Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Manfred Retzlaff       tradukita de Guido Holz
 
1. Leviĝas luno; hele   1. La luno nun leviĝis,   1. Der Mond ist aufgegangen,   1. La luno nun ekhelas,
orpompas surĉiele   La steloj eklumiĝis,   Die goldnen Sternlein prangen   Steletoj oraj belas
la steloj al l'okul'.   Subiĝis jam la sun’.   Am Himmel hell und klar;   En la ĉiela klar';
Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro   Der Wald steht schwarz und schweiget,   L'arbaro nigra revas,
el la herbej' sin levas   Kaj super la kamparo   Und aus den Wiesen steiget   Kaj el herbejo levas
mirinde blanka la nebul'   Nebulo blanka kuŝas nun.   Der weisse Nebel wunderbar.   Mirige sin nebula mar'.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   2. La mondo ŝajnas kiel   Wie ist die Welt so stille   2. Silenta estas mondo
sub la krepusk-vualo   Hejmeca ĉambro, tiel   Und in der Dämmrung Hülle   Kaj en krepuska rondo
trankvile kvazaŭ lag'.   Trankvila estas ĝi.   So traulich und so hold!   Hejmecas kun favor'!
Por vi jen la permeso   Dormante ĉiun penon,   Als eine stille Kammer,   Similas kalman ĉelon,
fordormi en forgeso   Aflikton kaj ĉagrenon   Wo ihr des Tages Jammer   En kiu vi kverelon
la malbonaĵojn de la tag'.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   Verschlafen und vergessen sollt.   De l'tago dorme pelu for.
 
3. La luno nur duone   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3. Ĉu vi la lunon konas?
Prezentas sin impone;   Tre eta fora stelo,   Er ist nur halb zu sehen   Aspekto nur duonas,
ĝi tamen estas sfer':   Sed tamen egas ĝi!   Und ist doch rund und schön!   Sed rondas ĝi en bel'.
Facile ni priridas   Ja estas ofte aĵo   So sind wohl manche Sachen,   Do ankaŭ estas multo,
aferon, se ni vidas   Por ni nur ridindaĵo;   Die wir getrost belachen,   Loganta al insulto,
nur parton de la plena ver'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
4. Homidoj ni fieraj   4.) Ni homaj fieruloj,   3. Wir stolze Menschenkinder   4. Ni homoj tiel vantaj
pekuloj nur, mizeraj;   Mizeraj ni pekuloj,   Sind eitel arme Sünder   Ja estas nur pekantaj,
ne multon scias ni.   Malmulton scias ni!   Und wissen gar nicht viel;   Malvasta nia sci';
Ni teksas iluziojn   Ni faras multajn aĵojn   Wir spinnen Luftgespinste   Ĥimerojn ni eltrikas,
kaj serĉas multajn sciojn   Kaj artajn elpensaĵojn,   Und suchen viele Künste   Ni multe artifikas
kaj devojiĝas pli kaj pli.   Sed vana estas tio ĉi.   Und kommen weiter von dem Ziel.   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   5.) La Dian savon vidu   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5. Vidigu, Dio, savon,
la Savon, ne plu fidi   Ni nur kaj ni ne fidu   Auf nichts Vergänglichs trauen,   Pasem' ne veku ravon,
vantaĵojn de l' pasem'!   je vanta iluzi’!   Nicht Eitelkeit uns freun!   Ne ĝoju ni pro glor'!
Nin faru simpl-animaj,   Ni malfieraj iĝu,   Laß uns einfältig werden   Fariĝu malafektaj
infane Dio-timaj   Ni ĝoju kaj piiĝu,   Und vor dir hier auf Erden   Ni kaj al vi respektaj,
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Infan-egalaj estu ni!   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   Infane gaju nia kor'!
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   6.) Finfine vi nin prenu   5. Wollst endlich sonder Grämen   6. Vi gracu, sen ĉagreni
el mond' nin volu preni   El tiu mond’, ĉagrenu   Aus dieser Welt uns nehmen   El mondo nin forpreni
per milda morto for.   Ni ne pro tio ĉi!   Durch einen sanften Tod!   Al fin' per milda mort'!
Nin tiam al ĉielo   Kaj kiam vi nin prenos,   Und, wenn du uns genommen,   Kaj post forpren' fidele
venigu, al la celo:   Ho faru, ke ni venos   Laß uns in Himmel kommen,   Hejmigu nin ĉiele,
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   En vian regnon, kara Di’!   Du unser Herr und unser Gott!   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7.) Gefratoj, enlitiĝu,   6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7. Kuŝiĝu do kun pio
Vin nokta vent' ne tuŝu,   Trankvile endormiĝu!   In Gottes Namen nieder;   Vi en la nom' de Dio,
dum ŝirmas anĝelar'.   Noktiĝas ĉie ĉi;   Kalt ist der Abendhauch.   Jam fridas nokta vent'.
Indulgu, Di', nin grace,   Vin gardos nia Dio.   Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Per punoj, Di', ne ĝenu,
por ke nun dormu pace   Li regas super ĉio.   Und laß uns ruhig schlafen!   Per dolĉa dorm' nin benu,
ni kaj malsana la najbar'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   Und unsern kranken Nachbar auch!   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
 
    1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!