eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Guido Holz | |||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun ekhelas, | ||||
steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | Steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | Steletoj oraj belas | ||||
ravante homojn nin. | Am Himmel hell und klar; | Ravante homojn nin; | la steloj al l'okul'. | En la ĉiela klar'; | ||||
Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | L'arbaro nigra revas, | ||||
kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | Kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Kaj el herbejo levas | ||||
nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | Nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | Mirige sin nebula mar'. | ||||
2. Neniu vento blovas, | Wie ist die Welt so stille | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Silenta estas mondo | ||||
la mond' ne plu sin movas | Und in der Dämmrung Hülle | Kaj kiel ŝajnas eta | sub la krepusk-vualo | Kaj en krepuska rondo | ||||
sub paca, klara lun'. | So traulich und so hold! | Krepuska en kovril'; | trankvile kvazaŭ lag'. | Hejmecas kun favor'! | ||||
Nun petu noktan benon, | Als eine stille Kammer, | Por ke vi en ĉambreto | Por vi jen la permeso | Similas kalman ĉelon, | ||||
de l'tago la ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | Samkiel infaneto | fordormi en forgeso | En kiu vi kverelon | ||||
dormantaj vi forgesu nun. | Verschlafen und vergessen sollt. | Senzorge dormu en lulil'. | la malbonaĵojn de la tag'. | De l'tago dorme pelu for. | ||||
3. Jen luno sur ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. La luno nur duone | 3. Ĉu vi la lunon konas? | ||||
en brila ronda belo | Er ist nur halb zu sehen | Vi vidas nur duonon, | Prezentas sin impone; | Aspekto nur duonas, | ||||
duon-videbla nur.1) | Und ist doch rund und schön! | Sed tamen ronda ĝi. | ĝi tamen estas sfer': | Sed rondas ĝi en bel'. | ||||
Ĉar multon ni ne vidas, | So sind wohl manche Sachen, | Ni ofte ion ridas, | Facile ni priridas | Do ankaŭ estas multo, | ||||
ni ofte ĝin priridas, | Die wir getrost belachen, | Ĉar ni ne klare vidas, | aferon, se ni vidas | Loganta al insulto, | ||||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Ke ĉie regas harmoni'. | nur parton de la plena ver'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | ||||
4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 4. Ni homoj tiel vantaj | ||||
........................ | Sind eitel arme Sünder | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | Ja estas nur pekantaj, | ||||
........................ | Und wissen gar nicht viel; | ........................ | ne multon scias ni. | Malvasta nia sci'; | ||||
........................ | Wir spinnen Luftgespinste | ........................ | Ni teksas iluziojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | ||||
........................ | Und suchen viele Künste | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | Ni multe artifikas | ||||
........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ||||
5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. Vidigu, Dio, savon, | ||||
........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | ........................ | la Savon, ne plu fidi | Pasem' ne veku ravon, | ||||
........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ||||
........................ | Laß uns einfältig werden | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | Fariĝu malafektaj | ||||
........................ | Und vor dir hier auf Erden | ........................ | infane Dio-timaj | Ni kaj al vi respektaj, | ||||
........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infane gaju nia kor'! | ||||
6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | ||||
........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | ........................ | el mond' nin volu preni | El mondo nin forpreni | ||||
........................ | Durch einen sanften Tod! | ........................ | per milda morto for. | Al fin' per milda mort'! | ||||
........................ | Und, wenn du uns genommen, | ........................ | Nin tiam al ĉielo | Kaj post forpren' fidele | ||||
........................ | Laß uns in Himmel kommen, | ........................ | venigu, al la celo: | Hejmigu nin ĉiele, | ||||
........................ | Du unser Herr und unser Gott! | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ||||
7. Ĉe l'fino de la tago | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Kuŝiĝu do kun pio | ||||
kuŝigu vin sen plago, | In Gottes Namen nieder; | De bona Di' ŝirmataj | Vin nokta vent' ne tuŝu, | Vi en la nom' de Dio, | ||||
silentas la anim'. | Kalt ist der Abendhauch. | Kun tuta la homar'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Jam fridas nokta vent'. | ||||
Ne punu nian faron, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Kar-Dio ne nin punu, | Indulgu, Di', nin grace, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | ||||
sed nin kaj la najbaron | Und laß uns ruhig schlafen! | Trankvilan dormon donu | por ke nun dormu pace | Per dolĉa dorm' nin benu, | ||||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | Kaj al malsana la najbar'! | ni kaj malsana la najbar'. | Najbaron ankaŭ en turment'. | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |