Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Otto Bonte   tradukita de Guido Holz   tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,   1. La luno nun leviĝis,
Steletoj ekheliĝis,   Steletoj oraj belas   La steloj eklumiĝis,
Ravante homojn nin;   En la ĉiela klar';   Subiĝis jam la sun’.
Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro
Kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas   Kaj super la kamparo
Nebulo pala levas sin.   Mirige sin nebula mar'.   Nebulo blanka kuŝas nun.
 
2. Ho, mondo la kvieta,   2. Silenta estas mondo   2. La mondo ŝajnas kiel
Kaj kiel ŝajnas eta   Kaj en krepuska rondo   Hejmeca ĉambro, tiel
Krepuska en kovril';   Hejmecas kun favor'!   Trankvila estas ĝi.
Por ke vi en ĉambreto   Similas kalman ĉelon,   Dormante ĉiun penon,
Samkiel infaneto   En kiu vi kverelon   Aflikton kaj ĉagrenon
Senzorge dormu en lulil'.   De l'tago dorme pelu for.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)
 
3. Rigardu nun la lunon,   3. Ĉu vi la lunon konas?   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo
Vi vidas nur duonon,   Aspekto nur duonas,   Tre eta fora stelo,
Sed tamen ronda ĝi.   Sed rondas ĝi en bel'.   Sed tamen egas ĝi!
Ni ofte ion ridas,   Do ankaŭ estas multo,   Ja estas ofte aĵo
Ĉar ni ne klare vidas,   Loganta al insulto,   Por ni nur ridindaĵo;
Ke ĉie regas harmoni'.   Okulojn ĝenas la malhel'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.
 
4. .....................   4. Ni homoj tiel vantaj   4.) Ni homaj fieruloj,
........................   Ja estas nur pekantaj,   Mizeraj ni pekuloj,
........................   Malvasta nia sci';   Malmulton scias ni!
........................   Ĥimerojn ni eltrikas,   Ni faras multajn aĵojn
........................   Ni multe artifikas   Kaj artajn elpensaĵojn,
........................   Kaj perdas celon pli kaj pli.   Sed vana estas tio ĉi.
 
5. .....................   5. Vidigu, Dio, savon,   5.) La Dian savon vidu
........................   Pasem' ne veku ravon,   Ni nur kaj ni ne fidu
........................   Ne ĝoju ni pro glor'!   je vanta iluzi’!
........................   Fariĝu malafektaj   Ni malfieraj iĝu,
........................   Ni kaj al vi respektaj,   Ni ĝoju kaj piiĝu,
........................   Infane gaju nia kor'!   Infan-egalaj estu ni!
 
6. .....................   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6.) Finfine vi nin prenu
........................   El mondo nin forpreni   El tiu mond’, ĉagrenu
........................   Al fin' per milda mort'!   Ni ne pro tio ĉi!
........................   Kaj post forpren' fidele   Kaj kiam vi nin prenos,
........................   Hejmigu nin ĉiele,   Ho faru, ke ni venos
........................   Sinjoro, Dio, nia fort'!   En vian regnon, kara Di’!
 
7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7. Kuŝiĝu do kun pio   7.) Gefratoj, enlitiĝu,
De bona Di' ŝirmataj   Vi en la nom' de Dio,   Trankvile endormiĝu!
Kun tuta la homar'.   Jam fridas nokta vent'.   Noktiĝas ĉie ĉi;
Kar-Dio ne nin punu,   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Vin gardos nia Dio.
Trankvilan dormon donu   Per dolĉa dorm' nin benu,   Li regas super ĉio.
Kaj al malsana la najbar'!   Najbaron ankaŭ en turment'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
 
        1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!