eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Otto Bonte | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Guido Holz | tradukita de Joachim Gießner | |||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | ||||
Steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | Die goldnen Sternlein prangen | Steletoj oraj belas | steletoj ekheliĝis, | ||||
Ravante homojn nin; | la steloj al l'okul'. | Am Himmel hell und klar; | En la ĉiela klar'; | ravante homojn nin. | ||||
Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Der Wald steht schwarz und schweiget, | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | ||||
Kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Und aus den Wiesen steiget | Kaj el herbejo levas | kaj super la kamparo | ||||
Nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | Der weisse Nebel wunderbar. | Mirige sin nebula mar'. | nebulo pala levas sin. | ||||
2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Ripozas mont' kaj valo | Wie ist die Welt so stille | 2. Silenta estas mondo | 2. Neniu vento blovas, | ||||
Kaj kiel ŝajnas eta | sub la krepusk-vualo | Und in der Dämmrung Hülle | Kaj en krepuska rondo | la mond' ne plu sin movas | ||||
Krepuska en kovril'; | trankvile kvazaŭ lag'. | So traulich und so hold! | Hejmecas kun favor'! | sub paca, klara lun'. | ||||
Por ke vi en ĉambreto | Por vi jen la permeso | Als eine stille Kammer, | Similas kalman ĉelon, | Nun petu noktan benon, | ||||
Samkiel infaneto | fordormi en forgeso | Wo ihr des Tages Jammer | En kiu vi kverelon | de l'tago la ĉagrenon | ||||
Senzorge dormu en lulil'. | la malbonaĵojn de la tag'. | Verschlafen und vergessen sollt. | De l'tago dorme pelu for. | dormantaj vi forgesu nun. | ||||
3. Rigardu nun la lunon, | 3. La luno nur duone | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Jen luno sur ĉielo | ||||
Vi vidas nur duonon, | Prezentas sin impone; | Er ist nur halb zu sehen | Aspekto nur duonas, | en brila ronda belo | ||||
Sed tamen ronda ĝi. | ĝi tamen estas sfer': | Und ist doch rund und schön! | Sed rondas ĝi en bel'. | duon-videbla nur.1) | ||||
Ni ofte ion ridas, | Facile ni priridas | So sind wohl manche Sachen, | Do ankaŭ estas multo, | Ĉar multon ni ne vidas, | ||||
Ĉar ni ne klare vidas, | aferon, se ni vidas | Die wir getrost belachen, | Loganta al insulto, | ni ofte ĝin priridas, | ||||
Ke ĉie regas harmoni'. | nur parton de la plena ver'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Okulojn ĝenas la malhel'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | ||||
4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | ||||
........................ | pekuloj nur, mizeraj; | Sind eitel arme Sünder | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | ||||
........................ | ne multon scias ni. | Und wissen gar nicht viel; | Malvasta nia sci'; | ........................ | ||||
........................ | Ni teksas iluziojn | Wir spinnen Luftgespinste | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | ||||
........................ | kaj serĉas multajn sciojn | Und suchen viele Künste | Ni multe artifikas | ........................ | ||||
........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | Und kommen weiter von dem Ziel. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | ||||
5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | ||||
........................ | la Savon, ne plu fidi | Auf nichts Vergänglichs trauen, | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | ||||
........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | Nicht Eitelkeit uns freun! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | ||||
........................ | Nin faru simpl-animaj, | Laß uns einfältig werden | Fariĝu malafektaj | ........................ | ||||
........................ | infane Dio-timaj | Und vor dir hier auf Erden | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | ||||
........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | Infane gaju nia kor'! | ........................ | ||||
6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | ||||
........................ | el mond' nin volu preni | Aus dieser Welt uns nehmen | El mondo nin forpreni | ........................ | ||||
........................ | per milda morto for. | Durch einen sanften Tod! | Al fin' per milda mort'! | ........................ | ||||
........................ | Nin tiam al ĉielo | Und, wenn du uns genommen, | Kaj post forpren' fidele | ........................ | ||||
........................ | venigu, al la celo: | Laß uns in Himmel kommen, | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | ||||
........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | Du unser Herr und unser Gott! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | ||||
7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ĉe l'fino de la tago | ||||
De bona Di' ŝirmataj | Vin nokta vent' ne tuŝu, | In Gottes Namen nieder; | Vi en la nom' de Dio, | kuŝigu vin sen plago, | ||||
Kun tuta la homar'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Kalt ist der Abendhauch. | Jam fridas nokta vent'. | silentas la anim'. | ||||
Kar-Dio ne nin punu, | Indulgu, Di', nin grace, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Ne punu nian faron, | ||||
Trankvilan dormon donu | por ke nun dormu pace | Und laß uns ruhig schlafen! | Per dolĉa dorm' nin benu, | sed nin kaj la najbaron | ||||
Kaj al malsana la najbar'! | ni kaj malsana la najbar'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | Najbaron ankaŭ en turment'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |