eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Bonte, Otto | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Burkhardt, Adolf | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun aldonu | |
Claudius, Matthias | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Gießner, Joachim | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Holz, Guido | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Retzlaff, Manfred | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Guido Holz | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Otto Bonte | |||
1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | |||
Steletoj oraj belas | steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | Steletoj ekheliĝis, | |||
En la ĉiela klar'; | ravante homojn nin. | Subiĝis jam la sun’. | Ravante homojn nin; | |||
L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | |||
Kaj el herbejo levas | kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | |||
Mirige sin nebula mar'. | nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | Nebulo pala levas sin. | |||
2. Silenta estas mondo | 2. Neniu vento blovas, | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ho, mondo la kvieta, | |||
Kaj en krepuska rondo | la mond' ne plu sin movas | Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj kiel ŝajnas eta | |||
Hejmecas kun favor'! | sub paca, klara lun'. | Trankvila estas ĝi. | Krepuska en kovril'; | |||
Similas kalman ĉelon, | Nun petu noktan benon, | Dormante ĉiun penon, | Por ke vi en ĉambreto | |||
En kiu vi kverelon | de l'tago la ĉagrenon | Aflikton kaj ĉagrenon | Samkiel infaneto | |||
De l'tago dorme pelu for. | dormantaj vi forgesu nun. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | Senzorge dormu en lulil'. | |||
3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Jen luno sur ĉielo | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | |||
Aspekto nur duonas, | en brila ronda belo | Tre eta fora stelo, | Vi vidas nur duonon, | |||
Sed rondas ĝi en bel'. | duon-videbla nur.1) | Sed tamen egas ĝi! | Sed tamen ronda ĝi. | |||
Do ankaŭ estas multo, | Ĉar multon ni ne vidas, | Ja estas ofte aĵo | Ni ofte ion ridas, | |||
Loganta al insulto, | ni ofte ĝin priridas, | Por ni nur ridindaĵo; | Ĉar ni ne klare vidas, | |||
Okulojn ĝenas la malhel'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Ke ĉie regas harmoni'. | |||
4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | |||
Ja estas nur pekantaj, | ........................ | Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | |||
Malvasta nia sci'; | ........................ | Malmulton scias ni! | ........................ | |||
Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | Ni faras multajn aĵojn | ........................ | |||
Ni multe artifikas | ........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | |||
Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | |||
5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | |||
Pasem' ne veku ravon, | ........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | |||
Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | je vanta iluzi’! | ........................ | |||
Fariĝu malafektaj | ........................ | Ni malfieraj iĝu, | ........................ | |||
Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | |||
Infane gaju nia kor'! | ........................ | Infan-egalaj estu ni! | ........................ | |||
6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | |||
El mondo nin forpreni | ........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | |||
Al fin' per milda mort'! | ........................ | Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | |||
Kaj post forpren' fidele | ........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | |||
Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | Ho faru, ke ni venos | ........................ | |||
Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | En vian regnon, kara Di’! | ........................ | |||
7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | |||
Vi en la nom' de Dio, | kuŝigu vin sen plago, | Trankvile endormiĝu! | De bona Di' ŝirmataj | |||
Jam fridas nokta vent'. | silentas la anim'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Kun tuta la homar'. | |||
Per punoj, Di', ne ĝenu, | Ne punu nian faron, | Vin gardos nia Dio. | Kar-Dio ne nin punu, | |||
Per dolĉa dorm' nin benu, | sed nin kaj la najbaron | Li regas super ĉio. | Trankvilan dormon donu | |||
Najbaron ankaŭ en turment'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Kaj al malsana la najbar'! | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |