Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Otto Bonte   tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun leviĝis,
orpompas surĉiele   Steletoj ekheliĝis,   La steloj eklumiĝis,
la steloj al l'okul'.   Ravante homojn nin;   Subiĝis jam la sun’.
Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro   Silentas la arbaro
el la herbej' sin levas   Kaj super la kamparo   Kaj super la kamparo
mirinde blanka la nebul'   Nebulo pala levas sin.   Nebulo blanka kuŝas nun.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   2. Ho, mondo la kvieta,   2. La mondo ŝajnas kiel
sub la krepusk-vualo   Kaj kiel ŝajnas eta   Hejmeca ĉambro, tiel
trankvile kvazaŭ lag'.   Krepuska en kovril';   Trankvila estas ĝi.
Por vi jen la permeso   Por ke vi en ĉambreto   Dormante ĉiun penon,
fordormi en forgeso   Samkiel infaneto   Aflikton kaj ĉagrenon
la malbonaĵojn de la tag'.   Senzorge dormu en lulil'.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)
 
3. La luno nur duone   3. Rigardu nun la lunon,   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo
Prezentas sin impone;   Vi vidas nur duonon,   Tre eta fora stelo,
ĝi tamen estas sfer':   Sed tamen ronda ĝi.   Sed tamen egas ĝi!
Facile ni priridas   Ni ofte ion ridas,   Ja estas ofte aĵo
aferon, se ni vidas   Ĉar ni ne klare vidas,   Por ni nur ridindaĵo;
nur parton de la plena ver'.   Ke ĉie regas harmoni'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.
 
4. Homidoj ni fieraj   4. .....................   4.) Ni homaj fieruloj,
pekuloj nur, mizeraj;   ........................   Mizeraj ni pekuloj,
ne multon scias ni.   ........................   Malmulton scias ni!
Ni teksas iluziojn   ........................   Ni faras multajn aĵojn
kaj serĉas multajn sciojn   ........................   Kaj artajn elpensaĵojn,
kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................   Sed vana estas tio ĉi.
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................   5.) La Dian savon vidu
la Savon, ne plu fidi   ........................   Ni nur kaj ni ne fidu
vantaĵojn de l' pasem'!   ........................   je vanta iluzi’!
Nin faru simpl-animaj,   ........................   Ni malfieraj iĝu,
infane Dio-timaj   ........................   Ni ĝoju kaj piiĝu,
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................   Infan-egalaj estu ni!
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................   6.) Finfine vi nin prenu
el mond' nin volu preni   ........................   El tiu mond’, ĉagrenu
per milda morto for.   ........................   Ni ne pro tio ĉi!
Nin tiam al ĉielo   ........................   Kaj kiam vi nin prenos,
venigu, al la celo:   ........................   Ho faru, ke ni venos
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................   En vian regnon, kara Di’!
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7.) Gefratoj, enlitiĝu,
Vin nokta vent' ne tuŝu,   De bona Di' ŝirmataj   Trankvile endormiĝu!
dum ŝirmas anĝelar'.   Kun tuta la homar'.   Noktiĝas ĉie ĉi;
Indulgu, Di', nin grace,   Kar-Dio ne nin punu,   Vin gardos nia Dio.
por ke nun dormu pace   Trankvilan dormon donu   Li regas super ĉio.
ni kaj malsana la najbar'.   Kaj al malsana la najbar'!   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
 
        1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!