Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Adolf Burkhardt       tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Guido Holz
 
1. Leviĝas luno; hele   1. Der Mond ist aufgegangen,   1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,
orpompas surĉiele   Die goldnen Sternlein prangen   steletoj ekheliĝis,   Steletoj oraj belas
la steloj al l'okul'.   Am Himmel hell und klar;   ravante homojn nin.   En la ĉiela klar';
Arbaro mute revas;   Der Wald steht schwarz und schweiget,   Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,
el la herbej' sin levas   Und aus den Wiesen steiget   kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas
mirinde blanka la nebul'   Der weisse Nebel wunderbar.   nebulo pala levas sin.   Mirige sin nebula mar'.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   Wie ist die Welt so stille   2. Neniu vento blovas,   2. Silenta estas mondo
sub la krepusk-vualo   Und in der Dämmrung Hülle   la mond' ne plu sin movas   Kaj en krepuska rondo
trankvile kvazaŭ lag'.   So traulich und so hold!   sub paca, klara lun'.   Hejmecas kun favor'!
Por vi jen la permeso   Als eine stille Kammer,   Nun petu noktan benon,   Similas kalman ĉelon,
fordormi en forgeso   Wo ihr des Tages Jammer   de l'tago la ĉagrenon   En kiu vi kverelon
la malbonaĵojn de la tag'.   Verschlafen und vergessen sollt.   dormantaj vi forgesu nun.   De l'tago dorme pelu for.
 
3. La luno nur duone   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3. Jen luno sur ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?
Prezentas sin impone;   Er ist nur halb zu sehen   en brila ronda belo   Aspekto nur duonas,
ĝi tamen estas sfer':   Und ist doch rund und schön!   duon-videbla nur.1)   Sed rondas ĝi en bel'.
Facile ni priridas   So sind wohl manche Sachen,   Ĉar multon ni ne vidas,   Do ankaŭ estas multo,
aferon, se ni vidas   Die wir getrost belachen,   ni ofte ĝin priridas,   Loganta al insulto,
nur parton de la plena ver'.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.   malsaĝe juĝas kun plezur'.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
4. Homidoj ni fieraj   3. Wir stolze Menschenkinder   4. .....................   4. Ni homoj tiel vantaj
pekuloj nur, mizeraj;   Sind eitel arme Sünder   ........................   Ja estas nur pekantaj,
ne multon scias ni.   Und wissen gar nicht viel;   ........................   Malvasta nia sci';
Ni teksas iluziojn   Wir spinnen Luftgespinste   ........................   Ĥimerojn ni eltrikas,
kaj serĉas multajn sciojn   Und suchen viele Künste   ........................   Ni multe artifikas
kaj devojiĝas pli kaj pli.   Und kommen weiter von dem Ziel.   ........................   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5. .....................   5. Vidigu, Dio, savon,
la Savon, ne plu fidi   Auf nichts Vergänglichs trauen,   ........................   Pasem' ne veku ravon,
vantaĵojn de l' pasem'!   Nicht Eitelkeit uns freun!   ........................   Ne ĝoju ni pro glor'!
Nin faru simpl-animaj,   Laß uns einfältig werden   ........................   Fariĝu malafektaj
infane Dio-timaj   Und vor dir hier auf Erden   ........................   Ni kaj al vi respektaj,
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   ........................   Infane gaju nia kor'!
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   5. Wollst endlich sonder Grämen   6. .....................   6. Vi gracu, sen ĉagreni
el mond' nin volu preni   Aus dieser Welt uns nehmen   ........................   El mondo nin forpreni
per milda morto for.   Durch einen sanften Tod!   ........................   Al fin' per milda mort'!
Nin tiam al ĉielo   Und, wenn du uns genommen,   ........................   Kaj post forpren' fidele
venigu, al la celo:   Laß uns in Himmel kommen,   ........................   Hejmigu nin ĉiele,
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   Du unser Herr und unser Gott!   ........................   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7. Ĉe l'fino de la tago   7. Kuŝiĝu do kun pio
Vin nokta vent' ne tuŝu,   In Gottes Namen nieder;   kuŝigu vin sen plago,   Vi en la nom' de Dio,
dum ŝirmas anĝelar'.   Kalt ist der Abendhauch.   silentas la anim'.   Jam fridas nokta vent'.
Indulgu, Di', nin grace,   Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Ne punu nian faron,   Per punoj, Di', ne ĝenu,
por ke nun dormu pace   Und laß uns ruhig schlafen!   sed nin kaj la najbaron   Per dolĉa dorm' nin benu,
ni kaj malsana la najbar'.   Und unsern kranken Nachbar auch!   dormigu, Dio, nun sem tim'.   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
 
        1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.