Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Guido Holz   tradukita de Otto Bonte
 
1. Leviĝas luno; hele   1. La luno nun ekhelas,   1. La luno jam leviĝis,
orpompas surĉiele   Steletoj oraj belas   Steletoj ekheliĝis,
la steloj al l'okul'.   En la ĉiela klar';   Ravante homojn nin;
Arbaro mute revas;   L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro
el la herbej' sin levas   Kaj el herbejo levas   Kaj super la kamparo
mirinde blanka la nebul'   Mirige sin nebula mar'.   Nebulo pala levas sin.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   2. Silenta estas mondo   2. Ho, mondo la kvieta,
sub la krepusk-vualo   Kaj en krepuska rondo   Kaj kiel ŝajnas eta
trankvile kvazaŭ lag'.   Hejmecas kun favor'!   Krepuska en kovril';
Por vi jen la permeso   Similas kalman ĉelon,   Por ke vi en ĉambreto
fordormi en forgeso   En kiu vi kverelon   Samkiel infaneto
la malbonaĵojn de la tag'.   De l'tago dorme pelu for.   Senzorge dormu en lulil'.
 
3. La luno nur duone   3. Ĉu vi la lunon konas?   3. Rigardu nun la lunon,
Prezentas sin impone;   Aspekto nur duonas,   Vi vidas nur duonon,
ĝi tamen estas sfer':   Sed rondas ĝi en bel'.   Sed tamen ronda ĝi.
Facile ni priridas   Do ankaŭ estas multo,   Ni ofte ion ridas,
aferon, se ni vidas   Loganta al insulto,   Ĉar ni ne klare vidas,
nur parton de la plena ver'.   Okulojn ĝenas la malhel'.   Ke ĉie regas harmoni'.
 
4. Homidoj ni fieraj   4. Ni homoj tiel vantaj   4. .....................
pekuloj nur, mizeraj;   Ja estas nur pekantaj,   ........................
ne multon scias ni.   Malvasta nia sci';   ........................
Ni teksas iluziojn   Ĥimerojn ni eltrikas,   ........................
kaj serĉas multajn sciojn   Ni multe artifikas   ........................
kaj devojiĝas pli kaj pli.   Kaj perdas celon pli kaj pli.   ........................
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   5. Vidigu, Dio, savon,   5. .....................
la Savon, ne plu fidi   Pasem' ne veku ravon,   ........................
vantaĵojn de l' pasem'!   Ne ĝoju ni pro glor'!   ........................
Nin faru simpl-animaj,   Fariĝu malafektaj   ........................
infane Dio-timaj   Ni kaj al vi respektaj,   ........................
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Infane gaju nia kor'!   ........................
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. .....................
el mond' nin volu preni   El mondo nin forpreni   ........................
per milda morto for.   Al fin' per milda mort'!   ........................
Nin tiam al ĉielo   Kaj post forpren' fidele   ........................
venigu, al la celo:   Hejmigu nin ĉiele,   ........................
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   Sinjoro, Dio, nia fort'!   ........................
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,
Vin nokta vent' ne tuŝu,   Vi en la nom' de Dio,   De bona Di' ŝirmataj
dum ŝirmas anĝelar'.   Jam fridas nokta vent'.   Kun tuta la homar'.
Indulgu, Di', nin grace,   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Kar-Dio ne nin punu,
por ke nun dormu pace   Per dolĉa dorm' nin benu,   Trankvilan dormon donu
ni kaj malsana la najbar'.   Najbaron ankaŭ en turment'.   Kaj al malsana la najbar'!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.