eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||||
tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Guido Holz | tradukita de Joachim Gießner | ||||||
1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | |||||
orpompas surĉiele | La steloj eklumiĝis, | Steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | Steletoj oraj belas | steletoj ekheliĝis, | |||||
la steloj al l'okul'. | Subiĝis jam la sun’. | Ravante homojn nin; | Am Himmel hell und klar; | En la ĉiela klar'; | ravante homojn nin. | |||||
Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | |||||
el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | Kaj el herbejo levas | kaj super la kamparo | |||||
mirinde blanka la nebul' | Nebulo blanka kuŝas nun. | Nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | Mirige sin nebula mar'. | nebulo pala levas sin. | |||||
2. Ripozas mont' kaj valo | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ho, mondo la kvieta, | Wie ist die Welt so stille | 2. Silenta estas mondo | 2. Neniu vento blovas, | |||||
sub la krepusk-vualo | Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj kiel ŝajnas eta | Und in der Dämmrung Hülle | Kaj en krepuska rondo | la mond' ne plu sin movas | |||||
trankvile kvazaŭ lag'. | Trankvila estas ĝi. | Krepuska en kovril'; | So traulich und so hold! | Hejmecas kun favor'! | sub paca, klara lun'. | |||||
Por vi jen la permeso | Dormante ĉiun penon, | Por ke vi en ĉambreto | Als eine stille Kammer, | Similas kalman ĉelon, | Nun petu noktan benon, | |||||
fordormi en forgeso | Aflikton kaj ĉagrenon | Samkiel infaneto | Wo ihr des Tages Jammer | En kiu vi kverelon | de l'tago la ĉagrenon | |||||
la malbonaĵojn de la tag'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | Senzorge dormu en lulil'. | Verschlafen und vergessen sollt. | De l'tago dorme pelu for. | dormantaj vi forgesu nun. | |||||
3. La luno nur duone | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Jen luno sur ĉielo | |||||
Prezentas sin impone; | Tre eta fora stelo, | Vi vidas nur duonon, | Er ist nur halb zu sehen | Aspekto nur duonas, | en brila ronda belo | |||||
ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen egas ĝi! | Sed tamen ronda ĝi. | Und ist doch rund und schön! | Sed rondas ĝi en bel'. | duon-videbla nur.2) | |||||
Facile ni priridas | Ja estas ofte aĵo | Ni ofte ion ridas, | So sind wohl manche Sachen, | Do ankaŭ estas multo, | Ĉar multon ni ne vidas, | |||||
aferon, se ni vidas | Por ni nur ridindaĵo; | Ĉar ni ne klare vidas, | Die wir getrost belachen, | Loganta al insulto, | ni ofte ĝin priridas, | |||||
nur parton de la plena ver'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Ke ĉie regas harmoni'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Okulojn ĝenas la malhel'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | |||||
4. Homidoj ni fieraj | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | |||||
pekuloj nur, mizeraj; | Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | Sind eitel arme Sünder | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | |||||
ne multon scias ni. | Malmulton scias ni! | ........................ | Und wissen gar nicht viel; | Malvasta nia sci'; | ........................ | |||||
Ni teksas iluziojn | Ni faras multajn aĵojn | ........................ | Wir spinnen Luftgespinste | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | |||||
kaj serĉas multajn sciojn | Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | Und suchen viele Künste | Ni multe artifikas | ........................ | |||||
kaj devojiĝas pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | |||||
5. Ho Di', nin lasu vidi | 5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | |||||
la Savon, ne plu fidi | Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | |||||
vantaĵojn de l' pasem'! | je vanta iluzi’! | ........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | |||||
Nin faru simpl-animaj, | Ni malfieraj iĝu, | ........................ | Laß uns einfältig werden | Fariĝu malafektaj | ........................ | |||||
infane Dio-timaj | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | Und vor dir hier auf Erden | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | |||||
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infan-egalaj estu ni! | ........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | Infane gaju nia kor'! | ........................ | |||||
6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | |||||
el mond' nin volu preni | El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | El mondo nin forpreni | ........................ | |||||
per milda morto for. | Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | Durch einen sanften Tod! | Al fin' per milda mort'! | ........................ | |||||
Nin tiam al ĉielo | Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | Und, wenn du uns genommen, | Kaj post forpren' fidele | ........................ | |||||
venigu, al la celo: | Ho faru, ke ni venos | ........................ | Laß uns in Himmel kommen, | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | |||||
Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | En vian regnon, kara Di’! | ........................ | Du unser Herr und unser Gott! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | |||||
7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ĉe l'fino de la tago | |||||
Vin nokta vent' ne tuŝu, | Trankvile endormiĝu! | De bona Di' ŝirmataj | In Gottes Namen nieder; | Vi en la nom' de Dio, | kuŝigu vin sen plago, | |||||
dum ŝirmas anĝelar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Kun tuta la homar'. | Kalt ist der Abendhauch. | Jam fridas nokta vent'. | silentas la anim'. | |||||
Indulgu, Di', nin grace, | Vin gardos nia Dio. | Kar-Dio ne nin punu, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Ne punu nian faron, | |||||
por ke nun dormu pace | Li regas super ĉio. | Trankvilan dormon donu | Und laß uns ruhig schlafen! | Per dolĉa dorm' nin benu, | sed nin kaj la najbaron | |||||
ni kaj malsana la najbar'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Kaj al malsana la najbar'! | Und unsern kranken Nachbar auch! | Najbaron ankaŭ en turment'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | |||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | |||||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |