Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 
tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Otto Bonte    
 
1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,   1. La luno jam leviĝis,   1. Der Mond ist aufgegangen,
orpompas surĉiele   steletoj ekheliĝis,   Steletoj ekheliĝis,   Die goldnen Sternlein prangen
la steloj al l'okul'.   ravante homojn nin.   Ravante homojn nin;   Am Himmel hell und klar;
Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro   Silentas la arbaro   Der Wald steht schwarz und schweiget,
el la herbej' sin levas   kaj super la kamparo   Kaj super la kamparo   Und aus den Wiesen steiget
mirinde blanka la nebul'   nebulo pala levas sin.   Nebulo pala levas sin.   Der weisse Nebel wunderbar.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   2. Neniu vento blovas,   2. Ho, mondo la kvieta,   Wie ist die Welt so stille
sub la krepusk-vualo   la mond' ne plu sin movas   Kaj kiel ŝajnas eta   Und in der Dämmrung Hülle
trankvile kvazaŭ lag'.   sub paca, klara lun'.   Krepuska en kovril';   So traulich und so hold!
Por vi jen la permeso   Nun petu noktan benon,   Por ke vi en ĉambreto   Als eine stille Kammer,
fordormi en forgeso   de l'tago la ĉagrenon   Samkiel infaneto   Wo ihr des Tages Jammer
la malbonaĵojn de la tag'.   dormantaj vi forgesu nun.   Senzorge dormu en lulil'.   Verschlafen und vergessen sollt.
 
3. La luno nur duone   3. Jen luno sur ĉielo   3. Rigardu nun la lunon,   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -
Prezentas sin impone;   en brila ronda belo   Vi vidas nur duonon,   Er ist nur halb zu sehen
ĝi tamen estas sfer':   duon-videbla nur.1)   Sed tamen ronda ĝi.   Und ist doch rund und schön!
Facile ni priridas   Ĉar multon ni ne vidas,   Ni ofte ion ridas,   So sind wohl manche Sachen,
aferon, se ni vidas   ni ofte ĝin priridas,   Ĉar ni ne klare vidas,   Die wir getrost belachen,
nur parton de la plena ver'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.   Ke ĉie regas harmoni'.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.
 
4. Homidoj ni fieraj   4. .....................   4. .....................   3. Wir stolze Menschenkinder
pekuloj nur, mizeraj;   ........................   ........................   Sind eitel arme Sünder
ne multon scias ni.   ........................   ........................   Und wissen gar nicht viel;
Ni teksas iluziojn   ........................   ........................   Wir spinnen Luftgespinste
kaj serĉas multajn sciojn   ........................   ........................   Und suchen viele Künste
kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................   ........................   Und kommen weiter von dem Ziel.
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................   5. .....................   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,
la Savon, ne plu fidi   ........................   ........................   Auf nichts Vergänglichs trauen,
vantaĵojn de l' pasem'!   ........................   ........................   Nicht Eitelkeit uns freun!
Nin faru simpl-animaj,   ........................   ........................   Laß uns einfältig werden
infane Dio-timaj   ........................   ........................   Und vor dir hier auf Erden
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................   ........................   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................   6. .....................   5. Wollst endlich sonder Grämen
el mond' nin volu preni   ........................   ........................   Aus dieser Welt uns nehmen
per milda morto for.   ........................   ........................   Durch einen sanften Tod!
Nin tiam al ĉielo   ........................   ........................   Und, wenn du uns genommen,
venigu, al la celo:   ........................   ........................   Laß uns in Himmel kommen,
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................   ........................   Du unser Herr und unser Gott!
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ĉe l'fino de la tago   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   6. So legt euch denn, ihr Brüder,
Vin nokta vent' ne tuŝu,   kuŝigu vin sen plago,   De bona Di' ŝirmataj   In Gottes Namen nieder;
dum ŝirmas anĝelar'.   silentas la anim'.   Kun tuta la homar'.   Kalt ist der Abendhauch.
Indulgu, Di', nin grace,   Ne punu nian faron,   Kar-Dio ne nin punu,   Verschon uns, Gott! mit Strafen,
por ke nun dormu pace   sed nin kaj la najbaron   Trankvilan dormon donu   Und laß uns ruhig schlafen!
ni kaj malsana la najbar'.   dormigu, Dio, nun sem tim'.   Kaj al malsana la najbar'!   Und unsern kranken Nachbar auch!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
 
    1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.