Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Manfred Retzlaff       tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Guido Holz
 
1. Leviĝas luno; hele   1. La luno nun leviĝis,   1. Der Mond ist aufgegangen,   1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,
orpompas surĉiele   La steloj eklumiĝis,   Die goldnen Sternlein prangen   steletoj ekheliĝis,   Steletoj oraj belas
la steloj al l'okul'.   Subiĝis jam la sun’.   Am Himmel hell und klar;   ravante homojn nin.   En la ĉiela klar';
Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro   Der Wald steht schwarz und schweiget,   Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,
el la herbej' sin levas   Kaj super la kamparo   Und aus den Wiesen steiget   kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas
mirinde blanka la nebul'   Nebulo blanka kuŝas nun.   Der weisse Nebel wunderbar.   nebulo pala levas sin.   Mirige sin nebula mar'.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   2. La mondo ŝajnas kiel   Wie ist die Welt so stille   2. Neniu vento blovas,   2. Silenta estas mondo
sub la krepusk-vualo   Hejmeca ĉambro, tiel   Und in der Dämmrung Hülle   la mond' ne plu sin movas   Kaj en krepuska rondo
trankvile kvazaŭ lag'.   Trankvila estas ĝi.   So traulich und so hold!   sub paca, klara lun'.   Hejmecas kun favor'!
Por vi jen la permeso   Dormante ĉiun penon,   Als eine stille Kammer,   Nun petu noktan benon,   Similas kalman ĉelon,
fordormi en forgeso   Aflikton kaj ĉagrenon   Wo ihr des Tages Jammer   de l'tago la ĉagrenon   En kiu vi kverelon
la malbonaĵojn de la tag'.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   Verschlafen und vergessen sollt.   dormantaj vi forgesu nun.   De l'tago dorme pelu for.
 
3. La luno nur duone   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3. Jen luno sur ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?
Prezentas sin impone;   Tre eta fora stelo,   Er ist nur halb zu sehen   en brila ronda belo   Aspekto nur duonas,
ĝi tamen estas sfer':   Sed tamen egas ĝi!   Und ist doch rund und schön!   duon-videbla nur.2)   Sed rondas ĝi en bel'.
Facile ni priridas   Ja estas ofte aĵo   So sind wohl manche Sachen,   Ĉar multon ni ne vidas,   Do ankaŭ estas multo,
aferon, se ni vidas   Por ni nur ridindaĵo;   Die wir getrost belachen,   ni ofte ĝin priridas,   Loganta al insulto,
nur parton de la plena ver'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.   malsaĝe juĝas kun plezur'.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
4. Homidoj ni fieraj   4.) Ni homaj fieruloj,   3. Wir stolze Menschenkinder   4. .....................   4. Ni homoj tiel vantaj
pekuloj nur, mizeraj;   Mizeraj ni pekuloj,   Sind eitel arme Sünder   ........................   Ja estas nur pekantaj,
ne multon scias ni.   Malmulton scias ni!   Und wissen gar nicht viel;   ........................   Malvasta nia sci';
Ni teksas iluziojn   Ni faras multajn aĵojn   Wir spinnen Luftgespinste   ........................   Ĥimerojn ni eltrikas,
kaj serĉas multajn sciojn   Kaj artajn elpensaĵojn,   Und suchen viele Künste   ........................   Ni multe artifikas
kaj devojiĝas pli kaj pli.   Sed vana estas tio ĉi.   Und kommen weiter von dem Ziel.   ........................   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   5.) La Dian savon vidu   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5. .....................   5. Vidigu, Dio, savon,
la Savon, ne plu fidi   Ni nur kaj ni ne fidu   Auf nichts Vergänglichs trauen,   ........................   Pasem' ne veku ravon,
vantaĵojn de l' pasem'!   je vanta iluzi’!   Nicht Eitelkeit uns freun!   ........................   Ne ĝoju ni pro glor'!
Nin faru simpl-animaj,   Ni malfieraj iĝu,   Laß uns einfältig werden   ........................   Fariĝu malafektaj
infane Dio-timaj   Ni ĝoju kaj piiĝu,   Und vor dir hier auf Erden   ........................   Ni kaj al vi respektaj,
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Infan-egalaj estu ni!   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   ........................   Infane gaju nia kor'!
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   6.) Finfine vi nin prenu   5. Wollst endlich sonder Grämen   6. .....................   6. Vi gracu, sen ĉagreni
el mond' nin volu preni   El tiu mond’, ĉagrenu   Aus dieser Welt uns nehmen   ........................   El mondo nin forpreni
per milda morto for.   Ni ne pro tio ĉi!   Durch einen sanften Tod!   ........................   Al fin' per milda mort'!
Nin tiam al ĉielo   Kaj kiam vi nin prenos,   Und, wenn du uns genommen,   ........................   Kaj post forpren' fidele
venigu, al la celo:   Ho faru, ke ni venos   Laß uns in Himmel kommen,   ........................   Hejmigu nin ĉiele,
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   En vian regnon, kara Di’!   Du unser Herr und unser Gott!   ........................   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7.) Gefratoj, enlitiĝu,   6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7. Ĉe l'fino de la tago   7. Kuŝiĝu do kun pio
Vin nokta vent' ne tuŝu,   Trankvile endormiĝu!   In Gottes Namen nieder;   kuŝigu vin sen plago,   Vi en la nom' de Dio,
dum ŝirmas anĝelar'.   Noktiĝas ĉie ĉi;   Kalt ist der Abendhauch.   silentas la anim'.   Jam fridas nokta vent'.
Indulgu, Di', nin grace,   Vin gardos nia Dio.   Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Ne punu nian faron,   Per punoj, Di', ne ĝenu,
por ke nun dormu pace   Li regas super ĉio.   Und laß uns ruhig schlafen!   sed nin kaj la najbaron   Per dolĉa dorm' nin benu,
ni kaj malsana la najbar'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   Und unsern kranken Nachbar auch!   dormigu, Dio, nun sem tim'.   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
 
    1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!
      2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.