eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Manfred Retzlaff | ||||
1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | |||
orpompas surĉiele | steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | |||
la steloj al l'okul'. | ravante homojn nin. | Subiĝis jam la sun’. | Am Himmel hell und klar; | |||
Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | |||
el la herbej' sin levas | kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | |||
mirinde blanka la nebul' | nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | Der weisse Nebel wunderbar. | |||
2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Neniu vento blovas, | 2. La mondo ŝajnas kiel | Wie ist die Welt so stille | |||
sub la krepusk-vualo | la mond' ne plu sin movas | Hejmeca ĉambro, tiel | Und in der Dämmrung Hülle | |||
trankvile kvazaŭ lag'. | sub paca, klara lun'. | Trankvila estas ĝi. | So traulich und so hold! | |||
Por vi jen la permeso | Nun petu noktan benon, | Dormante ĉiun penon, | Als eine stille Kammer, | |||
fordormi en forgeso | de l'tago la ĉagrenon | Aflikton kaj ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | |||
la malbonaĵojn de la tag'. | dormantaj vi forgesu nun. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | Verschlafen und vergessen sollt. | |||
3. La luno nur duone | 3. Jen luno sur ĉielo | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | |||
Prezentas sin impone; | en brila ronda belo | Tre eta fora stelo, | Er ist nur halb zu sehen | |||
ĝi tamen estas sfer': | duon-videbla nur.1) | Sed tamen egas ĝi! | Und ist doch rund und schön! | |||
Facile ni priridas | Ĉar multon ni ne vidas, | Ja estas ofte aĵo | So sind wohl manche Sachen, | |||
aferon, se ni vidas | ni ofte ĝin priridas, | Por ni nur ridindaĵo; | Die wir getrost belachen, | |||
nur parton de la plena ver'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | |||
4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | 3. Wir stolze Menschenkinder | |||
pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | Mizeraj ni pekuloj, | Sind eitel arme Sünder | |||
ne multon scias ni. | ........................ | Malmulton scias ni! | Und wissen gar nicht viel; | |||
Ni teksas iluziojn | ........................ | Ni faras multajn aĵojn | Wir spinnen Luftgespinste | |||
kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | Und suchen viele Künste | |||
kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | Sed vana estas tio ĉi. | Und kommen weiter von dem Ziel. | |||
5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | |||
la Savon, ne plu fidi | ........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | Auf nichts Vergänglichs trauen, | |||
vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | je vanta iluzi’! | Nicht Eitelkeit uns freun! | |||
Nin faru simpl-animaj, | ........................ | Ni malfieraj iĝu, | Laß uns einfältig werden | |||
infane Dio-timaj | ........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | Und vor dir hier auf Erden | |||
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | Infan-egalaj estu ni! | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | |||
6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | 5. Wollst endlich sonder Grämen | |||
el mond' nin volu preni | ........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | Aus dieser Welt uns nehmen | |||
per milda morto for. | ........................ | Ni ne pro tio ĉi! | Durch einen sanften Tod! | |||
Nin tiam al ĉielo | ........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | Und, wenn du uns genommen, | |||
venigu, al la celo: | ........................ | Ho faru, ke ni venos | Laß uns in Himmel kommen, | |||
Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | En vian regnon, kara Di’! | Du unser Herr und unser Gott! | |||
7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | |||
Vin nokta vent' ne tuŝu, | kuŝigu vin sen plago, | Trankvile endormiĝu! | In Gottes Namen nieder; | |||
dum ŝirmas anĝelar'. | silentas la anim'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Kalt ist der Abendhauch. | |||
Indulgu, Di', nin grace, | Ne punu nian faron, | Vin gardos nia Dio. | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | |||
por ke nun dormu pace | sed nin kaj la najbaron | Li regas super ĉio. | Und laß uns ruhig schlafen! | |||
ni kaj malsana la najbar'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Und unsern kranken Nachbar auch! | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |