eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Guido Holz | |||
1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | |||
orpompas surĉiele | La steloj eklumiĝis, | steletoj ekheliĝis, | Steletoj oraj belas | |||
la steloj al l'okul'. | Subiĝis jam la sun’. | ravante homojn nin. | En la ĉiela klar'; | |||
Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | |||
el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | |||
mirinde blanka la nebul' | Nebulo blanka kuŝas nun. | nebulo pala levas sin. | Mirige sin nebula mar'. | |||
2. Ripozas mont' kaj valo | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Neniu vento blovas, | 2. Silenta estas mondo | |||
sub la krepusk-vualo | Hejmeca ĉambro, tiel | la mond' ne plu sin movas | Kaj en krepuska rondo | |||
trankvile kvazaŭ lag'. | Trankvila estas ĝi. | sub paca, klara lun'. | Hejmecas kun favor'! | |||
Por vi jen la permeso | Dormante ĉiun penon, | Nun petu noktan benon, | Similas kalman ĉelon, | |||
fordormi en forgeso | Aflikton kaj ĉagrenon | de l'tago la ĉagrenon | En kiu vi kverelon | |||
la malbonaĵojn de la tag'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | dormantaj vi forgesu nun. | De l'tago dorme pelu for. | |||
3. La luno nur duone | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | |||
Prezentas sin impone; | Tre eta fora stelo, | en brila ronda belo | Aspekto nur duonas, | |||
ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen egas ĝi! | duon-videbla nur.2) | Sed rondas ĝi en bel'. | |||
Facile ni priridas | Ja estas ofte aĵo | Ĉar multon ni ne vidas, | Do ankaŭ estas multo, | |||
aferon, se ni vidas | Por ni nur ridindaĵo; | ni ofte ĝin priridas, | Loganta al insulto, | |||
nur parton de la plena ver'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | |||
4. Homidoj ni fieraj | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | 4. Ni homoj tiel vantaj | |||
pekuloj nur, mizeraj; | Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | Ja estas nur pekantaj, | |||
ne multon scias ni. | Malmulton scias ni! | ........................ | Malvasta nia sci'; | |||
Ni teksas iluziojn | Ni faras multajn aĵojn | ........................ | Ĥimerojn ni eltrikas, | |||
kaj serĉas multajn sciojn | Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | Ni multe artifikas | |||
kaj devojiĝas pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | Kaj perdas celon pli kaj pli. | |||
5. Ho Di', nin lasu vidi | 5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | 5. Vidigu, Dio, savon, | |||
la Savon, ne plu fidi | Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | Pasem' ne veku ravon, | |||
vantaĵojn de l' pasem'! | je vanta iluzi’! | ........................ | Ne ĝoju ni pro glor'! | |||
Nin faru simpl-animaj, | Ni malfieraj iĝu, | ........................ | Fariĝu malafektaj | |||
infane Dio-timaj | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | Ni kaj al vi respektaj, | |||
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infan-egalaj estu ni! | ........................ | Infane gaju nia kor'! | |||
6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | |||
el mond' nin volu preni | El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | El mondo nin forpreni | |||
per milda morto for. | Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | Al fin' per milda mort'! | |||
Nin tiam al ĉielo | Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | Kaj post forpren' fidele | |||
venigu, al la celo: | Ho faru, ke ni venos | ........................ | Hejmigu nin ĉiele, | |||
Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | En vian regnon, kara Di’! | ........................ | Sinjoro, Dio, nia fort'! | |||
7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Kuŝiĝu do kun pio | |||
Vin nokta vent' ne tuŝu, | Trankvile endormiĝu! | kuŝigu vin sen plago, | Vi en la nom' de Dio, | |||
dum ŝirmas anĝelar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | silentas la anim'. | Jam fridas nokta vent'. | |||
Indulgu, Di', nin grace, | Vin gardos nia Dio. | Ne punu nian faron, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | |||
por ke nun dormu pace | Li regas super ĉio. | sed nin kaj la najbaron | Per dolĉa dorm' nin benu, | |||
ni kaj malsana la najbar'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Najbaron ankaŭ en turment'. | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | |||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |