eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Bonte, Otto | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Burkhardt, Adolf | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Claudius, Matthias | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Gießner, Joachim | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Holz, Guido | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu | |
Retzlaff, Manfred | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Manfred Retzlaff | |||
1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | |||
orpompas surĉiele | Steletoj ekheliĝis, | steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | |||
la steloj al l'okul'. | Ravante homojn nin; | ravante homojn nin. | Subiĝis jam la sun’. | |||
Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | |||
el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | |||
mirinde blanka la nebul' | Nebulo pala levas sin. | nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | |||
2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Neniu vento blovas, | 2. La mondo ŝajnas kiel | |||
sub la krepusk-vualo | Kaj kiel ŝajnas eta | la mond' ne plu sin movas | Hejmeca ĉambro, tiel | |||
trankvile kvazaŭ lag'. | Krepuska en kovril'; | sub paca, klara lun'. | Trankvila estas ĝi. | |||
Por vi jen la permeso | Por ke vi en ĉambreto | Nun petu noktan benon, | Dormante ĉiun penon, | |||
fordormi en forgeso | Samkiel infaneto | de l'tago la ĉagrenon | Aflikton kaj ĉagrenon | |||
la malbonaĵojn de la tag'. | Senzorge dormu en lulil'. | dormantaj vi forgesu nun. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | |||
3. La luno nur duone | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. Jen luno sur ĉielo | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | |||
Prezentas sin impone; | Vi vidas nur duonon, | en brila ronda belo | Tre eta fora stelo, | |||
ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen ronda ĝi. | duon-videbla nur.1) | Sed tamen egas ĝi! | |||
Facile ni priridas | Ni ofte ion ridas, | Ĉar multon ni ne vidas, | Ja estas ofte aĵo | |||
aferon, se ni vidas | Ĉar ni ne klare vidas, | ni ofte ĝin priridas, | Por ni nur ridindaĵo; | |||
nur parton de la plena ver'. | Ke ĉie regas harmoni'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | |||
4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | 4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | |||
pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | ........................ | Mizeraj ni pekuloj, | |||
ne multon scias ni. | ........................ | ........................ | Malmulton scias ni! | |||
Ni teksas iluziojn | ........................ | ........................ | Ni faras multajn aĵojn | |||
kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | ........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | |||
kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | ........................ | Sed vana estas tio ĉi. | |||
5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | 5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | |||
la Savon, ne plu fidi | ........................ | ........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | |||
vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | ........................ | je vanta iluzi’! | |||
Nin faru simpl-animaj, | ........................ | ........................ | Ni malfieraj iĝu, | |||
infane Dio-timaj | ........................ | ........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | |||
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | ........................ | Infan-egalaj estu ni! | |||
6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | 6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | |||
el mond' nin volu preni | ........................ | ........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | |||
per milda morto for. | ........................ | ........................ | Ni ne pro tio ĉi! | |||
Nin tiam al ĉielo | ........................ | ........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | |||
venigu, al la celo: | ........................ | ........................ | Ho faru, ke ni venos | |||
Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | ........................ | En vian regnon, kara Di’! | |||
7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | |||
Vin nokta vent' ne tuŝu, | De bona Di' ŝirmataj | kuŝigu vin sen plago, | Trankvile endormiĝu! | |||
dum ŝirmas anĝelar'. | Kun tuta la homar'. | silentas la anim'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | |||
Indulgu, Di', nin grace, | Kar-Dio ne nin punu, | Ne punu nian faron, | Vin gardos nia Dio. | |||
por ke nun dormu pace | Trankvilan dormon donu | sed nin kaj la najbaron | Li regas super ĉio. | |||
ni kaj malsana la najbar'. | Kaj al malsana la najbar'! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |