Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Otto Bonte   tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Guido Holz
 
1. La luno jam leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,
Steletoj ekheliĝis,   orpompas surĉiele   steletoj ekheliĝis,   Steletoj oraj belas
Ravante homojn nin;   la steloj al l'okul'.   ravante homojn nin.   En la ĉiela klar';
Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,
Kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas   kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas
Nebulo pala levas sin.   mirinde blanka la nebul'   nebulo pala levas sin.   Mirige sin nebula mar'.
 
2. Ho, mondo la kvieta,   2. Ripozas mont' kaj valo   2. Neniu vento blovas,   2. Silenta estas mondo
Kaj kiel ŝajnas eta   sub la krepusk-vualo   la mond' ne plu sin movas   Kaj en krepuska rondo
Krepuska en kovril';   trankvile kvazaŭ lag'.   sub paca, klara lun'.   Hejmecas kun favor'!
Por ke vi en ĉambreto   Por vi jen la permeso   Nun petu noktan benon,   Similas kalman ĉelon,
Samkiel infaneto   fordormi en forgeso   de l'tago la ĉagrenon   En kiu vi kverelon
Senzorge dormu en lulil'.   la malbonaĵojn de la tag'.   dormantaj vi forgesu nun.   De l'tago dorme pelu for.
 
3. Rigardu nun la lunon,   3. La luno nur duone   3. Jen luno sur ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?
Vi vidas nur duonon,   Prezentas sin impone;   en brila ronda belo   Aspekto nur duonas,
Sed tamen ronda ĝi.   ĝi tamen estas sfer':   duon-videbla nur.1)   Sed rondas ĝi en bel'.
Ni ofte ion ridas,   Facile ni priridas   Ĉar multon ni ne vidas,   Do ankaŭ estas multo,
Ĉar ni ne klare vidas,   aferon, se ni vidas   ni ofte ĝin priridas,   Loganta al insulto,
Ke ĉie regas harmoni'.   nur parton de la plena ver'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
4. .....................   4. Homidoj ni fieraj   4. .....................   4. Ni homoj tiel vantaj
........................   pekuloj nur, mizeraj;   ........................   Ja estas nur pekantaj,
........................   ne multon scias ni.   ........................   Malvasta nia sci';
........................   Ni teksas iluziojn   ........................   Ĥimerojn ni eltrikas,
........................   kaj serĉas multajn sciojn   ........................   Ni multe artifikas
........................   kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
5. .....................   5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................   5. Vidigu, Dio, savon,
........................   la Savon, ne plu fidi   ........................   Pasem' ne veku ravon,
........................   vantaĵojn de l' pasem'!   ........................   Ne ĝoju ni pro glor'!
........................   Nin faru simpl-animaj,   ........................   Fariĝu malafektaj
........................   infane Dio-timaj   ........................   Ni kaj al vi respektaj,
........................   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................   Infane gaju nia kor'!
 
6. .....................   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................   6. Vi gracu, sen ĉagreni
........................   el mond' nin volu preni   ........................   El mondo nin forpreni
........................   per milda morto for.   ........................   Al fin' per milda mort'!
........................   Nin tiam al ĉielo   ........................   Kaj post forpren' fidele
........................   venigu, al la celo:   ........................   Hejmigu nin ĉiele,
........................   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ĉe l'fino de la tago   7. Kuŝiĝu do kun pio
De bona Di' ŝirmataj   Vin nokta vent' ne tuŝu,   kuŝigu vin sen plago,   Vi en la nom' de Dio,
Kun tuta la homar'.   dum ŝirmas anĝelar'.   silentas la anim'.   Jam fridas nokta vent'.
Kar-Dio ne nin punu,   Indulgu, Di', nin grace,   Ne punu nian faron,   Per punoj, Di', ne ĝenu,
Trankvilan dormon donu   por ke nun dormu pace   sed nin kaj la najbaron   Per dolĉa dorm' nin benu,
Kaj al malsana la najbar'!   ni kaj malsana la najbar'.   dormigu, Dio, nun sem tim'.   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
 
        1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.