Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Joachim Gießner
 
1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,
orpompas surĉiele   steletoj ekheliĝis,
la steloj al l'okul'.   ravante homojn nin.
Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro
el la herbej' sin levas   kaj super la kamparo
mirinde blanka la nebul'   nebulo pala levas sin.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   2. Neniu vento blovas,
sub la krepusk-vualo   la mond' ne plu sin movas
trankvile kvazaŭ lag'.   sub paca, klara lun'.
Por vi jen la permeso   Nun petu noktan benon,
fordormi en forgeso   de l'tago la ĉagrenon
la malbonaĵojn de la tag'.   dormantaj vi forgesu nun.
 
3. La luno nur duone   3. Jen luno sur ĉielo
Prezentas sin impone;   en brila ronda belo
ĝi tamen estas sfer':   duon-videbla nur.1)
Facile ni priridas   Ĉar multon ni ne vidas,
aferon, se ni vidas   ni ofte ĝin priridas,
nur parton de la plena ver'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.
 
4. Homidoj ni fieraj   4. .....................
pekuloj nur, mizeraj;   ........................
ne multon scias ni.   ........................
Ni teksas iluziojn   ........................
kaj serĉas multajn sciojn   ........................
kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................
la Savon, ne plu fidi   ........................
vantaĵojn de l' pasem'!   ........................
Nin faru simpl-animaj,   ........................
infane Dio-timaj   ........................
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................
el mond' nin volu preni   ........................
per milda morto for.   ........................
Nin tiam al ĉielo   ........................
venigu, al la celo:   ........................
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ĉe l'fino de la tago
Vin nokta vent' ne tuŝu,   kuŝigu vin sen plago,
dum ŝirmas anĝelar'.   silentas la anim'.
Indulgu, Di', nin grace,   Ne punu nian faron,
por ke nun dormu pace   sed nin kaj la najbaron
ni kaj malsana la najbar'.   dormigu, Dio, nun sem tim'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
 
    1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.