eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Guido Holz | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Manfred Retzlaff | |||
1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | |||
orpompas surĉiele | Steletoj oraj belas | steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | |||
la steloj al l'okul'. | En la ĉiela klar'; | ravante homojn nin. | Subiĝis jam la sun’. | |||
Arbaro mute revas; | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | |||
el la herbej' sin levas | Kaj el herbejo levas | kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | |||
mirinde blanka la nebul' | Mirige sin nebula mar'. | nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | |||
2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Silenta estas mondo | 2. Neniu vento blovas, | 2. La mondo ŝajnas kiel | |||
sub la krepusk-vualo | Kaj en krepuska rondo | la mond' ne plu sin movas | Hejmeca ĉambro, tiel | |||
trankvile kvazaŭ lag'. | Hejmecas kun favor'! | sub paca, klara lun'. | Trankvila estas ĝi. | |||
Por vi jen la permeso | Similas kalman ĉelon, | Nun petu noktan benon, | Dormante ĉiun penon, | |||
fordormi en forgeso | En kiu vi kverelon | de l'tago la ĉagrenon | Aflikton kaj ĉagrenon | |||
la malbonaĵojn de la tag'. | De l'tago dorme pelu for. | dormantaj vi forgesu nun. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | |||
3. La luno nur duone | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Jen luno sur ĉielo | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | |||
Prezentas sin impone; | Aspekto nur duonas, | en brila ronda belo | Tre eta fora stelo, | |||
ĝi tamen estas sfer': | Sed rondas ĝi en bel'. | duon-videbla nur.1) | Sed tamen egas ĝi! | |||
Facile ni priridas | Do ankaŭ estas multo, | Ĉar multon ni ne vidas, | Ja estas ofte aĵo | |||
aferon, se ni vidas | Loganta al insulto, | ni ofte ĝin priridas, | Por ni nur ridindaĵo; | |||
nur parton de la plena ver'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | |||
4. Homidoj ni fieraj | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | |||
pekuloj nur, mizeraj; | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | Mizeraj ni pekuloj, | |||
ne multon scias ni. | Malvasta nia sci'; | ........................ | Malmulton scias ni! | |||
Ni teksas iluziojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | Ni faras multajn aĵojn | |||
kaj serĉas multajn sciojn | Ni multe artifikas | ........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | |||
kaj devojiĝas pli kaj pli. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | Sed vana estas tio ĉi. | |||
5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | |||
la Savon, ne plu fidi | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | |||
vantaĵojn de l' pasem'! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | je vanta iluzi’! | |||
Nin faru simpl-animaj, | Fariĝu malafektaj | ........................ | Ni malfieraj iĝu, | |||
infane Dio-timaj | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | |||
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infane gaju nia kor'! | ........................ | Infan-egalaj estu ni! | |||
6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | |||
el mond' nin volu preni | El mondo nin forpreni | ........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | |||
per milda morto for. | Al fin' per milda mort'! | ........................ | Ni ne pro tio ĉi! | |||
Nin tiam al ĉielo | Kaj post forpren' fidele | ........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | |||
venigu, al la celo: | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | Ho faru, ke ni venos | |||
Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | En vian regnon, kara Di’! | |||
7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | |||
Vin nokta vent' ne tuŝu, | Vi en la nom' de Dio, | kuŝigu vin sen plago, | Trankvile endormiĝu! | |||
dum ŝirmas anĝelar'. | Jam fridas nokta vent'. | silentas la anim'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | |||
Indulgu, Di', nin grace, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Ne punu nian faron, | Vin gardos nia Dio. | |||
por ke nun dormu pace | Per dolĉa dorm' nin benu, | sed nin kaj la najbaron | Li regas super ĉio. | |||
ni kaj malsana la najbar'. | Najbaron ankaŭ en turment'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |