eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Guido Holz | tradukita de Joachim Gießner | |||
1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | |||
orpompas surĉiele | La steloj eklumiĝis, | Steletoj oraj belas | steletoj ekheliĝis, | |||
la steloj al l'okul'. | Subiĝis jam la sun’. | En la ĉiela klar'; | ravante homojn nin. | |||
Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | |||
el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | kaj super la kamparo | |||
mirinde blanka la nebul' | Nebulo blanka kuŝas nun. | Mirige sin nebula mar'. | nebulo pala levas sin. | |||
2. Ripozas mont' kaj valo | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Silenta estas mondo | 2. Neniu vento blovas, | |||
sub la krepusk-vualo | Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj en krepuska rondo | la mond' ne plu sin movas | |||
trankvile kvazaŭ lag'. | Trankvila estas ĝi. | Hejmecas kun favor'! | sub paca, klara lun'. | |||
Por vi jen la permeso | Dormante ĉiun penon, | Similas kalman ĉelon, | Nun petu noktan benon, | |||
fordormi en forgeso | Aflikton kaj ĉagrenon | En kiu vi kverelon | de l'tago la ĉagrenon | |||
la malbonaĵojn de la tag'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | De l'tago dorme pelu for. | dormantaj vi forgesu nun. | |||
3. La luno nur duone | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Jen luno sur ĉielo | |||
Prezentas sin impone; | Tre eta fora stelo, | Aspekto nur duonas, | en brila ronda belo | |||
ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen egas ĝi! | Sed rondas ĝi en bel'. | duon-videbla nur.2) | |||
Facile ni priridas | Ja estas ofte aĵo | Do ankaŭ estas multo, | Ĉar multon ni ne vidas, | |||
aferon, se ni vidas | Por ni nur ridindaĵo; | Loganta al insulto, | ni ofte ĝin priridas, | |||
nur parton de la plena ver'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Okulojn ĝenas la malhel'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | |||
4. Homidoj ni fieraj | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | |||
pekuloj nur, mizeraj; | Mizeraj ni pekuloj, | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | |||
ne multon scias ni. | Malmulton scias ni! | Malvasta nia sci'; | ........................ | |||
Ni teksas iluziojn | Ni faras multajn aĵojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | |||
kaj serĉas multajn sciojn | Kaj artajn elpensaĵojn, | Ni multe artifikas | ........................ | |||
kaj devojiĝas pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | |||
5. Ho Di', nin lasu vidi | 5.) La Dian savon vidu | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | |||
la Savon, ne plu fidi | Ni nur kaj ni ne fidu | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | |||
vantaĵojn de l' pasem'! | je vanta iluzi’! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | |||
Nin faru simpl-animaj, | Ni malfieraj iĝu, | Fariĝu malafektaj | ........................ | |||
infane Dio-timaj | Ni ĝoju kaj piiĝu, | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | |||
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infan-egalaj estu ni! | Infane gaju nia kor'! | ........................ | |||
6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | |||
el mond' nin volu preni | El tiu mond’, ĉagrenu | El mondo nin forpreni | ........................ | |||
per milda morto for. | Ni ne pro tio ĉi! | Al fin' per milda mort'! | ........................ | |||
Nin tiam al ĉielo | Kaj kiam vi nin prenos, | Kaj post forpren' fidele | ........................ | |||
venigu, al la celo: | Ho faru, ke ni venos | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | |||
Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | En vian regnon, kara Di’! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | |||
7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ĉe l'fino de la tago | |||
Vin nokta vent' ne tuŝu, | Trankvile endormiĝu! | Vi en la nom' de Dio, | kuŝigu vin sen plago, | |||
dum ŝirmas anĝelar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Jam fridas nokta vent'. | silentas la anim'. | |||
Indulgu, Di', nin grace, | Vin gardos nia Dio. | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Ne punu nian faron, | |||
por ke nun dormu pace | Li regas super ĉio. | Per dolĉa dorm' nin benu, | sed nin kaj la najbaron | |||
ni kaj malsana la najbar'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Najbaron ankaŭ en turment'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | |||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |