eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Otto Bonte | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Guido Holz | tradukita de Joachim Gießner | |||
1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | |||
Steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | Steletoj oraj belas | steletoj ekheliĝis, | |||
Ravante homojn nin; | la steloj al l'okul'. | En la ĉiela klar'; | ravante homojn nin. | |||
Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | |||
Kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Kaj el herbejo levas | kaj super la kamparo | |||
Nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | Mirige sin nebula mar'. | nebulo pala levas sin. | |||
2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Silenta estas mondo | 2. Neniu vento blovas, | |||
Kaj kiel ŝajnas eta | sub la krepusk-vualo | Kaj en krepuska rondo | la mond' ne plu sin movas | |||
Krepuska en kovril'; | trankvile kvazaŭ lag'. | Hejmecas kun favor'! | sub paca, klara lun'. | |||
Por ke vi en ĉambreto | Por vi jen la permeso | Similas kalman ĉelon, | Nun petu noktan benon, | |||
Samkiel infaneto | fordormi en forgeso | En kiu vi kverelon | de l'tago la ĉagrenon | |||
Senzorge dormu en lulil'. | la malbonaĵojn de la tag'. | De l'tago dorme pelu for. | dormantaj vi forgesu nun. | |||
3. Rigardu nun la lunon, | 3. La luno nur duone | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Jen luno sur ĉielo | |||
Vi vidas nur duonon, | Prezentas sin impone; | Aspekto nur duonas, | en brila ronda belo | |||
Sed tamen ronda ĝi. | ĝi tamen estas sfer': | Sed rondas ĝi en bel'. | duon-videbla nur.1) | |||
Ni ofte ion ridas, | Facile ni priridas | Do ankaŭ estas multo, | Ĉar multon ni ne vidas, | |||
Ĉar ni ne klare vidas, | aferon, se ni vidas | Loganta al insulto, | ni ofte ĝin priridas, | |||
Ke ĉie regas harmoni'. | nur parton de la plena ver'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | |||
4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | |||
........................ | pekuloj nur, mizeraj; | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | |||
........................ | ne multon scias ni. | Malvasta nia sci'; | ........................ | |||
........................ | Ni teksas iluziojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | |||
........................ | kaj serĉas multajn sciojn | Ni multe artifikas | ........................ | |||
........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | |||
5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | |||
........................ | la Savon, ne plu fidi | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | |||
........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | |||
........................ | Nin faru simpl-animaj, | Fariĝu malafektaj | ........................ | |||
........................ | infane Dio-timaj | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | |||
........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infane gaju nia kor'! | ........................ | |||
6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | |||
........................ | el mond' nin volu preni | El mondo nin forpreni | ........................ | |||
........................ | per milda morto for. | Al fin' per milda mort'! | ........................ | |||
........................ | Nin tiam al ĉielo | Kaj post forpren' fidele | ........................ | |||
........................ | venigu, al la celo: | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | |||
........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | |||
7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ĉe l'fino de la tago | |||
De bona Di' ŝirmataj | Vin nokta vent' ne tuŝu, | Vi en la nom' de Dio, | kuŝigu vin sen plago, | |||
Kun tuta la homar'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Jam fridas nokta vent'. | silentas la anim'. | |||
Kar-Dio ne nin punu, | Indulgu, Di', nin grace, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Ne punu nian faron, | |||
Trankvilan dormon donu | por ke nun dormu pace | Per dolĉa dorm' nin benu, | sed nin kaj la najbaron | |||
Kaj al malsana la najbar'! | ni kaj malsana la najbar'. | Najbaron ankaŭ en turment'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |