eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Otto Bonte | tradukita de Guido Holz | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | ||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | ||||
Steletoj ekheliĝis, | Steletoj oraj belas | La steloj eklumiĝis, | steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | ||||
Ravante homojn nin; | En la ĉiela klar'; | Subiĝis jam la sun’. | ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | ||||
Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | ||||
Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | ||||
Nebulo pala levas sin. | Mirige sin nebula mar'. | Nebulo blanka kuŝas nun. | nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | ||||
2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Silenta estas mondo | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | ||||
Kaj kiel ŝajnas eta | Kaj en krepuska rondo | Hejmeca ĉambro, tiel | la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | ||||
Krepuska en kovril'; | Hejmecas kun favor'! | Trankvila estas ĝi. | sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | ||||
Por ke vi en ĉambreto | Similas kalman ĉelon, | Dormante ĉiun penon, | Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | ||||
Samkiel infaneto | En kiu vi kverelon | Aflikton kaj ĉagrenon | de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | ||||
Senzorge dormu en lulil'. | De l'tago dorme pelu for. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | ||||
3. Rigardu nun la lunon, | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | ||||
Vi vidas nur duonon, | Aspekto nur duonas, | Tre eta fora stelo, | en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | ||||
Sed tamen ronda ĝi. | Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen egas ĝi! | duon-videbla nur.2) | ĝi tamen estas sfer': | ||||
Ni ofte ion ridas, | Do ankaŭ estas multo, | Ja estas ofte aĵo | Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | ||||
Ĉar ni ne klare vidas, | Loganta al insulto, | Por ni nur ridindaĵo; | ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | ||||
Ke ĉie regas harmoni'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | ||||
4. ..................... | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | ||||
........................ | Ja estas nur pekantaj, | Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | ||||
........................ | Malvasta nia sci'; | Malmulton scias ni! | ........................ | ne multon scias ni. | ||||
........................ | Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni faras multajn aĵojn | ........................ | Ni teksas iluziojn | ||||
........................ | Ni multe artifikas | Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | ||||
........................ | Kaj perdas celon pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ||||
5. ..................... | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | ||||
........................ | Pasem' ne veku ravon, | Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | la Savon, ne plu fidi | ||||
........................ | Ne ĝoju ni pro glor'! | je vanta iluzi’! | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | ||||
........................ | Fariĝu malafektaj | Ni malfieraj iĝu, | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | ||||
........................ | Ni kaj al vi respektaj, | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | infane Dio-timaj | ||||
........................ | Infane gaju nia kor'! | Infan-egalaj estu ni! | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ||||
6. ..................... | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | ||||
........................ | El mondo nin forpreni | El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | el mond' nin volu preni | ||||
........................ | Al fin' per milda mort'! | Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | per milda morto for. | ||||
........................ | Kaj post forpren' fidele | Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | Nin tiam al ĉielo | ||||
........................ | Hejmigu nin ĉiele, | Ho faru, ke ni venos | ........................ | venigu, al la celo: | ||||
........................ | Sinjoro, Dio, nia fort'! | En vian regnon, kara Di’! | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ||||
7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | ||||
De bona Di' ŝirmataj | Vi en la nom' de Dio, | Trankvile endormiĝu! | kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | ||||
Kun tuta la homar'. | Jam fridas nokta vent'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | ||||
Kar-Dio ne nin punu, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Vin gardos nia Dio. | Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | ||||
Trankvilan dormon donu | Per dolĉa dorm' nin benu, | Li regas super ĉio. | sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | ||||
Kaj al malsana la najbar'! | Najbaron ankaŭ en turment'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | ||||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |