export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | German | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | only this remove | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | only this remove | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | only this remove | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | only this remove |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | only this add | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | only this remove |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
translated by Adolf Burkhardt | translated by Manfred Retzlaff | translated by Guido Holz | translated by Joachim Gießner | |||||
1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | ||||
orpompas surĉiele | La steloj eklumiĝis, | Steletoj oraj belas | steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | ||||
la steloj al l'okul'. | Subiĝis jam la sun’. | En la ĉiela klar'; | ravante homojn nin. | Am Himmel hell und klar; | ||||
Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | ||||
el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | ||||
mirinde blanka la nebul' | Nebulo blanka kuŝas nun. | Mirige sin nebula mar'. | nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | ||||
2. Ripozas mont' kaj valo | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Silenta estas mondo | 2. Neniu vento blovas, | Wie ist die Welt so stille | ||||
sub la krepusk-vualo | Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj en krepuska rondo | la mond' ne plu sin movas | Und in der Dämmrung Hülle | ||||
trankvile kvazaŭ lag'. | Trankvila estas ĝi. | Hejmecas kun favor'! | sub paca, klara lun'. | So traulich und so hold! | ||||
Por vi jen la permeso | Dormante ĉiun penon, | Similas kalman ĉelon, | Nun petu noktan benon, | Als eine stille Kammer, | ||||
fordormi en forgeso | Aflikton kaj ĉagrenon | En kiu vi kverelon | de l'tago la ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | ||||
la malbonaĵojn de la tag'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | De l'tago dorme pelu for. | dormantaj vi forgesu nun. | Verschlafen und vergessen sollt. | ||||
3. La luno nur duone | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Jen luno sur ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | ||||
Prezentas sin impone; | Tre eta fora stelo, | Aspekto nur duonas, | en brila ronda belo | Er ist nur halb zu sehen | ||||
ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen egas ĝi! | Sed rondas ĝi en bel'. | duon-videbla nur.2) | Und ist doch rund und schön! | ||||
Facile ni priridas | Ja estas ofte aĵo | Do ankaŭ estas multo, | Ĉar multon ni ne vidas, | So sind wohl manche Sachen, | ||||
aferon, se ni vidas | Por ni nur ridindaĵo; | Loganta al insulto, | ni ofte ĝin priridas, | Die wir getrost belachen, | ||||
nur parton de la plena ver'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Okulojn ĝenas la malhel'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | ||||
4. Homidoj ni fieraj | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | ||||
pekuloj nur, mizeraj; | Mizeraj ni pekuloj, | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | Sind eitel arme Sünder | ||||
ne multon scias ni. | Malmulton scias ni! | Malvasta nia sci'; | ........................ | Und wissen gar nicht viel; | ||||
Ni teksas iluziojn | Ni faras multajn aĵojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | Wir spinnen Luftgespinste | ||||
kaj serĉas multajn sciojn | Kaj artajn elpensaĵojn, | Ni multe artifikas | ........................ | Und suchen viele Künste | ||||
kaj devojiĝas pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | ||||
5. Ho Di', nin lasu vidi | 5.) La Dian savon vidu | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | ||||
la Savon, ne plu fidi | Ni nur kaj ni ne fidu | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | ||||
vantaĵojn de l' pasem'! | je vanta iluzi’! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | ||||
Nin faru simpl-animaj, | Ni malfieraj iĝu, | Fariĝu malafektaj | ........................ | Laß uns einfältig werden | ||||
infane Dio-timaj | Ni ĝoju kaj piiĝu, | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | Und vor dir hier auf Erden | ||||
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infan-egalaj estu ni! | Infane gaju nia kor'! | ........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ||||
6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | ||||
el mond' nin volu preni | El tiu mond’, ĉagrenu | El mondo nin forpreni | ........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | ||||
per milda morto for. | Ni ne pro tio ĉi! | Al fin' per milda mort'! | ........................ | Durch einen sanften Tod! | ||||
Nin tiam al ĉielo | Kaj kiam vi nin prenos, | Kaj post forpren' fidele | ........................ | Und, wenn du uns genommen, | ||||
venigu, al la celo: | Ho faru, ke ni venos | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | Laß uns in Himmel kommen, | ||||
Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | En vian regnon, kara Di’! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | Du unser Herr und unser Gott! | ||||
7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ĉe l'fino de la tago | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | ||||
Vin nokta vent' ne tuŝu, | Trankvile endormiĝu! | Vi en la nom' de Dio, | kuŝigu vin sen plago, | In Gottes Namen nieder; | ||||
dum ŝirmas anĝelar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Jam fridas nokta vent'. | silentas la anim'. | Kalt ist der Abendhauch. | ||||
Indulgu, Di', nin grace, | Vin gardos nia Dio. | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Ne punu nian faron, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | ||||
por ke nun dormu pace | Li regas super ĉio. | Per dolĉa dorm' nin benu, | sed nin kaj la najbaron | Und laß uns ruhig schlafen! | ||||
ni kaj malsana la najbar'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Najbaron ankaŭ en turment'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | ||||
Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Author of this German poem is Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | ||||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |