Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Adolf Burkhardt       tradukita de Otto Bonte   tradukita de Guido Holz   tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. Leviĝas luno; hele   1. Der Mond ist aufgegangen,   1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,   1. La luno nun leviĝis,
orpompas surĉiele   Die goldnen Sternlein prangen   Steletoj ekheliĝis,   Steletoj oraj belas   La steloj eklumiĝis,
la steloj al l'okul'.   Am Himmel hell und klar;   Ravante homojn nin;   En la ĉiela klar';   Subiĝis jam la sun’.
Arbaro mute revas;   Der Wald steht schwarz und schweiget,   Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro
el la herbej' sin levas   Und aus den Wiesen steiget   Kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas   Kaj super la kamparo
mirinde blanka la nebul'   Der weisse Nebel wunderbar.   Nebulo pala levas sin.   Mirige sin nebula mar'.   Nebulo blanka kuŝas nun.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   Wie ist die Welt so stille   2. Ho, mondo la kvieta,   2. Silenta estas mondo   2. La mondo ŝajnas kiel
sub la krepusk-vualo   Und in der Dämmrung Hülle   Kaj kiel ŝajnas eta   Kaj en krepuska rondo   Hejmeca ĉambro, tiel
trankvile kvazaŭ lag'.   So traulich und so hold!   Krepuska en kovril';   Hejmecas kun favor'!   Trankvila estas ĝi.
Por vi jen la permeso   Als eine stille Kammer,   Por ke vi en ĉambreto   Similas kalman ĉelon,   Dormante ĉiun penon,
fordormi en forgeso   Wo ihr des Tages Jammer   Samkiel infaneto   En kiu vi kverelon   Aflikton kaj ĉagrenon
la malbonaĵojn de la tag'.   Verschlafen und vergessen sollt.   Senzorge dormu en lulil'.   De l'tago dorme pelu for.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)
 
3. La luno nur duone   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3. Rigardu nun la lunon,   3. Ĉu vi la lunon konas?   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo
Prezentas sin impone;   Er ist nur halb zu sehen   Vi vidas nur duonon,   Aspekto nur duonas,   Tre eta fora stelo,
ĝi tamen estas sfer':   Und ist doch rund und schön!   Sed tamen ronda ĝi.   Sed rondas ĝi en bel'.   Sed tamen egas ĝi!
Facile ni priridas   So sind wohl manche Sachen,   Ni ofte ion ridas,   Do ankaŭ estas multo,   Ja estas ofte aĵo
aferon, se ni vidas   Die wir getrost belachen,   Ĉar ni ne klare vidas,   Loganta al insulto,   Por ni nur ridindaĵo;
nur parton de la plena ver'.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.   Ke ĉie regas harmoni'.   Okulojn ĝenas la malhel'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.
 
4. Homidoj ni fieraj   3. Wir stolze Menschenkinder   4. .....................   4. Ni homoj tiel vantaj   4.) Ni homaj fieruloj,
pekuloj nur, mizeraj;   Sind eitel arme Sünder   ........................   Ja estas nur pekantaj,   Mizeraj ni pekuloj,
ne multon scias ni.   Und wissen gar nicht viel;   ........................   Malvasta nia sci';   Malmulton scias ni!
Ni teksas iluziojn   Wir spinnen Luftgespinste   ........................   Ĥimerojn ni eltrikas,   Ni faras multajn aĵojn
kaj serĉas multajn sciojn   Und suchen viele Künste   ........................   Ni multe artifikas   Kaj artajn elpensaĵojn,
kaj devojiĝas pli kaj pli.   Und kommen weiter von dem Ziel.   ........................   Kaj perdas celon pli kaj pli.   Sed vana estas tio ĉi.
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5. .....................   5. Vidigu, Dio, savon,   5.) La Dian savon vidu
la Savon, ne plu fidi   Auf nichts Vergänglichs trauen,   ........................   Pasem' ne veku ravon,   Ni nur kaj ni ne fidu
vantaĵojn de l' pasem'!   Nicht Eitelkeit uns freun!   ........................   Ne ĝoju ni pro glor'!   je vanta iluzi’!
Nin faru simpl-animaj,   Laß uns einfältig werden   ........................   Fariĝu malafektaj   Ni malfieraj iĝu,
infane Dio-timaj   Und vor dir hier auf Erden   ........................   Ni kaj al vi respektaj,   Ni ĝoju kaj piiĝu,
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   ........................   Infane gaju nia kor'!   Infan-egalaj estu ni!
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   5. Wollst endlich sonder Grämen   6. .....................   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6.) Finfine vi nin prenu
el mond' nin volu preni   Aus dieser Welt uns nehmen   ........................   El mondo nin forpreni   El tiu mond’, ĉagrenu
per milda morto for.   Durch einen sanften Tod!   ........................   Al fin' per milda mort'!   Ni ne pro tio ĉi!
Nin tiam al ĉielo   Und, wenn du uns genommen,   ........................   Kaj post forpren' fidele   Kaj kiam vi nin prenos,
venigu, al la celo:   Laß uns in Himmel kommen,   ........................   Hejmigu nin ĉiele,   Ho faru, ke ni venos
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   Du unser Herr und unser Gott!   ........................   Sinjoro, Dio, nia fort'!   En vian regnon, kara Di’!
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7. Kuŝiĝu do kun pio   7.) Gefratoj, enlitiĝu,
Vin nokta vent' ne tuŝu,   In Gottes Namen nieder;   De bona Di' ŝirmataj   Vi en la nom' de Dio,   Trankvile endormiĝu!
dum ŝirmas anĝelar'.   Kalt ist der Abendhauch.   Kun tuta la homar'.   Jam fridas nokta vent'.   Noktiĝas ĉie ĉi;
Indulgu, Di', nin grace,   Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Kar-Dio ne nin punu,   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Vin gardos nia Dio.
por ke nun dormu pace   Und laß uns ruhig schlafen!   Trankvilan dormon donu   Per dolĉa dorm' nin benu,   Li regas super ĉio.
ni kaj malsana la najbar'.   Und unsern kranken Nachbar auch!   Kaj al malsana la najbar'!   Najbaron ankaŭ en turment'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
 
                1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!