export for printing: portrait (PDF)
landscape (PDF)
| [show only standard export formats]
additional export formats: plain text LaTeX LaTeX landscape DVI DVI landscape Postscript Postscript landscape | [add to book] [clear book] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | German | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | only this remove | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | only this remove | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | only this remove | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | only this add |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | only this remove | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | only this remove |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
translated by Otto Bonte | translated by Joachim Gießner | translated by Adolf Burkhardt | translated by Guido Holz | |||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun ekhelas, | ||||
Steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | Steletoj oraj belas | ||||
Ravante homojn nin; | Am Himmel hell und klar; | ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | En la ĉiela klar'; | ||||
Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | L'arbaro nigra revas, | ||||
Kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Kaj el herbejo levas | ||||
Nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | Mirige sin nebula mar'. | ||||
2. Ho, mondo la kvieta, | Wie ist die Welt so stille | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Silenta estas mondo | ||||
Kaj kiel ŝajnas eta | Und in der Dämmrung Hülle | la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | Kaj en krepuska rondo | ||||
Krepuska en kovril'; | So traulich und so hold! | sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | Hejmecas kun favor'! | ||||
Por ke vi en ĉambreto | Als eine stille Kammer, | Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | Similas kalman ĉelon, | ||||
Samkiel infaneto | Wo ihr des Tages Jammer | de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | En kiu vi kverelon | ||||
Senzorge dormu en lulil'. | Verschlafen und vergessen sollt. | dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | De l'tago dorme pelu for. | ||||
3. Rigardu nun la lunon, | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | 3. Ĉu vi la lunon konas? | ||||
Vi vidas nur duonon, | Er ist nur halb zu sehen | en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | Aspekto nur duonas, | ||||
Sed tamen ronda ĝi. | Und ist doch rund und schön! | duon-videbla nur.1) | ĝi tamen estas sfer': | Sed rondas ĝi en bel'. | ||||
Ni ofte ion ridas, | So sind wohl manche Sachen, | Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | Do ankaŭ estas multo, | ||||
Ĉar ni ne klare vidas, | Die wir getrost belachen, | ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | Loganta al insulto, | ||||
Ke ĉie regas harmoni'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | ||||
4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 4. Ni homoj tiel vantaj | ||||
........................ | Sind eitel arme Sünder | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | Ja estas nur pekantaj, | ||||
........................ | Und wissen gar nicht viel; | ........................ | ne multon scias ni. | Malvasta nia sci'; | ||||
........................ | Wir spinnen Luftgespinste | ........................ | Ni teksas iluziojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | ||||
........................ | Und suchen viele Künste | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | Ni multe artifikas | ||||
........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ||||
5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. Vidigu, Dio, savon, | ||||
........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | ........................ | la Savon, ne plu fidi | Pasem' ne veku ravon, | ||||
........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ||||
........................ | Laß uns einfältig werden | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | Fariĝu malafektaj | ||||
........................ | Und vor dir hier auf Erden | ........................ | infane Dio-timaj | Ni kaj al vi respektaj, | ||||
........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infane gaju nia kor'! | ||||
6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | ||||
........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | ........................ | el mond' nin volu preni | El mondo nin forpreni | ||||
........................ | Durch einen sanften Tod! | ........................ | per milda morto for. | Al fin' per milda mort'! | ||||
........................ | Und, wenn du uns genommen, | ........................ | Nin tiam al ĉielo | Kaj post forpren' fidele | ||||
........................ | Laß uns in Himmel kommen, | ........................ | venigu, al la celo: | Hejmigu nin ĉiele, | ||||
........................ | Du unser Herr und unser Gott! | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ||||
7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Kuŝiĝu do kun pio | ||||
De bona Di' ŝirmataj | In Gottes Namen nieder; | kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | Vi en la nom' de Dio, | ||||
Kun tuta la homar'. | Kalt ist der Abendhauch. | silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Jam fridas nokta vent'. | ||||
Kar-Dio ne nin punu, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | ||||
Trankvilan dormon donu | Und laß uns ruhig schlafen! | sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | Per dolĉa dorm' nin benu, | ||||
Kaj al malsana la najbar'! | Und unsern kranken Nachbar auch! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | Najbaron ankaŭ en turment'. | ||||
Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Author of this German poem is Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |