eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Manfred Retzlaff | |||
1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | |||
orpompas surĉiele | steletoj ekheliĝis, | Steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | |||
la steloj al l'okul'. | ravante homojn nin. | Ravante homojn nin; | Subiĝis jam la sun’. | |||
Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | |||
el la herbej' sin levas | kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | |||
mirinde blanka la nebul' | nebulo pala levas sin. | Nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | |||
2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. La mondo ŝajnas kiel | |||
sub la krepusk-vualo | la mond' ne plu sin movas | Kaj kiel ŝajnas eta | Hejmeca ĉambro, tiel | |||
trankvile kvazaŭ lag'. | sub paca, klara lun'. | Krepuska en kovril'; | Trankvila estas ĝi. | |||
Por vi jen la permeso | Nun petu noktan benon, | Por ke vi en ĉambreto | Dormante ĉiun penon, | |||
fordormi en forgeso | de l'tago la ĉagrenon | Samkiel infaneto | Aflikton kaj ĉagrenon | |||
la malbonaĵojn de la tag'. | dormantaj vi forgesu nun. | Senzorge dormu en lulil'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | |||
3. La luno nur duone | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | |||
Prezentas sin impone; | en brila ronda belo | Vi vidas nur duonon, | Tre eta fora stelo, | |||
ĝi tamen estas sfer': | duon-videbla nur.1) | Sed tamen ronda ĝi. | Sed tamen egas ĝi! | |||
Facile ni priridas | Ĉar multon ni ne vidas, | Ni ofte ion ridas, | Ja estas ofte aĵo | |||
aferon, se ni vidas | ni ofte ĝin priridas, | Ĉar ni ne klare vidas, | Por ni nur ridindaĵo; | |||
nur parton de la plena ver'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ke ĉie regas harmoni'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | |||
4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | 4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | |||
pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | ........................ | Mizeraj ni pekuloj, | |||
ne multon scias ni. | ........................ | ........................ | Malmulton scias ni! | |||
Ni teksas iluziojn | ........................ | ........................ | Ni faras multajn aĵojn | |||
kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | ........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | |||
kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | ........................ | Sed vana estas tio ĉi. | |||
5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | 5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | |||
la Savon, ne plu fidi | ........................ | ........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | |||
vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | ........................ | je vanta iluzi’! | |||
Nin faru simpl-animaj, | ........................ | ........................ | Ni malfieraj iĝu, | |||
infane Dio-timaj | ........................ | ........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | |||
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | ........................ | Infan-egalaj estu ni! | |||
6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | 6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | |||
el mond' nin volu preni | ........................ | ........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | |||
per milda morto for. | ........................ | ........................ | Ni ne pro tio ĉi! | |||
Nin tiam al ĉielo | ........................ | ........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | |||
venigu, al la celo: | ........................ | ........................ | Ho faru, ke ni venos | |||
Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | ........................ | En vian regnon, kara Di’! | |||
7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | |||
Vin nokta vent' ne tuŝu, | kuŝigu vin sen plago, | De bona Di' ŝirmataj | Trankvile endormiĝu! | |||
dum ŝirmas anĝelar'. | silentas la anim'. | Kun tuta la homar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | |||
Indulgu, Di', nin grace, | Ne punu nian faron, | Kar-Dio ne nin punu, | Vin gardos nia Dio. | |||
por ke nun dormu pace | sed nin kaj la najbaron | Trankvilan dormon donu | Li regas super ĉio. | |||
ni kaj malsana la najbar'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Kaj al malsana la najbar'! | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |