar ni ne klare vidas, | ||||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Okulojn ĝenas la malhel'. | nur parton de la plena ver'. | Ke ĉie regas harmoni'. | ||||
4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | ||||
........................ | Mizeraj ni pekuloj, | Ja estas nur pekantaj, | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | ||||
........................ | Malmulton scias ni! | Malvasta nia sci'; | ne multon scias ni. | ........................ | ||||
........................ | Ni faras multajn aĵojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni teksas iluziojn | ........................ | ||||
........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | Ni multe artifikas | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | ||||
........................ | Sed vana estas tio ĉi. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | ||||
5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | ||||
........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | Pasem' ne veku ravon, | la Savon, ne plu fidi | ........................ | ||||
........................ | je vanta iluzi’! | Ne ĝoju ni pro glor'! | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | ||||
........................ | Ni malfieraj iĝu, | Fariĝu malafektaj | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | ||||
........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | Ni kaj al vi respektaj, | infane Dio-timaj | ........................ | ||||
........................ | Infan-egalaj estu ni! | Infane gaju nia kor'! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | ||||
6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | ||||
........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | El mondo nin forpreni | el mond' nin volu preni | ........................ | ||||
........................ | Ni ne pro tio ĉi! | Al fin' per milda mort'! | per milda morto for. | ........................ | ||||
........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | Kaj post forpren' fidele | Nin tiam al ĉielo | ........................ | ||||
........................ | Ho faru, ke ni venos | Hejmigu nin ĉiele, | venigu, al la celo: | ........................ | ||||
........................ | En vian regnon, kara Di’! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | ||||
7. Ĉe l'fino de la tago | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | ||||
kuŝigu vin sen plago, | Trankvile endormiĝu! | Vi en la nom' de Dio, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | De bona Di' ŝirmataj | ||||
silentas la anim'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Jam fridas nokta vent'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Kun tuta la homar'. | ||||
Ne punu nian faron, | Vin gardos nia Dio. | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Indulgu, Di', nin grace, | Kar-Dio ne nin punu, | ||||
sed nin kaj la najbaron | Li regas super ĉio. | Per dolĉa dorm' nin benu, | por ke nun dormu pace | Trankvilan dormon donu | ||||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Najbaron ankaŭ en turment'. | ni kaj malsana la najbar'. | Kaj al malsana la najbar'! | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |